Abjad

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La unuaj kvin literoj de la fenica alfabeto.

Abjad, aŭ konsonanta alfabeto en la tradicio de la semidaj lingvoj indikas alfabeton en kiu estas desegnataj nur la konsonantoj (aŭ precipe la konsonantoj), kiel nun okazas en la aramea, hebrea, araba kaj tiu historie fenica. El tiu lasta devenis la “abjada” aramea kaj la neabjadaj greka kaj latina (kaj aliaj kiel la cirila).

La voĉo "abjad" devenas el la unuaj literoj de la historia araba alfabeto (kaj ne, do, el la aktuala versio kiu klasifikas l literojn ilin grupigante surbaze de ilia grafika formo): ʾalif, bāʼ, ǧīm kaj dāl, el kies akrostiko ĝuste estas formata abjad (arabe: أﺑﺠﺪ).

Ekzistas ankaŭ duonkonsonantaj alfabetoj kunigita sub la koncepto esprimita per la voĉo abugido.

Ciferecaj simboloj

Aliaj funkcioj de Abjadoj:

Dekuma sistemo Hebrea diro Skribsigno
1 Aleph א
2 Bet ב
3 Gimel ג
4 Daled ד
5 He ה
6 Vav ו
7 Zayin ז
8 Heth ח
9 Teth ט
Dekuma sistemo Hebrea diro skrigsigno
10 Yud י
20 Kaph כ
30 Lamed ל
40 Mem מ
50 Nun נ
60 Samech ס
70 Ayin ע
80 Pe פ
90 Tsade צ
Dekuma sistemo Hebrea diro Gskribsigno
100 Qoph ק
200 Reish ר
300 Shin ש
400 Taw ת
500 Kaph(final) ך
600 Mem(final) ם
700 Nun(final) ן
800 Pe(final) ף
900 Tsade(final) ץ

Bibliografio

  • Daniels, Peter T., et al. eds. The World's Writing Systems, Oxford. (1996).

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj