Abol-Hasan Ĥaragani

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Abol-Hasan ĤARAGANI)
Abol-Hasan Ĥaragani
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 963 (0963-01-01)
en Qaleh Now-e Kharaqan
Morto 5-an de decembro 1033 (1033-12-05) (70-jaraĝa)
en Qaleh Now-e Kharaqan
Tombo Abu al-Hassan Kharaqani Mausoleum vd
Religio islamo vd
Ŝtataneco Irano vd
Profesio
Okupo mistikulo vd
Laborkampo sufiismo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝejĥo Abol-Hasan Ali-ebne Ĝafar-ebne Salman de Ĥaragano, konata je Abol-Hasan Ĥaragani (962-1033) estas unu el la renomaj mistikuloj de Persujo/Irano, kiun pleje karakterizas altruismo, asketismo kaj toleremo. Li i.a. estis samtempa kun alia tre fama mistikulo ŝejĥo Abu-Said Abol-Ĥejr (967-1049) kaj Aviceno, granda filozofo kaj medicinisto irana, okcidente konata je Aviceno (980-1037) kaj Naser-Ĥosro Gobadijani (1003-1088) renoma poeto, verkisto kaj esploristo de Irano. Ĉiuj ili vojaĝis al Ĥaragan-vilaĝo por viziti al Ĥaragani. Tio per si mem montras la grandecon de la mistikulo. Li naskiĝis kaj forpasis en Ĥaragano, vilaĝo proksima al Bastam-urbo en tiama Ĥorasano kaj nuna Semnan-provinco de Irano.

Majstroj de Ĥaragani[redakti | redakti fonton]

Konata estas lia diraĵo ke li neniam havis majstron homan:

Kaj li diris: “Min mirigas tiuj ĉi lernantoj, kiuj diras ‘Ni iris ĉe la majstron’ sed vi scias ke mi neniun prenis kiel majstron, ĉar mia majstro estis la dio, la benata kaj la supera, kaj mi estimas ĉiujn maljunulojn (majstrojn). [269]

Tamen li amegis pri Bajazid Bastami (m. 874), titolita kiel soltan-ol-arefin (la sultano de mistikuloj) kiun li neniam povus viziti fizike, ĉar kiam Ĥaragani naskiĝis jam pasis ĉ. jarcento de Bajazida forpaso. Distanco inter Bastam-urbo kaj Ĥaragan-vilaĝo estas ĉ. 5 km, kaj Ĥaragani multfoje piede iris la vojon por atingi la tombon de Bajazid inspiriĝonte kaj trovonte respondojn al siaj demandoj. Sian amon al Bajazid, li esprimis en multaj okazoj kaj diraĵoj, ekz-e:

Iutage li demandis lernanton: “Kio estus pli bone?” La disĉiplo diris: “Ne scias mi”. Li diris: “La mondo plenus de viroj, ĉiuj kiel Bajazid”. [464]

Por montri kiom multe Ĥaragani sekvemis Bajazidon pensmaniere, ni atentu al jenaj paroloj de ili du; kvazaŭ Ĥaragani estis plenumanta Bajazidajn postulojn. Barazid estis dirinta:

“Mia disĉiplo estas tiu kiu staru ĉe enirejo de la infero kaj prenu la manon de ĉiu kiun oni volas alporti en la inferon kaj sendu lin al la paradizo kaj mem iru en la inferon anstataŭ li.”

Kaj Ĥaragani kvazaŭ responde al Bajazid diris:

Estus dezirinde se anstataŭ ĉiuj popolanoj, mi mortus por ke la popoloj ne deviĝus morti …

Estus dezirinde se anstataŭ ĉiuj popolanoj, mi puniĝus por ke ili ne deviĝus ekvidi la inferon …

Liaj Diraĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĥaragani kiel Abu-Said ne tiel emis skribi pri siaj spertoj kaj trovitaĵoj. Tamen, denove samkiel okazis pri Abu-Said, aliaj inklinis kaj faris tion, t.e. surpaperigis liajn diraĵojn kaj/aŭ rakontojn pri li. La plej ampleksa kaj fama verko tia, titolas Nur-ol-Olum (Lumo de sciencoj) skribita fare de unu el liaj disĉiploj. La verkon redaktis kaj publikigis Moĝtaba Minovi, nuntempa irana esploristo, kune kun fragmentoj de aŭ pri Ĥaragani el aliaj literaturaj verkoj, plejparte el fama verko de ŝejĥo Farid-ud-din Attar (1119-1229?), mem giganta mistikulo kaj poeto de Irano. La verk-titolo de Attar estas Tazkerat-ol-Oŭlija (Biografioj de Kunuloj) kaj ĝi servas bonege kiel klasika “Kiu estas kiu en mistikismo”. Aliaj verkoj, el kiuj Minovi citis pri-Ĥaraganiajn skribaĵojn estas kiel: Asrar-ot-Toŭhid (La Sekretoj de l’ Unueco), kompilita fare de Mohammad-ebne Monavvar inter 1179 kaj 1192, pri lia avo Abu-Said Abol-Ĥejr (967-1049), Masnavije Manavi (Spirituala Masnavio) fare de Rumi (1207-1273), Nafahat-ol-Ons (Amikecaj Blovetoj) fare de Abd-or-Rahman ĜAMI (1414-1492), persa poeto kaj mistikulo, kaj Kaŝf-ol-Mahĝub (Malkovro de Kovrito) fare de Abol-Hasan Hoĝviri. Plejmulto de diraĵoj de Ĥaragani cititaj en tiu ĉi artikolo elekiĝis el la valora kolektaĵo de Minovi. Tiajn citaĵojn distingigas numeroj en krampoj, kiuj montras paragraf-numeron en la verko.

Granda Altruisto[redakti | redakti fonton]

Unu el ĉefaj trajtoj de Ĥaragani eble estas abnegacio aŭ altruismo. Al ĉiu verko kiu enhavas liajn diraĵojn kaj/aŭ rakontojn pri li, neniel mankas divers-nuancaj materialoj montrantaj pri lia funda altruismo. Tio vere gravas ke kvankam li mem apartenis al la asketece seferemaj aŭ sinsuferigaj mistikuloj, li ĉiam angoris pri aliaj kaj deziris ke ili ne ensuferiĝu. Por plenumo de tia deziro, li tutpretis sinoferi, kiel ekz-oj:

Kaj li diris: “Matene kiam vekiĝas scienculo, li serĉas pri plua scienco; kaj la piulo serĉas pri plua pieco; kaj Abol-Hasan pripensegas atingigi gajon al la koro de frato. [159]
Kaj li diris: “Se de Turkujo ĝis Ŝamo ies fingron pikas dorno, tiu (fingro) estas mia; kaj ankaŭ se de Turkujo ĝis Ŝamo ies piedo ekfrapiĝas kontraŭ ŝtono, ties doloro estas mia; kaj se ĉagreno estas en koro, tiu koro estas mia.” [86]
Kaj li diris: “ Ho dio! Sendu vian mort-anĝelon por ke li forprenu mian vivon kaj mi forprenu lian vivon tiel ke oni forportu la kadavrojn de ambaŭ ni al la tombejo (kaj nenies alian vivon la anĝelo forprenivu).” [222]

Celante altruismon, li eĉ anoncis sian volon al la dio pereigi la paradizon kaj la inferon:

Kaj li diris (al la dio): “Mi neniigos la paradizon por vidi kien vi alportus paradizulojn, kaj mi neniigos la inferon, por vidi kien vi alportus la inferulojn.” [130]

Ĉar li kredis ke nur tiel oni distingos verajn kredantojn: Li diris: “Ho dio! Kio okazus se la infero kaj patradizo ne ekzistus por ke evidentiĝu kiu (vere) estas di-adorema.” [144]

Li diris: “Mi tiel enpacas kun popolo ke neniam militis (kontraŭ ili) kaj kun mia memo (nafs) mi tiel militis ke neniam repaciĝis (kun ĝi)”. [161]

Toleremo[redakti | redakti fonton]

Vastaj kaj malfermitaj pensmaniero kaj menso de mistikuloj estigas grandan toleremon ĉe ili ĝenerale, tamen rilate al Ĥaragani, tiu ĉi eco, malgraŭ asketeca vivmaniero de li mem, estas eĉ pli konsiderinda. Li, elektinte tre malfacilan kaj suferoplenan vojon al dezirato, ne malpravigas alies vojojn. Fakte, lia-krede laŭ-nombre de unuopaj homoj povas ekzisti ĝustaj vojoj al la celo: Kaj li diris: “Oni ne povas nombri la vojojn al la dio. Kiom ekzistas homoj, tiom estas vojoj al la dio; sur ĉiu vojo, kiun mi iris, mi vidis homgrupon…” [151]

“Al ĉiu kiu envenas en tiun ĉi domon, donu panon kaj ne demandu lin pri lia kredo, ĉar tiu kiu valoras je vivo ĉe la trono de la dio, certe valoras je pano ĉe la manĝotuko de Abol-Hasan.” Tion li estis skribinta super la enirejo de sia ĥangaho* (koleltiĝejo de sufioj, derviŝoj kaj ŝejĥoj)

Amikeco[redakti | redakti fonton]

Amo kaj amikeco estas unu el la ĉefaj esencoj de mistikismo, kaj tia amo ampleksas ĉion kaj ĉiun. Fama poemo de Sadio (1184-1281) bonege montras la amplekson:

”Mi amas la tutan mondon, ĉar tut-mondo estas Lia”.

Nun ni vidu kiel Ĥaragani esprimis sin ĉi-terene:

Kaj li diris: “Se amiko renkontas amikon, li vidas nur la amikon, ne vidas sin.”

Certe por pure ami, oni devas forpeli la malon. Ĥaragani sekve de sia amego, ne povas imagi pli malbonan kaj pli malfacilan aferon ol malamado:

Kaj li diris: “ En la mondo ne ekzistas pli malfacila afero ol tio ke vi malamu iun.”

Scienc-rango ĉe la Mistikulo[redakti | redakti fonton]

Kvankam mistikuloj ĝenerale pli gravigas pri intuicioj, inspiroj kaj supernatureskaj fenomenoj kiel karamat (miraklaĵo) kaj farasat (mens-legado), tamen Ĥaragani altestimis ankaŭ la natursciencojn, kaj kiel dirite, por ekz-o, li estimoplene sintenis ĉe Aviceno – plejeble tre alta simbolo de (natur)sciencoj ne nur tiutempa – kiam li vojaĝis al Ĥaragano por viziti Ĥaraganion. Jen du diraĵoj de Ĥaraganio montrantaj lian fundan kredon al scienco kaj scienculoj:

Kaj li diris: “Se scienculoj diras ‘mi’, vi estu ‘duon-mi’, kaj se (ili estas) ‘duon-mi’, vi estu ‘kvaron-mi’”. [351] (En la persa originalo ekzistas ambiguo: la persa vorto por “mi” (perse: مَن) signifas ankaŭ malnovan pez-unuon meno egalan al proksimume 3 kg.)


Iam li diris al persono: “Kien vi iras?” Tiu diris: “Al Heĝazo (urbo en nuna Sauda Arabio kiu entenas ankaŭ urbon Mekko, kies pilgrimo t.e. haĝo, necesas por ĉiu islamano, kiu pagivas ties kostojn.)”. Li diris: “Kion vi faros tie?” Tiu diris: “Mi serĉos la dion” li diris: “Kie estas la dio de Ĥorasano, ke oni devas iri al Heĝazo? Lia profeta moŝto, la paco estu super li, diris ke serĉu la sciencon eĉ se (por tion fari) vi devas iri ĝis Ĉinujo, (sed) li ne diris ke serĉu la dion”. [367]

Renkontiĝo kun Abu-Said Abol-Ĥejr[redakti | redakti fonton]

Foje, kiam Abu-Said kune kun la edzino kaj la filo Abu-Taher, eliris sian loĝlokon pilgrimonte al Mekko (haĝo), survoje iris al Ĥaragano por viziti la ŝejĥon. Estas dirite ke dum sia 3-taga restado ĉe Abol-Hasan, Abu-Said estimegante lin ne parolis ĉe li, dirinte ke li venis por aŭskultado. Ĥaragani i.a., pri la pilgrimado, diris al li:

“Ho ŝejĥo, ni vidas ke ĉiu-nokte la kaabo rond-iras ĉirkaŭ vi, ne necesas ke vi iru al la kaabo, reiru, ĉar oni irigis vin por viziti nin, nun vi jam faris haĝon…Vi estas amato de la mond(anar)o”. Ŝejĥo Abu-Said diris: “Ni iros al Bastamo (kie sin trovas tombo de Bajazid Bastami) por pilgrimado kaj revenos.” [16]

La supran rakonton krom en Asrar-ot-Toŭhid, oni trovas kaj en Kaŝf-ol-Mahĝub (tradukita anglen fare de proferoro R.A. Nicholson (1868-1945), elp. Nikolson, p. 163) kaj en Nur-ol-Olum.

La Edzino ne Kredis je Li[redakti | redakti fonton]

Ĥaragani sendube apartenas al klerularo, kies edzinoj ne kredis je ili. Kiam Aviceno iris al Ĥaragan-vilaĝo por viziti lin, la edzino malferminte la dompordon, komencis malbondiri pri la edzo, kiu momente estis for por kolektado de brullignoj. Ŝejĥo Farid-ud-din Attar (1119-1229?), giganta mistikulo kaj poeto de Irano, en sia fama verko Tazkerat-ol-Oŭlija (Biografioj de Kunuloj), rakontas pri la vizito de Aviceno al Ĥaragani kaj la malbona sinteno de la edzino kontraŭ sia edzo. Ankaŭ Rumi (1207-1273) detale, per pli ol 100 verslinioj, bele rakontas la okazaĵon en la sesa kajero de unu el siaj ĉefverkoj, nomata Spirituala Masnavio (versoj 2044-2152): kiam Aviceno atingis al Ĥaragani, vidis ke leono portas la kolektitajn brullignojn por li. Post iom da interparolo, i.a. Ĥaragani diris:

“Se mi ne tolerus tian vulpon (la edzinon), tia ĉi leono ne tolerus mian ŝarĝon!”

Patrino ĉe Ĥaragani[redakti | redakti fonton]

Ne multon oni skribis pri la gepatroj de Ĥaragani, tamen tra skribitaj diraĵoj kaj rakontoj oni povas bone kompreni ke li estis tiel valoriganta ilin kaj laŭ li ĉio kion oni faras por siaj gepatroj ne estas sufiĉa por rekompenci iliajn amojn, angorojn kaj zorgojn:

Estas citite ke la ŝejĥo diris: “Iam du fratoj vivis kun la patrino. Ĉiu-nokte iu frato okupiĝis servi al la patrino kaj la alia okupiĝis servi al la dio. Tiu persono kiu (ĉiam) okupiĝis pri servo al la dio, estis gaja pro la di-servado, (kaj iam) diris al la frato: “Ankaŭ ĉi-nokte bonvole lasu min servi al la dio.” Tiu-nokte dum di-servado (kiam li) terenkuŝiĝis, li endormiĝis, (kaj) aŭdis vokon ke: “Ni jam pardonis vian fraton, kaj vin pardonis pro li”. Li diris: “Tio estis mi, kiu okupiĝis pri di-servado, kaj li servis pri la patrino, (kaj nun) vi pardonas min pro li?” La voĉo diris: “Ĉar ni ne bezonas al tio kion vi faras sed via patrino neniel ne bezonas la servadon de via frato.” [46]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo unue aperis en Irana Esperantisto, n-ro 7, jaro 3, printempo 2004, 56 p., p. 12-16.: Ŝejĥo Abol-Hasan Ĥarani, Altruista Mistikulo fare de Ahmad Reza Mamduhi. Jen ties fontoj:

1- MINOVI, Moĝtaba. Ahval va Agvale Ŝejĥ Abol-Hasan Ĥaragani (Statoj kaj Diraĵoj de Ŝejĥo Abol-Hasan Ĥaragani), Tehrano: Tahuri, 1988 (4-a eld.), 181 p.

2- ESTELAMI, Mohammad. Bajazid va Ĝonejd (Bajazid kaj Ĝonejd), elektaĵoj el Tazkerat-ol-Oŭlija fare de Attar, Tehrano: Amir-Kabir, 1983 (3-a eld.), (1-a eld.: 1956), 32 p.

3- Encyclopaedia Iranica, Center for Iranian Studies, Columbian Univrsity, New York, London, Boston, Melbourne and Henley: Routledge & Kegan Paul, (la dato ne menciita),Vol. 1, Fascicle 4, p. 378.

4- MEJHANI, A.S. Asrar-ot-Toŭhid (La Sekretoj de l’Unueco), Diraĵoj de kaj rakontoj pri Ŝejĥo Abu-Said Abol-Ĥejr, kun 15-paĝa enkonduko fare de d-ro Ali Asgar Halabi, Tehrano: Safi-Aliŝah, 1997, 310 p.

5- http://www.farhangsara.com/fkharaghani.htm Arkivigite je 2007-04-26 per la retarkivo Wayback Machine

6- http://www.uwaiysi.org/features_archive/2002_jun.html Arkivigite je 2004-12-23 per la retarkivo Wayback Machine

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.