About Time

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

About Time (eo: Pri Tempo) estas nefikcia libro de sciencisto kaj verkisto de sciencfikcio Bal PHONDKE. La libro celas klarigi ideojn de tempo al legantoj en facila maniero sen uzi sciencan ĵargonon kaj matematikajn formulojn.

La libro klarigas malfacilajn ideojn, kiel "kio estas tempo?" kaj "kial kalendaroj estas tiom nesaĝaj?" per interparolo de du historiaj, fikciaj karakteroj: Vikramo kaj Vetalo. Vikramo estas saĝa reĝo kaj Vetalo estas scivolema spirito.

La libro dividas sin inter 53 ĉapitroj.

Pli da informo