Saltu al enhavo

Abraham-Akordoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Usona prezidanto Donald Trump, Barejna ministro pri eksteraj aferoj Abdullatif bin Rashid al-Sajani israela ĉefministro Benjamin Netanyahu, kaj eksterafera ministro de UAE Abdullah bin Zayed Al Nahyan, la 15-an de septembro 2020

La Deklaro de la Abraham-Akordoj, ankaŭ konata kiel la Abraham-AkordojAbraham-Interkonsentoj, estas multflanka interkonsento subskribita de pluraj ŝtatoj la 15-an de septembro 2020. Ĝi celas antaŭenigi dialogon kaj kunlaboron inter la subskribintaj ŝtatoj kaj fini iujn ajn restantajn malamikecojn inter ili [1][2].

La Abraham-Akordoj estis evoluigitaj kiel parto de diplomatia interproksimiĝo inter Israelo, la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj kaj Barejno kun la partopreno de Usono. Subskribo estas malfermita al aliaj ŝtatoj, kaj la subskriboprocezon pritraktas la Usona Departemento de Ŝtato.

La 15-an de septembro 2020, du arabaj ŝtatoj ne nur subskribis la Abraham-Interkonsentojn sed ankaŭ finis packontraktojn kun Israelo. La duflankaj interkonsentoj inkluzivas la Packontrakton inter Israelo kaj Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj kaj la Packontrakton inter Barejno kaj Israelo [3][4].

La deklaro subskribita de la kvar partoprenantaj landoj

La deklaro difinas sep principojn. La subskribintaj ŝtatoj ne devontigas sin al iuj konkretaj mezuroj - la maniero, laŭ kiu ili efektivigas la principojn, estas lasita al ili aŭ al apartaj interkonsentoj.

En la unua paragrafo, la subskribintaj ŝtatoj deklaras, ke ili agnoskas la gravecon de konservado kaj fortigo de paco surbaze de reciproka kompreno kaj kunekzistado. Kvankam la vortigo estas ĝenerala, ĝi reflektas la historion de la militoj en la Proksima Oriento kaj la rifuzon de diplomatia rekono. Barejno kaj UAE ne laŭjure agnoskis Israelon kiel sendependan ŝtaton antaŭ la 15-a de septembro 2020.

En la dua paragrafo, la subskribintaj ŝtatoj sin devontigas antaŭenigi interreligian kaj interkulturan dialogon.

La aliaj principoj estas:

  • Superi defiojn per kunlaboro kaj dialogo
  • Strebante al toleremo kaj respekto por ĉiu homo, sendepende de ties raso, kredoetneco
  • Subtenante sciencon, arton, medicinon kaj komercon por inspiri la homaron
  • Klopodante fini radikaligon kaj konflikton
  • Strebante vizion de paco, sekureco kaj prospero
  • Bonvenigante la jam faritan progreson en la establado de diplomatiaj rilatoj inter Israelo kaj ĝiaj najbaroj

Subskribintaj ŝtatoj

[redakti | redakti fonton]
  • Barejno, la 15-an de septembro 2020
  • Israelo, la 15-an de septembro 2020
  • Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, la 15-an de septembro 2020
  • Usono, la 15-an de septembro 2020
  • Maroko, la 10-an de decembro 2020
  • Sudano, la 7-an de januaro 2021

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Moroccan Foreign Minister Bourita Says Abraham Accords Provide "Incredible Momentum" for Peace in Middle East | AJC (la 12-an de junio 2023).
  2. Federico-O'Murchú, Seán, "Read the full statement by the US, Israel and UAE on normalizing Israel-UAE relations", CNN, la 13-an de aŭgusto 2020.
  3. Israel signs pacts with 2 Arab states: A 'new' Mideast?. Associated Press (la 13-an de aŭgusto 2020). Arkivita el la originalo je la 15-an de februaro 2021. Alirita la 25-an de septembro 2020 .
  4. The Abraham Accords. U.S. Department of States. Arkivita el la originalo je la 22-an de oktobro 2020. Alirita la 21-an de septembro 2020 .