Abraham Cowley
| Abraham Cowley | ||
|---|---|---|
| Persona informo | ||
| Naskiĝo | 1-an de januaro 1618 en City | |
| Morto | 28-an de julio 1667 (49-jaraĝa) en Chertsey | |
| Tombo | Abatejo Westminster | |
| Lingvoj | angla vd | |
| Ŝtataneco | Reĝlando Anglio | |
| Alma mater | Trinity College Westminster School | |
| Memorigilo | ||
| Profesio | ||
| Okupo | poeto prozisto dramaturgo eseisto verkisto | |
| Laborkampo | literaturo kaj poezio | |
| vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Abraham COWLEY /ˈkuːli/ (n. en 1618 en Londono ; m. la 28-an de julio 1667 en Chertsey) estis unu el la plej popularaj anglaj poetoj de la 17-a jarcento, kun 14 presaĵoj de siaj verkoj inter 1668 kaj 1721. [1][2]
La ĉefa fonto de informoj pri la vivo de Cowley estas la aŭtobiografia eseo *On My Self* kaj la rakonto de Thomas Sprat pri la vivo de Cowley, publikigita en la unua eldono de *Cowley's Collected Works* (1667). Sprat renkontis Cowley en 1657.
Vivo kaj verkado
[redakti | redakti fonton]

En la aĝo de dek kvin jaroj li publikigis kolekton de poemoj: "Poeziaj floroj". En Kembriĝo, Cowley verkis multajn poemojn en la angla kaj la latina lingvoj kaj la komedion "Naufragium Joculare". Forpelita el Kembriĝo fare de la Puritanoj, Cowley translokiĝis al Oksfordo, kie li publikigis la satiron "La puritano kaj la papisto" (1643). En 1656, kiel ano de la reĝa partio, li estis arestita kaj liberigita nur post la morto de Cromwell. Cowley bonvenigis la Restarigon en poemo: "Vizio pri lia forpasinta ŝajnigita Moŝto Cromwell la Malvirta".
En siaj elegioj, odoj kaj epopeoj, Cowley imitas Pindaron kaj Vergilion. Liaj anakreontaj poemoj (The mistress (La Amantino), la nefinita poemo Davideis kaj aliaj) estis publikigitaj en 1656. Cowley estis unu el la plej kleraj viroj de sia tempo kaj unu el la fondintoj de la Reĝa Societo. Li okupiĝis pri medicino kaj naturscienco kaj verkis botanikan poemon Liber plantarum (publikigita en Poemata Latina).
Antaŭ kaj dum sia tempo en malliberejo, li pretigis Poemojn, kolekton de poemoj kiuj enhavis novajn kaj malnovajn poemojn, kiel lamentojn por la mortintoj de liaj samtempuloj, kiel ekzemple lia kolega poeto Richard Crashaw.
Liaj Laboroj (Works) estis publikigitaj en 1669, poste kun biografio de Sprat en 1680 ; liaj elektitaj verkoj kun biografio de Hurd en 1772-1777. La plej kompleta kolekto estis publikigita de Crosart en 1881.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Alan Hager (ed.), The Age of Milton: An Encyclopedia of Major 17th-Century British and American Authors, ABC-CLIO, 2004, p. 89.
- ↑ Oxford Dictionary of National Biography "Abraham Cowley"

