Abraham Darby la 1-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Abraham Darby la 1-a
Persona informo
Naskiĝo 14-an de aprilo 1678 (1678-04-14)
en Dudley
Morto 8-an de marto 1717 (1717-03-08) (38-jaraĝa)
en Coalbrookdale
Tombo Shropshire
Ŝtataneco Reĝlando de Granda Britio
Familio
Patro John Darby
Infanoj Abraham Darby II • Samuel Darby
Okupo
Okupo entreprenisto • inventisto • metalurgo • inĝeniero
vdr

Abraham Darby, poste nomita Abraham Darby la Aĝa, nune foje konata por ordokonveno kiel Abraham Darby la 1-a (14a de aprilo 1678 – 8ade marto 1717), estis la unua kaj ple bone konata el kelkaj homoj samnomaj. Naskiĝintaj en angla kvakera familio kiu ludis gravan rolon en la Industria Revolucio, Darby disvolvigis metodon produkti krudferon en altforno uzanta energion el koakso pli ol el karbo. Tio estis grava paŝo antaŭen en la produktado de fero kiel krudmaterialo por la Industria Revolucio.

Altforno de Darby, nune parto de la Fermuzeo Coalbrookdale.

Kiam la malaperantaj arbaroj jam ne kovris la bezonon je lignokarbo, estis evoluigita la koakso fare de Abraham Darby kiel alternativa bazmaterialo por la feroproduktado. Tiu ŝanĝo kun la eltrovo de la vapormaŝino signifis la komencon de la industria revolucio.