Abraham Memmius
| Abraham Memmius | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 21-an de septembro 1564 en Utreĥto |
| Morto | 18-an de septembro 1602 (37-jaraĝa) en Kenigsbergo |
| Lingvoj | nederlanda • latina • germana |
| Ŝtataneco | Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj (1564–1567) Duklando Prusio |
| Familio | |
| Patro | Peter Memmius |
| Frat(in)o | Isaac Memmius (mul) |
| Okupo | |
| Okupo | universitata instruisto |
Abraham Memmius estis historia, denaske nederlanddevena germana kuracisto de la 16-a/17-a jarcento. La naskiĝis la 21-an de septembro 1564 en Utreĥto kaj mortis en aĝo de nur 37 jaroj la 18-an de septembro 1602 en Kenigsbergo (Königsberg). La patro estis mem altedukita kuracisto kaj universitata instruisto, kaj devis fuĝi de la hispana inkvizicio en Utreĥto kun la familio ĝis la jaro 1567 (do Abraham estis 2- ĝis 3-jara), pro nekonata religia konvinko de la familio (neklaras ĉu judismo aŭ kalvinismo, ĉiukaze ne katolikismo, kiun la hispana inkvizicio en Nederlando akceptis kiel sola tolerebla religio). La familio tial fuĝis ĝis Lubeko kaj Rostock ĉe la balta maro, la gepatroj, eta Abraham kaj iom pli aĝa frateto Conrad, kaj plia frateto Isaak ankoraŭ naskiĝis dum la fuĝo, survoje en Gelderland. Abraham Memmius ricevis sian edukon en la tiutempa latin- kaj germanlingvaj universitatoj de Rostock, Lubeko (Lübeck) kaj Kenigsbergo (Königsberg), kiu tiutempe estis unu el la gvidaj kaj plej renomaj sciencaj altlernejoj en Eŭropo, kaj poste ankaŭ estis profesoro de medicino kaj fiziko en la universitato de Königsberg. Ĉi tiu posteno ankaŭ igis lin kortega kuracista konsilisto kaj persona kuracisto al la duko de Prusio.
En tiu rolo, li ankaŭ partoprenis en la organizaj taskoj de la universitato de Königsberg. En la vintraj semestroj de 1596/97 kaj 1600/01, li estis universitata rektoro. Post preno de la ofico de pestokuracisto por la Malnova Urbo en 1601, li infektiĝis kaj mortis pro la pandemia malsano pesto en septembro 1602.[1] Lia geedzeco, celebrita nur en printempo 1602, kun Maria Roth, filino de duka konsilisto Hieronymus Roth kaj nepino de alia duka konsilisto, tial restis seninfana.

