Abraham Sofaer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Abraham Sofaer
Persona informo
Naskiĝo 1-an de oktobro 1896 (1896-10-01)
en Jangono
Morto 21-an de januaro 1988 (1988-01-21) (91-jara)
en Los-Anĝeleso
Mortokialo kora malsufiĉo
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta ReĝlandoBirmo
Okupo
Okupo teatra aktoro • filmaktoro
Information icon.svg
vdr

Abraham Isaac SOFAER (1896 – 1988) estas juddevena brita aktoro naskita en Birmo, kiam ĝi estis brita kolonio. Li edukigis unue en Birmo kaj post en Britio. Ĉirkaŭ 1935 li loĝiĝis en Usono.

Kariero[redakti | redakti fonton]

En teatro li debutis en 1921 en Londono, kaj post li aperis ankaŭ en teatroj de Novjorko. Li eklaboris ĉe radio en 1930-aj jaroj.

Li komencis sian kinan karieron per filmo Dreyfus (1931), post li daŭris ĝin per filmoj kiel The Flag Lieutenant, The Wandering Jew, Nell Gwyn, The Private Life of Don Juan, Things to Come, inter aliaj.

Dum 1940-aj jaroj li aperis en kinfilmoj The Prime Minister, A Matter of Life and Death, Dual Alibi, Christopher Columbus ktp.

Li debutis en televido per televidfilmo The Queen of Spades (1946).

En 1950-a jardeko li aktoris ĉe kinfilmoj kiel Cairo Road, Quo Vadis, Elephant Walk, His Majesty O'Keefe, Bhowani Junction, The First Texan, Omar Khayyam, The Story of Mankind kaj The Sad Sack. Li aperis en multaj televidaĵoj kiel Tales of the 77th Bengal Lancers, Have Gun - Will Travel, Father Knows Best kaj Wagon Train.

Dum 1960-aj jaroj li partoprenis televidaĵojn Sea Hunt, The Twilight Zone, Alfred Hitchcock Presents, Maverick, Gunsmoke, Naked City, Dr. Kildare, The Outer Limits, The Man from U.N.C.L.E., Daniel Boone, Crime, Drama, Horror, The Girl from U.N.C.L.E., Laredo, Mission: Impossible, The Time Tunnel, The Rat Patrol, Tarzan, Lost in Space, I Dream of Jeannie, The High Chaparral, Star Trek, Ironside, ktp. Krome, li aperis en kinfilmoj kiel Song Without End, Hitler, Taras Bulba, Captain Sindbad, Twice-Told Tales, 4 for Texas, The Greatest Story Ever Told, Journey to the Center of Time, Head kaj Che!.

Li finis sian karieron en 1970-jaroj per kinfilmo Chisum kaj televidaĵoj Search, Assignment: Vienna kaj The Magician lia lasta laboro estis rolo en televidserio Kolchak: The Night Stalker (1974).