Abraham Zakuto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Abraham Zakuto
Persona informo
Naskiĝo 12-an de aŭgusto 1450 (1450-08-12)
en Salamanko,  Reĝlando de Kastilio
Morto 30-an de novembro 1514 (1514-11-30) (64-jaraĝa)
en Otomana Imperio
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Reĝlando de Kastilio
Alma mater Universitato de Salamanko
Okupo
Okupo matematikisto • astronomohistoriisto • astrologo • rabenoverkisto
vdr

Abraham Zakuto (en hebrea: אברהם זכות; em hispana Abraham ZacutAbraham Ben Zacuto, en portugala Abraão ben Samuel Zacut) (Salamanko, 1452 - Damasko, ĉirkaŭ 1515) estis sefarda juda matematikisto, astronomo kaj historiisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Abraham ben Samuel ben Abraham Zakuto naskiĝis en 1452[1] en Salamanko, devena de familio francdevena kiu estis elmigrinta al la Regno Kastilio post la forpelo de la judoj el Francio en 1306.[2] Li kreskiĝis en la sama urbo, edukita de sia patro, la rabeno Samuel Zakuto, kaj de la rabeno Isaak Aboab. Li studis la Torahon kaj la Talmudon, same kiel la Kabalon. Poste li studis astronomion en la Universitato de Salamanko kvankam, kontraŭ foja supozo, li neniam iĝis tiea profesoro, ĉar lia nomo no aperas profesorara registro kaj la Kanona Juro malpermesis al la judoj la plenumon de la instruado en la ekleziaj universitatoj.[3]

Li estis amiko kaj protektito de la rektoro kaj episkopo de Salamanko, Gonzalo de Vivero, kiu instigis lin komponi sian unuan kaj plej gravan verkon, nome "Ha-ḥibbur ha-gadol" aŭ "La granda kompono".[4] Post la morto de la episkopo, Zakuto devis serĉi novan protektanton kaj translokiĝis en 1485[5] el Salamanko ĝis la vilaĝo Gata, en la provinco Cáceres, kie li venis al la servo de Juan de Zúñiga y Pimentel, lasta superulo de la Ordeno de Alkantaro, protektanto ankaŭ de Antonio de Nebrija. Li verkis tie inter aliaj, la "Traktaĵo de la influoj de la ĉielo". Pro foresto de granda biblioteko, Zakuto devis verki parkere dum sia restado en Gata.[6]

En 1492, post la Forpelo de la judoj el Hispanio, li rifuĝiĝis en Portugalio, kie li estis nomumita Historiisto kaj Reĝa Astronomo fare de la reĝo Johano la 2-a, posteno kiun li okupis dum la regado de Emanuelo la 1-a. Kelkaj fontoj indikas klaran influon en la vojaĝoj de Vasco da Gama, kiel la portugala kronikisto Gaspar Correia en sia verko "Lendas da Índia", kvankam lia gravo estis disputita en ĵusaj studoj,[7] kiuj malakceptas, ke Zakuto havis konojn pri navigado aŭ pri instrumentoj kiel la astrolabo.

Ĉirkaŭ 1497 Zakuto li foriris el Portugalio por eviti devigan konvertigon kaj instaliĝis en Tunizio post vojaĝo kaj du enkarcerigoj. Tie li finkompletigis kelkajn verkojn kaj dediĉis sin al la instruado, sed, antaŭ la eblo ke la hispanoj konkeru Tunizion, Zakuto abandonis la landon kaj iris al Turkio. Li mortis en Damasko (aŭ en Jerusalemo) en 1515 aŭ 1522.[8]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Hosafot le-sefer ha-ʿAruk, vortaro
  • Sefer Yuḥasin, pri judaj genealogioj
  • Ha-ḥibbur ha-gadol, nome "La granda kompono", pri astronomio
  • "Traktaĵo pri la influoj de la ĉielo", pri astrologio
  • "Juĝo de la eklipsoj, pri tiuj de la suno kaj de la luno", pri astrologio
  • Mišpaṭei ha-ʿiṣṭagnim, "Juĝoj de astrologo"
  • ʿOsar jayim, "Trezoro de vivo".

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Cantera Burgos, Francisco (2008). Moreno Koch, Yolanda kaj García Casar, M.ª Fuencisla, ed. Abraham Zacut: Siglo XV. Miranda de Ebro: Fundación Cultural «Profesor Cantera Burgos». p. 11.
  2. Cantera Burgos, Francisco (2008). Moreno Koch, Yolanda kaj García Casar, M.ª Fuencisla, ed. Abraham Zacut: Siglo XV. Miranda de Ebro: Fundación Cultural «Profesor Cantera Burgos». p. 9.
  3. Cantera Burgos, Francisco (2008). Moreno Koch, Yolanda kaj García Casar, M.ª Fuencisla, ed. Abraham Zacut: Siglo XV,. Miranda de Ebro: Fundación Cultural «Profesor Cantera Burgos». p. 18-19.
  4. Cantera Burgos, Francisco (2008). Moreno Koch, Yolanda kaj García Casar, M.ª Fuencisla, ed. Abraham Zacut: Siglo XV. Miranda de Ebro: Fundación Cultural «Profesor Cantera Burgos». p. 26.
  5. Martín Manuel, Marciano (2010). Abraham Zacuto, astrólogo de Don Juan de Zúñiga. Sevilla: Renacimiento. p. 67.
  6. Martín Manuel, Marciano (2010). Abraham Zacuto, astrólogo de Don Juan de Zúñiga. Sevilla: Renacimiento. p. 72.
  7. Emanuelo la 1-a (Portugalio)
  8. Chabás, José, y Goldstein, Bernard R. (2009). Abraham Zacut (1452-1515) y la astronomía en la Península Ibérica. Salamanca: Universidad Salamanca. p. 28.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Moreno Koch, Yolanda kaj García Casar, M.ª Fuencisla (eld.), Cantera Burgos, Francisco, (2008). Abraham Zacut: Siglo XV, Fundación Cultural «Profesor Cantera Burgos», Miranda de Ebro.
  • Chabás, José, kaj Goldstein, Bernard R., (2009). Abraham Zacut (1452-1515) y la astronomía en la Península Ibérica. Salamanca: Ediciones de la Universidad de Salamanca. ISBN 978-84-7800-232-0.
  • Martín Manuel, Marciano, (2010 ). Abraham Zacuto, astrólogo de Don Juan de Zúñiga, Renacimiento: Sevilla.