Abrogacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La abrogacio estas la nuligo de regulo (leĝo, dekreto, internacia konvencio...), kiu ne plu estos valida.

La abrogacio povas esti formala, tie estas eldirata per nova teksto, aŭ implica kiam aperas, en nova teksto, dispozicioj neakordigeblaj kun antaŭaj dispozicioj.

En la unua kazo, la kompetenta aŭtoritato (leĝisto, reglementa aŭtoritato) kiu diras la abrogacion, en la dua, diras ĝin la juĝisto.

Leĝoj kaj reglementoj, (dekreto, juĝista decido...) povas esti abrogaciataj nur per samvaloraj tekstoj: leĝo per alia leĝo, dekreto per alia dekreto, ktp.

La abrogacio povas koncerni nur unu aŭ kelajn artikolojn de leĝo aŭ reglemento.

La abrogacio ne povas havi retroaktivan efikon, ĝi povas efiki nur pri estontaj rajtoj (problemo povas esti scii kiaj rajtoj estas jam ekzistantaj, kaj kiaj estas venontaj)

Eksteraj ligiloj

grekefrance Abrogacio, en la Leksikono pri franca privata rajto, de Serge Braudo