Abrucena

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Abrucena
Abrucena.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 04520, 04533 (Pago de Escuchagranos) y 04510 (Camino Real) [+]
Retpaĝaro www.abrucena.es [+]
Demografio
Loĝantaro 1 202  (2019) [+]
Loĝdenso 14 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 8′ N, 2° 47′ U (mapo)37.133333333333-2.7833333333333Koordinatoj: 37° 8′ N, 2° 47′ U (mapo) [+]
Alto 978 m [+]
Areo 83 km² (8 300 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Abrucena
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Abrucena [+]
Information icon.svg
vdr
Situo de Abrucena.
Abrucena.
Ruinoj de El Castillejo. Islama fortikaĵo.

Abrucena estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Almería, sude de Hispanio. Ĝi estas en la oriento de la komarko Filabres-Tabernas en la centro de la provinco. Estas sur la norda deklivaro de Sierra Nevada, je 67 km de la provinca ĉefurbo, Almerio. En 2017 estis 1170 loĝantoj. La areo estas de 83,68 km² kaj la loĝdenseco de 13,98 loĝ/km².

Estis trovitaj restaĵoj de ceramiko el Neolitiko. Estis ankaŭ setlejo en la epoko de la Romia Imperio. Ĉirkaŭ la jaro 900 okazis insurekcioj en la tuta areo kontraŭ la povo de la kordova kalifo Abd ar-Rahman la 2-a estritaj de Omar ibn Hafsun.

En la 1940-aj jaroj oni atingis pinton de 2647 loĝantoj. Poste oni falis al la nunaj iom pli ol milo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Abrucena - Statistikoj ĉe Sistema de Información Multiterritorial de Andalucía