Absoluto (metafiziko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Absoluto
filozofia koncepto • metafizikosubstanco
Informoj
Eble sama La Ĉio • monado
vdr

Absoluto estas nocio de la historio de la filozofio kaj intencas realon kies ekzisto dependas de neniu alia, sed pluekzistas en si kaj per si mem.

Etimologio kaj historio[redakti | redakti fonton]

Etimologie la termino absoluto devenas el latina apudmeto de ab + solutus, kiu signifas «neligita per».[1] Platono ekzemple, klaksadis la Absolutto neligita al io alia; male, la sensa mondo ekzistas nure per la rilato al la ideoj ĉar nome ontologie dependas el tiuj lastaj.[2] Al la Ideoj li atribuis la Eston, pri kiu jam parolis Parmenido. La Absoluto estas fakte kiu posedas la eston en si kaj per si, ĉar havas en si mem ĉion kio necesas por esti, aŭ causa sui (kaŭzo de si mem en la senco ke la esenco kaj penso koincidas). Rilativa estas, male, tio kio, laŭ Platono, ne havas la eston, sed nur la ekziston.[3], aŭ estas unike per la ricevado de la esto de iu alia. Preskaŭ samkoncepte rezonis Aristotelo kaj aliaj grekaj skoloj.

De la greka pensado al la skolastikismo[redakti | redakti fonton]

Fra Angelico: Sankta Tomaso de Akvino.

En Aristotelo, Absoluto estas la Pura Akto, nome Dio, ĉar plene realigita; Li ne estas movata de alia malsama ol si, sed estas male movanto kiu altiras al si kvankam restante tute senmova (nealtirita kaj ne modifita). Laŭ Plotino la Absoluto estas Unuo, nome la realo plejalta kiu enhavas ene de si neniun ajn divideblecon: ĉio estas en Li: la Absoluto povas esti komprenata de la pensado nur se oni altiĝas super la dualismo subjekto/objekto pere de la mistika unuigo de la ekstazo.

Spurinte la grekan filozofion, kristanaj teologio kaj filozofio identigos la Absoluton kun la Dio de la biblia Revelacio. En skolastikismo aperis tiam evidente kiel la filozofia scio pri la Absoluto devas pasi tra la racio kiu justigas kaj la intuicion kaj la fidon. Laŭ tiuj filozofoj, de diversaj skoloj, “scii” signifas kunligi, relatigi ion kun alio; sed ĉar la Absoluto jam havas ĉion ene kiel Logos, Li ne povas havi rilatpunkton eksteran ĉar nenio ekzistas kio povu Lin kondiĉi. La kvin vojoj de Sankta Tomaso de Akvino, ĉi tie cititaj nur pro ilia sintezo kaj ne pro ilia originaleco ĉar sennombraj tiutempe filozofoj strebis pruvi per racio la ekziston de la Absoluto kaj respondo al la postulo de la unueco de la tuta ekzistantaro, por pruvi ankaŭ perracie la ĉeeston de la Absoluto unueciganta la multoblon estas:

Ex motu (el movo = aliro de la potenco al akto, ex causa (el la kaŭzo), ex contingentia (el la kontingenco), ex gradu perfectionis (el la grado de perfekteco), ex fine (el celismo). Per tiuj pruvoj Tomaso konstruas sian "preambula fidei", nome la premisoj kiuj povas permesi malfermiĝi al la revelaciita dateno.[4]

Absoluto en la moderna epoko[redakti | redakti fonton]

En la moderna epoko oni ampleksas kaj la transcendan koncepton pri Absoluto de Nikolao el Kuzo laŭ kiu la Absoluto estas la plej alta punkto en kiu la opozitoj koincidas kaj en kiu ne pli troviĝas distingo inter la objektoj de la multoblo,[5] kaj tiu imanenta de Spinozo. Tiu lasta, celante rekunigi la kartezian dualismon de la res cogitans (aĵo pensanta) kaj res extensa (aĵo spaca), subtenas ke la tuta naturo estas kaŭzata de unika kaj absoluta principo, nome Dio, kiun oni ne devas koncepti kiel la unuan ringon de la ĉeno de kaŭzoj en ĝi ĉeesta, sed kiel la unuigantan substancon de tiu sama ĉeno. Do la Absoluto (Dio) kaj la naturo koincidas.

De Kant ĝis la germana idealismo[redakti | redakti fonton]

La filozofia temo pri la Absoluto trovas, do, disvolviĝon limigitan kaj fulman kaj eksterordinare elstarecan en la historio de la eŭropa pensado ĉevale inter la 18-a kaj 19-a jarcentoj. En 1781 enmondiĝis la eldono de la Kritiko de la pura racio, de Immanuel Kant. La celo de la filozofo estis enŝoviĝi en la debaton pri la scienco kaj en la diskuto pri la fundamentoj de la sciokapablo translokante la esploron el la medio de la objekto (naturo, la esto de la ento) al tiu de subjekto. Per tiu sia "kopernika revolucio" li strebis establi diferencon neniam estonte diskuteblan inter tio kio estas sciebla kaj tio kio tia ne estas, nome la noumeno), sed tiel alestiĝis nova problemo kiu fariĝos la insista kaŭzo de la debato kiu absorbis la filozofion en Germanio.

Kant

Disiginte la teoretikan funkcion de la filozofio el tiu praktika (aŭ etika),[6], sintezo de la unua Kritiko publikigita de Kant en 1783, kiu povas esti konsiderita la unua nukleo de la kanta doktrino pri la Absoluto.[7]. La problemo fariĝas, fakte, tiu pri la ne atingebla naturo de la aĵo en si, kaj pri kiel superi la kantan dikotomion inter intelekto kaj sperto, nome definitive inter objekto kaj subjekto.

En 1787 Friedrich H. Jacobi prezentas siajn obĵetojn pri la nesciebleco de la noumeno publikigante David Hume pri la kredo. Samtempe Kant elirigas la duan eldonon, reviziitan kaj korektitan, de la Kritiko, ĝuste celante klarigi la interpretajn malfacilaĵojn naskiĝintajn rilate al la noumeno kaj al la hipotezo de la intuicio pura. Ĉiam en 1787 enmondiĝis ankaŭ la Kritiko de la praktika racio, en kiu Kant pliprecize distingas la praktikan filozofion el tiu teoretika: dum la unua kapablas atingi la Absoluton, ĉar obeas nur al la leĝoj kiujn la racio malkovras ene de si mem, en la nivelo de scio, male, la subjekto estas bremsata de la fenomenaj limoj kiujn, ĉar dotita per sensoj, li konstruas ĉirkaŭ la objekto.

En 1789 Karl Leonhard Reinhold verkis eseon pri la Nova teorio pri la homa kapablo de reprezentado]]; per tiu verko la aŭtoro, kiu sin konsideras fidela sekvulo de Kantio, strebas unuigo ((fenomenon kaj noumenon, ilin vidigante ne pli kiel opozitajn terminojn de kontraŭdiro, sed originitajn de la sama unuiganta aktiveco de la objekto.

Laŭ Reinhold do, la aĵo en si mem estas io ekstera el la subjekto,nome pura koncepto (limo) apartenanta al la propra reprezentado de la realo. Per tiu operacio Reinhold decide pelas la debaton al la problemo pri la Absoluto kiu definitive fiksiĝas en la filozofia atento.

En 1790, dum Salomon Maimon per sia Esploroj pri la transcenda filozofio, plenumas la decidan paŝon por entutigi la noumenon inter la faktoroj de konsciiĝo, aperas la Kritiko de la juĝo, lasta de la tri plej elstaraj verkoj de Kant, kiu en la tiama debato flankigas al la koncepto pri Absoluto tiun de libero: tiu ĉi, fakte, laŭ Kant, okazas pro tio ke la subjekto, formulante siajn estetikajn juĝojn, ĉesas esti submetita al la ligo de la sciigaj leĝoj de kaŭzo/efiko, sed estas libera en la formulado de siaj kunligaj juĝoj, kaj tial vivas la dimension de la Absoluto, kio estis male malpermesita al la pura racio.

Fichte

En 1792 Gottlob Ernst Schulze, per sia pamfleto titolita Enesidemo (greka skeptika filozofo), ĝirigis la kantajn teoriojn al la skeptikaj pozicioj. Kaj ĝuste por reage respondi al la obĵetoj de Schulze kaj por plifortigi la pozicion de kritikismo, Fichte ellaboris la fundamentojn de sia Doktrino de la scienco, verko per kiu estas kreita la bazaj fundamentoj de idealismo. En tiu rezonada trairo, kiu reprezentas la unua fazon de la debato, la Absoluto, kiu aperis en Kant kiel netransigebla limo por la homa racio, nun estas koincidigita kun la memkonscio mem, kaj transformigita al la transcenda stato de la memformiĝo de la subjekto: tiu ĉi ne plu estas limigita de la ekstera noumeno, sed de interna limo kiun mem nekonscie alestigas. La kontraŭdiro inter subjekto kaj objekto estas reduktita al unuiga principo: la Mi absoluta. Ĝi estas absoluta ĉar senlima, sed al ĝi tamen oni aliras ĉiam per la etika vojo, per libera ago ĉar nivele de scio plurestas la kontraŭdiro mi/ne-mi.

Schelling

La apero de la Ideoj por filozofio de la naturo de Schelling – tio okazas en 1797, post nur 14 jaroj el la Prolegomenoj al ĉiu estonta metafiziko de Kant – plue delokas la horizonton de la filozofio, kuntrenante en la scenaro la plej elstarajn figurojn de romantikisma germana kulturo, inter kiuj Schiller, Goethe, Hölderlin. Krom tio, multe, se ne multege, gravis dum la schellinga epoko la naturalismaj esploroj de scienculoj kaj medicinistoj gravitantaj ĉirkaŭ la novaj frontoj de la fiziko kaj de la kemio (malkovroj ligitaj al magnetismo kaj al la funkcioj de la oksigeno... Tiel Schelling pluiras precizigante ke la Mi de Fichte, kvankam absoluta kaj senlima, havis bezonon esti ligita al la ne-mi, ĉar laŭ tiu filozofio iu subjekto povas ekzisti nur en rilato kun la ne-mi” ĉar la subjekto povas ekzisti nur en rilato kun la objekto. Tiamaniere li metis principo de sia filozofio Absoluton en kiu la subjekto kaj la objekto plurestu du polusoj kun la sama digneco; ĝi estas la senpera unuiĝo de Spirito kaj Naturo. Kun Schelling la Kanta priserĉo pri Unuiga principo etendiĝis tiel ĝis al la limo de idealiamo spinoza spure panteisma, kies la centraj faktoroj estas la arto kaj la religio.

Hegelo

Kun Hegelo la disputo atingas sian historian pinton sed ankaŭ historie definitivan: la tasko al kiu li strebas estas, fakte, tiu de la superado de la kontraŭdiroj intrinsekaj al la koro mem de kritikismo kaj de la tiama idealismo, ŝuldeblaj, laŭ li, al la nekapablo ekspliki kial la Absoluto devu polariziĝi en dualismeco, subjekto kaj objekto, unu kontraŭstaranta la alian. Tion sukcesas rimedi Hegelo enirigante, en la filozofio, la historion, tion farante la rezulto de la reala vivo, kaj ne la antagonisto, koste tamen de la perdo de la Logiko formala de la principo de nekontraŭdiro kiu estis gvidinta la filozofian pensadon ekde Parmenido kaj Aristotelo. Per sia reprezentado de la Absoluto kiu trovas la akordon inter la opozitoj en ilia lukto kaj reciproka konflikto,[8] anstataŭ en principoj senkritike apriore poziciitaj, Hegelo metas definitive finon al tiu disigo inter objekto kaj subjekto kiu estis la kruco de tuta la postkanta filozofio. Laŭ tiu senco, la teksta itinero de Hegelo estas preskaŭ la ekstera signo de la Unuo pri kiu lia pensado celas esti la plej alta reprezentado.

Kritkoj pri Hegelismo[redakti | redakti fonton]

La Hegela solvo donos okazon por kritikoj al diversaj liaj samtempuloj: laŭ Schelling, ekzemple, la penso povas establi la nurajn negativajn aŭ necesajn (sed ne sufiĉajn) kondiĉojn ĉar io ekzistas; la efektiva kaj absoluta realo, male, ne povas esti kreita, determinita de la logika penso, ĉar ĝi fontas el volo libera kaj nereduktebla al simpla racia neceso. La pozitivaj (kondiĉoj) kiuj igas eblan la ekzisto fontas, fakte, de senkondiĉa kaj ĝuste absoluta ago kiu ĝuste ĝia absoluteco staras supre de ĉiu dialektika ekspliko, dum Hegelo celis igi la Absoluton ĝuste la rezulto de iu logika perado, kiu alvenus al konscio pri si nur ĉe la fino de la dialektika procezo.

Malsamanature la kritikoj de Karl Marx, kiu kvankam kontestinte la abstraktecon de la Absoluto de Hegelo, ŝatis tamen la ideon de lukto kiel repacigo de la sociaj kontrastoj, ĝin preferante al tiu de akordo de la opozitoj senkritike postulita, laŭ sia diro, de la teologiaj-filozofiaj doktrinoj postvenintaj laŭlonge de la jarcentoj. Marx do simple anstataŭis la hegelan Absoluton per la historio igante tiun lastan la rezulto de la kolizio inter la sociaj klasoj kontrastarantaj.

La hegela, kaj idealisma, pensa starigo estis plue kritikata, sur aliaj antaŭsupozoj, ankaŭ de filozofoj prefere koncentriĝantaj sur aliaj temoj ekzistencialaj, kiel Schopenhauer, aŭ Kierkegaard, aŭ Antonio Rosmini kaj ĝenerale la novtomistoj de la katolika mondo, ĉe kies okuloj la hegela doktrino ŝajnis kiel la vana doktrino kompreni racie tion kio laŭ sia naturo povas esti konata nur sin metante trans la racio mem: tio kion Hegelo estis imaginta malkovri estis reale speco de «relativo» maskita per Absoluto, ne la «tuto» sed nur la prevarikado de unu parto sur la alia. Aparte filozofoj inspiriĝintaj al kristanismo (vidu: Henri Bergson kaj spiritualismo) trovas ke la obsedo reduki la multoblon al unueco en iu, kiu estus la Absoluto, solviĝas per la dia kreado, en kiu la dia [[Amo” (agapo) Absolute kunigas ĉion savante la individuecon de ĉiu kreitulo.

Absoluto en la orientaj religioj kaj filozofioj[redakti | redakti fonton]

NB. Laŭ ateismoj, la Absoluto estas la konstantebla materia mondo ĉar estas ekskludita ĉiu Esto duversa el materio.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vidu: Zolli-Cortelazzo, Dizionario etimologico della lingua italiana, Zanichelli.
  2. Platono, Republiko (dialogo), VII.
  3. La etimologio de existentia (ekzisto): ex + sistentia.
  4. Vidu: Summa theologiae, I, quaestio 2, art. 3).
  5. Laŭ Nikolao el Kuzo, en la Absoluto troviĝas la komuna radiko de ĉio kio en la fenomena realo aperas kontraŭdira al la simpla racio: Li estas la implicatio (kuntenejo) de la 'esto, kiel la cirklo senfine plivastigita en kiu koincidas ĉiuj diametroj kaj radioj. La esprimo de li uzita por tion priskribi estas coincidentia oppositorum («unuiĝo de la opozitoj»).
  6. Vidu ankaŭ: Prolegomenoj al ĉiu estonta metafiziko, Prolegomena zu einer jeden kunftigen Metaphysik, die als Wissenschaft wird auftreten konnen.
  7. Li allasis impreson pri volo alfronti problemon sen la necesa profundeco, elemento, tiu, kiu forvojigas la atenton de kritikistoj kaj amatoroj al kompreno tute malsamaj el tiuj kiuj Kant imagis.
  8. Hegelo certaspekte reprenis Herakliton kiu jam subtenis kiel reĝo kaj patro de ĉiu realo estas pòlemos, nome la milito (vidu: Pri la naturo, fragmento 53 de la kolekto Diels-Kranz), kaj «ĉio naskiĝas laŭ konflikto kaj neceso» (fr. 80).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Huston Smith, Forgotten truth: the common vision of the world's religions HarperOne, 1992 ISBN 0062507877
  • Ana María Schlüter Rodes, “La experiencia del absoluto”, en: Cistercium: Revista cisterciense, nº. 228-229, 2002, pp. 565–570.
  • Adriano Alessi, Sui sentieri dell'assoluto. Introduzione alla teologia filosofica, LAS editore, 2004 ISBN 8821305597
  • Luigi Pelloŭ, L'assoluto nella dottrina di Plotino, Vita e Pensiero, Milano 1994 ISBN 88-343-0560-4
  • Salvatore Patriarca, Dall'assoluto alla realtà. Teodicea e ontogenesi nella Weltalterphilosophie schellinghiana, Mimesis, 2006 ISBN 8884834090
  • Adriaan Peperzak, Autoconoscenza dell'assoluto. Lineamenti della filosofia dello spirito hegeliano, Bibliopolis, 1988 ISBN 8870881687
  • Paolo Salandrini, Hegel. Biografia dell'assoluto, Spazio Tre, 2009 ISBN 8878400432
  • Walter Kasper, L'assoluto nella storia. Nell'ultima filosofia di Schelling, Jaca Book, 1986 ISBN 8816301333
  • Luciano Dottarelli, Maneggiare assoluti. Immanuel Kant, Primo Levi e altri maestri, Il Prato, Padova 2012 ISBN 978-88-6336-171-1

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]