Abu 'Ubajd al-Ĝuzĝani

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Abu 'Ubajd al-Ĝuzĝani
ابو عبيد جوزجانی
Bildo de Aviceno, kies libron ("Libro pri la Kuracado") al-Ĝuzĝani deklamis kune kun la Avicenaj disĉiploj.
Bildo de Aviceno, kies libron ("Libro pri la Kuracado") al-Ĝuzĝani deklamis kune kun la Avicenaj disĉiploj.
Persona informo
Naskiĝo 980
en Provinco Ĝuzĝan, Afganistano
Morto 1037
en Provinco Ĝuzĝan, Afganistano
Lingvoj persa vd
Ŝtataneco Irano vd
Profesio
Okupo verkistokuracistokronikisto • biografo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Abu 'Ubajd al-Ĝuzĝani (Abū ʿUbaid al-Ǧuzǧānī, perse ابو عبيد جوزجانی, latine SorsanusArsanus) estis persa kuracisto, astronomo, matematikisto, disĉiplo kaj biografo de Aviceno. Aviceno estis 32-jara kiam li konatiĝis kun Al-Ĝuzĝani, kiu iĝis lia sindediĉa amiko kaj disĉiplo, kaj al kiu li diktis sian aŭtobiografion ĝis la periodo de ilia renkontiĝo. Al-Ĝuzĝani tiam reskribis la historion ekde tiu epoko prinotante ke "Ekde tiu punkto mi mencias ĉi-epizodojn en la vivo de mia Majstro, kies atestanto mi estis dum nia asociiĝo ĝis la momento de lia morto."

Biografio[redakti | redakti fonton]

Laŭ Al-Ĝuzĝani, iom post la alveno de Aviceno al Gurgano, apud la Kaspia maro, ĉirkaŭ 1013, li verkis traktaton titolitan "La origino kaj la destinado" omaĝe al lia patrono Al-Ŝirazo (1000-1078) kiu estis amanto de ĉiuj sciencoj. La traktato estis dividita en tri partojn, kaj la du unuaj partoj temas pri la principo kaj la bonaj emanaĵoj kaj la tria traktas la supervivadon de la homa animo.[1]

Tiuepoke, Aviceno komencis verkis sian plej grandan medicinan tekston "Al-Qanun fi'l-tibb", lia Kanonlibro pri Medicino, enciklopedia verko kiu prenis el li pli ol dek jarojn por kompletiĝi. En la venonta jaro, Al-Ĝuzĝani translokiĝis al Rayy, Irano, unu el la gloroj de la islama lando, kaj naskiĝloko de Harun ar-Raŝid.

Aviceno kuniĝis al la kortego de la bujida emiro Majd al-Dawla (997-1029), al kiu li sukcese traktis pri melankolio. En la sekvanta jaro, Al-Ĝuzĝani akompanis Avicenon el Rayy al Kazvino kaj poste al Hamadano, kie li eniris serve al la emiro Shams al-Dawlah (regis inter 997 kaj 1021), frato de Majd al-Dawlah, al kiu li sukcese traktis pri koliko.

Al-Ĝuzĝani rakontas ke kiam Aviceno lasis sian dankoplenan pacienton, li estis plena je multekostaj vestaĵoj ... pasiginte kvardek tagojn kaj noktojn en la palaco kaj iĝinte unu el la plej intimaj amiko de la emiro. Iam, Aviceno akompanis la emiron Shams al-Dawlah, kiel lia persona kuracisto, al milito kontraŭ la kurdoj, kaj reveninte li estis altigita al la posteno de veziro.

Ial la armeo ne akceptis tion ĉar ili timis pro ili mem tiurilate. Kaj Al-Ĝuzĝani rakontas ke ili ĉirkaŭis la loĝejon de Aviceno, trenis lin en la malliberejon, kaj prirabadis liajn havaĵojn. Ili deklaris ke Aviceno eĉ devis esti mortigita, sed la emiro tion ne permesis, kvankam li konsentis forpeli lin el la lando, celante trankviligi ilin. Aviceno estis devigata kaŝi sin en loĝejo de amiko dum kvardek tagoj, sed poste Shams al-Dawlah suferis pri alia koliko-atako kaj portis lin ree al sia palaco, restaŭrigante lian postenon kiel veziron.

Al-Ĝuzĝani skribas ke tiuepoke li sugestis ke lia majstro verku komenton pri la filozofio de Aristotelo. Aviceno respondis ke li havis malmulte da libertempo por fari tion, ĉar dum la tagoj ili devis esti serve de la emiro kaj nur vespere li povis labori sur sian "Qanun", "tamen, se vi kredas ke mi devas kompili libron pri tiu kampo de la scienco kiun mi kredas esti sana afero, ne disputante kun ajnaj oponantoj, nek maltrankviliĝante pri respondoj al iliaj argumentoj, mi tion faros".

Kaj tiam aperis "Kitab al-Shifa" aŭ "La libro pri la kuracado", unu el la plej longaj kaj ne plu ekzistantaj verkoj pri la aristotela filozofio. Kiel oni povas konstati, la vivo de Al-Ĝuzĝani miksiĝas kun tiu de sia majstro, pro tio ke li servis la grandan majstron ĝis la fino de lia vivo. Kvankam fragmentaj, kelkaj biografiaj linioj cirkulis en la latina ekde la komenco de la 16-a jarcento. Oni scias ke en la propraĵo de la itala kuracisto kaj arabisto Andreo Alpago (1450-1522), longvoluma araba manuskripto estis trovata.

La itala anatomo Niccolò Massa (1489-1569) ĝin tradukigis en la italan de araba interpretisto Marcus Fadella, kiu estis baptita de veneciaj negociistoj. La verko temis pri latina versio de la vivo de Aviceno kaj lia disĉiplo Al-Ĝuzĝani post eldono de Rinius (1556) far Aviceno, kiu estis regule aneksita al la latinaj eldonoj de la Medicinaj Kanonlibroj de Aviceno. Kiel publikigisto de la verko "La libro pri la rekuperado" de Aviceno, Al-Ĝuzĝani faris la prefacon en kiu li donas sufiĉan biografian informon pri la instruisto.

Pri la morto de Aviceno, estas interesa rakonto de lia disĉiplo: Oni diras ke Aviceno estis venenita de kelkaj servistoj kiuj timis ke ili estus kaptitaj ŝtelante lin. Tiam, Al-Ĝuzĝani raportas ke Aviceno, farinte aŭto-diagnozon, decidis ke li devas foriĝi de seksa rilato por la bono de la propra sano. Nekapablinte tiele agi, li trankvile mortis en la jaro 1037 en la urbo Hamadano, en la moderna Irano.[2]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]