Abu Ghraib

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Abu Ghraib
setlejo
Administrado
Demografio
Loĝantaro 189 000  (2003) [+]
Geografio
Geografia situo 33° 18′ N, 44° 4′ O (mapo)33.29194444444444.065555555556Koordinatoj: 33° 18′ N, 44° 4′ O (mapo) [+]
Alto 29 m [+]
Horzono UTC+03:00 [+]
Abu Ghraib (Irako)
Abu Ghraib (Irako)
DEC
Abu Ghraib
Abu Ghraib
Situo de Abu Ghraib

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Abu Ghraib [+]
vdr

Abu Ghraib, Abu GraibAbu Guraib, en araba: أبو غريب‎, Abū Ghuraib) estas urbo en la Gubernio Bagdado, ĝuste okcidente de la urbocentro de Bagdado, aŭ nordokcidente de la Bagdada Internacia Flughaveno. Ĝi havas populacion de 189 000 (2003). La malnova vojo al Jordanio trapasas tra Abu Ghraib. La registaro de Irako kreis la urbon kaj la distrikton de Abu Ghraib en 1944.

La loknomo estis tradukita kiel "patro de la korvetoj" (en la senco de "loko abunda je korvetoj"), sed tiu traduko estas konsiderita ekzemplo de popola etimologio, kaj anstataŭe la nomo devus esti rilata al gharb ("okcidente").[1]

Abu Ghraib estis konata pro la Infannutra Fabriko de Abu Ghraib, kiun okcidentaj spionagentejoj konstante montris kiel instalaĵo de produktado de biologiaj armiloj. Tiu fabriko estis konstruita en 1980 kaj farbita per kamufla modelo dum la Iran–Iraka Milito. Ĝi estis bombita dum la Golfa Milito, kaj la Iraka registaro permesis al ĵurnalisto de la CNN Peter Arnett filmi la detruitan konstruaĵon kio estis elsendita kiel preparita manipulita informado. Irako parte rekontruis la instalaĵon poste, kaj la Usona Sekretario de Ŝtato Colin Powell false citis ĝin denove kiel fabriko de armiloj dum la okazado de la Iraka Milito, kvankam la propra esplorado de CIA estis konkludanta, ke la loko estis bombitaj “en la erara kredo ke ĝi estas ŝlosila instalaĵo de BA [Biologiaj Armiloj].”[2][3] Ankaŭ, ekzamenado de supozitaj instalaĵoj de armiloj fare de la Iraka Esplorgrupo poste determinis, ke la fabriko, neuzita por iome da tempo, utilis por nutrado de abandonitaj infanoj, sed ne trovis pruvaro de armoproduktado.

La urbo estas ankaŭ la loko de la Prizono de Abu Ghraib, kiu estis unu el la lokoj en kiuj politikaj disidentoj estis enkarcerigitaj en la epoko de Saddam Hussein. Ŝajne kelkaj el tiuj disidentoj estis torturitaj kaj ekzekutitaj. Post la falo de Saddam Hussein, la prizono de Abu Ghraib estis uzata de la usonaj fortoj en Irako similcele. En 2003, la prisono de Abu Ghraib akiris internacian famon pro torturoj kaj fitraktado fare de membroj de la Usona Armeo dum la post-invada periodo.[4][5][6][7][8]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Abu Ghraib is not about ravens after all (?)..." Language Log. 14a de Februaro, 2005. Alirita la 14an de Septembro 2021.
  2. CIA. Arkivita el la originalo je 2016-06-11. Alirita 2021-09-14.
  3. A Short History of U.S. Bombing of Civilian Facilities
  4. Greenwald, Glenn. "Other government agencies". Salon.com. Arkivita el la originalo la 12an de Februaro, 2008. Alirita la 14an de Septembro, 2021.
  5. Hersh, Seymour M. (17a de Majo, 2004). "Chain of Command". The New Yorker. Alirita la 14an de Septembro, 2021. "NBC News later quoted U.S. military officials as saying that the unreleased photographs showed American soldiers "severely beating an Iraqi prisoner nearly to death, having sex with a female Iraqi prisoner, and 'acting inappropriately with a dead body.' The officials said there also was a videotape, apparently shot by U.S. personnel, showing Iraqi guards raping young boys.""
  6. Benjamin, Mark (30a de Majo, 2008). "Taguba denies he's seen abuse photos suppressed by Obama: The general told a U.K. paper about images he saw investigating Abu Ghraib – not photos Obama wants kept secret". Arkivigite je 2009-06-11 per la retarkivo Wayback Machine Salon.com. Arkivita el la originalo la 11an de Junio, 2009. Alirita la 6an de Junio, 2009. "The paper quoted Taguba as saying, "These pictures show torture, abuse, rape and every indecency." [...] The actual quote in the Telegraph was accurate, Taguba said – but he was referring to the hundreds of images he reviewed as an investigator of the abuse at Abu Ghraib prison in Iraq"
  7. Hersh, Seymour Myron (25a de Junio, 2007). "The general's report: how Antonio Taguba, who investigated the Abu Ghraib scandal, became one of its casualties". The New Yorker. Alirita la 14an de Septembro, 2021. "Taguba said that he saw "a video of a male American soldier in uniform sodomizing a female detainee""
  8. Walsh, Joan; Michael Scherer; Mark Benjamin; Page Rockwell; Jeanne Carstensen; Mark Follman; Page Rockwell; Tracy Clark-Flory (14a de Marto, 2006). "Other government agencies". The Abu Ghraib files. salon.com. [https://web.archive.org/web/20080212035108/http://www.salon.com/news/abu_ghraib/2006/03/14/chapter_5/index.html Arkivigite je 2008-02-12 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita el la originalo la 12an de Februaro, 2008. Alirita la 24an de Februaro, 2008. "The Armed Forces Institute of Pathology later ruled al-Jamadi's death a homicide, caused by "blunt force injuries to the torso complicated by compromised respiration.""