Abu Jakub Jusuf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Abu Jakub Jusuf
Persona informo
Naskonomo أبو يعقوب يوسف بن عبد المؤمن
Naskiĝo 30-an de novembro 1137 (1137-11-30)
en Tinmel,  Almohadoj
Morto 29-an de julio 1184 (1184-07-29) (46-jaraĝa)
en Évora,  Reĝlando Portugalio
Tombo Tinmel vd
Etno berberoj vd
Ŝtataneco Maroko vd
Familio
Dinastio Almohadoj vd
Patro Abd al-Mu'min vd
Infanoj Abu Yusuf Yaqub al-Mansur • Abdul-Wahid I, Almohad Caliph • Zaynab bent Youssef vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Abu Jakub Jusuf, Abū Yacqūb Yūsuf b., cAbd al-Mū'min al-Manṣūr,[1]​ (أبو يعقوب يوسف بن عبد المؤمن) aŭ Abu Yaacub Yúsuf (depende de la transliterumado, Abu Ya‘qub Yúsuf) konata ankaŭ kiel Jusuf la 1-a, estis kalifo de almohadoj naskiĝinta en 1138 kaj mortinta en 1184. Li estis filo kaj sukcedanto de Abd al-Mumin, unua kalifo de tiu dinastio de magreba deveno.

Regado[redakti | redakti fonton]

En 1155, kiam li estis nur ĉirkaŭ deksesjarulo, li estis nomumita de sia patro guberniestro de Sevilo.[1]​ Lia restado en la urbo faris lin klera homo.[2]​ En 1159, kiel sevila guberniestro, rezistis la atakon de Muhammad ibn Mardanis (nomita lupa reĝo), kiu estis insurekcia kontraŭ la almohada imperio, en Murcio kaj Valencio.[3] Li restis estre de la regado de Al-Andalus ĝis la morto de sia patro en 1163.[4]

Monero de Abu Jakub Jusuf.

Tiam li iĝis emiro.[5] Li devis fronti ribelojn kaj de tri fratoj kaj de berberaj klanoj, kion li povis venki en 1165.[6]​ En marto 1168 li iĝis kalifo, post kvin jaroj kiel nur sukcedanto.[7] Konkerinte Ĥaenon, Murcion kaj Valencion, la almohadoj atingis sian pinton en Al-Andalus, sed suferis atakojn de kastilianoj kaj portugaloj.[4] Jusuf establiĝis en Sevilo en 1171, kaj faris ĝis ĉefurbo de sia imperio en Al-Andalus.[8]​ Tie li ordonis la konstruadon de grandaj vorkoj[9] kiel la boatponto, la dokoj ĉe la Gvadalkiviro, akvedukto, du alkazaboj, la projekto de la ĉefa moskeo, korto en la Alkazaro, la palacoj de Buhaira menditaj al la arkitekto Ahmad Ben Baso, kaj la fonto Caños de Carmona kiu estis ruinaj. Tuj antaŭ sia morto li ordonis la ekkonstruon de la Giraldo, kiel minareto de la sevila ĉefa moskeo.[8]

En 1176, li revenis al Maroko, por fronti ribelojn.[8]​ En 1183, kastilianoj kaj portugaloj atakis zonojn de Al-Andalus, kaj sieĝis Cáceres. Tial la kalifo arigis armeon en Maroko, kaj revenis al Sevilo la 25an de majo 1184. La 7an de junio alvenis al Badajoz kaj sekvis okcidenten al Santarém kien li alvenis la 27an de junio.[10] Tiu urbo estis bone defendita de Afonso la 1-a de Portugalio kaj komence de julio Al-Mu'min Abu Jakub decidis abandoni la sieĝon antaŭ la tuja alveno de Ferdinando la 2-a de Leono, sed li estis vundita en konfuza retiriĝo kaj mortis.[11] Lia morto malkaŝiĝis ĝis la armeo alvenis al Sevilo kaj oni povis nomumi sukcedanto sian filon Abu Jusuf Jakub al-Mansur.[12]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Viguera Molins, 2007, p. 249.
  2. Viguera Molins, 2007, p. 20.
  3. Viguera Molins, M J, Sevilla almohade en [1], Universidad de Sevilla, 1999. Alirita la 13an de oktobro 2016 isbn=84-8095-194-X en ĉapitro El último siglo de la Sevilla islámica: 1147-1248 arkivita la 14an de oktobro 2016 en [2]
  4. 4,0 4,1 Viguera Molins, 2007, p. 250.
  5. Viguera Molins, 2007, p. 251.
  6. Viguera Molins, 2007, pp. 251-252.
  7. Viguera Molins, 1999, p. 20.
  8. 8,0 8,1 8,2 Viguera Molins, 1999, p. 21.
  9. Viguera Molins, 2007, p. 274.
  10. Viguera Molins, 2007, p. 280.
  11. Bosch Vilá, Jacinto (1984). Historia de Sevilla: La Sevilla islámica 712-1248. Secretariado de Publicaciones de la Universidad de Sevilla. ISBN 84-7405-294-7
  12. Viguera Molins, 2007, p. 281.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Viguera Molins, María Jesús (2007). Los reinos de Taifas y las invasiones magrebíes: Al-Andalus del XI al XIII. RBA. ISBN 9788447348152.
  • — (1999). «El último siglo de la Sevilla islámica: 1147-1248». Sevilla almohade. Universidad de Sevilla. pp. 19–27. ISBN 84-8095-194-X.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Abu Yaacub Yúsuf en la hispana Vikipedio.