Abu al-Kasim Aŝabbi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Abu al-Kasim Aŝabbi
Persona informo
أبو القاسم الشابي
Naskiĝo 24-an de februaro 1909 (1909-02-24)
en Tozeur
Morto 9-an de oktobro 1934 (1934-10-09) (25-jaraĝa)
en Tunizo
Mortis per malsano vd
Tombo Tozeur vd
Lingvoj araba vd
Ŝtataneco Franca protektorato de Tunizio vd
Alma mater Ez-Zitouna University • Al-Azhar-universitato vd
Familio
Gefratoj Lamine Chebbi vd
Parencoj Fadela Echebbi vd
Profesio
Okupo poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Abu al-Kasim Aŝabbi (aliaj skribformoj estas Abo, Abou, Aboul, Qasim, Qassim, Chebbi, Shabbi ktp.; arabe ‏أبو القاسم الشابي‎) (1909-1934) estis tunizia poeto, plej konata pro la finaj du versoj de la nuna Nacia Himno de Tunizio, Himat Al Hima (Defendantoj de la Patrujo), kiun originale verkis la egipta poeto Mustafa Sadik el-Rafii.

Aŝabbi naskiĝis en Tozeur, Tunizio, la 24-an de februaro 1909, kiel filo de juĝisto. Li finis mezgradan studadon kun abiturientiĝo en 1928. Li akiris en 1930 diplomon pri juro en Universitato de Ez-Zitouna. Samjare, li geedziĝis kaj iĝis patro de du filoj, Mohamed Sadok, kiu iĝis pli poste kolonelo en la Tunizia armeo kaj Jelal, kiu iĝis pli poste inĝeniero.

Lin tre interesis la moderna literaturo; li parte tradukis el romantisma literaturo, same el malnova araba literaturo. Lia poeta talento manifestiĝis en lia frua aĝo kaj lia poezio entenis diversajn temojn, prefere patrujamon. Liaj poemoj aperis en la plej prestiĝaj tuniziaj kaj arabaj revuoj.

Aŝabbi mortis la 9-an de oktobro 1934 en Hospitalo Habib-Thameur en Tunizo pro longtempaj korproblemoj. Lia portreto estas videbla hodiaŭ sur la banknoto de 30 DT.

Citaĵo el lia fama poemo[redakti | redakti fonton]

  • “Unu tagon, se popolo ekdeziras vivi, tiam sorto respondas ties alvokon,” “Kaj ilia nokto komencas paliĝi, kaj iliaj ĉenoj rompas kaj falas.”

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Ela Toghat Al Alaam (Al tiranoj de la mondo),
  • Aghani Al-Hayat
  • Muzakkarat
  • Raséil
  • Sadiki

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]