Abudabio (Imarat Abu-Dabi aŭ Imarat Abu-Zabi; arabeابو ظبى) estas la ĉefurbo kaj la dua plej loĝata urbo de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (UAE). Ĝi ankaŭ estas la ĉefurbo de Emirlando Abudabio. Abudabio situas ĉe la Persa Golfo kaj estas grava transporta, komerca kaj naftoprilabora centro. En 2001 la lando festis sian 30-jariĝon, en tiu periodo Abudabio, estinta vilaĝo kun malaltaj kaj malnovaj dometoj, fariĝis moderna urbo, kie abundas altegaj metal-vitraj nubskrapuloj de bankoj, hoteloj, komercaj kaj kulturaj institucioj. Urba centro estas bulvardo, kiu etendiĝas laŭlonge de la Persa Golfo je 7 km-oj.
La ĉefaj fontoj de enspezoj estas financa aktivado, transporto kaj komunikado, kaj ĉio ĉi estas ligita al la elputigo de nafto. Abudabio havas internacian flughavenon kaj profundan marhavenon.