Abugido

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Abugido (de la unuaj signoj de la Geeza alfabeto) estas skribsistemo, en kiu signo reprezentas konsonanton kun defaŭlta vokalo (tipe, mallonga aŝvao) kaj la aliaj vokaloj indikiĝas per modifoj de la baza signo. Anglalingve ĝi ankaŭ nomiĝas alphasyllabary, «alfo-silabareca», do havanta elementojn de alfabeto kaj de silabaro.

Ekzemploj estas la Geeza alfabeto kaj la skribsistemoj de la aliaj lingvoj de Eritreo kaj Etiopio kaj la brahmiaj skriboj kiel Devanagari, Tamila alfabeto, Tibeta alfabeto, uzataj por lingvoj de suda Azio. Maltipaj abugidoj estas Kanadaj aboriĝenaj silabaroj, kiuj indikas la vokalojn per la direkto de la signoj.

La abugido situas meze inter la alfabeto kaj la silabaro, same kiel abĵadoj kiel la hebrea kaj araba skriboj. En alfabeto (ekzemple Esperanta) skriba signo reprezentas unu parolsonon; en silabaro (ekzemple japanaj kanaoj) skriba signo reprezentas unu silabon.