Acarboso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
struktura formulo


Acarboso estas kuracilo kontraŭ la diabeto (Diabetes mellitus), tiel nomata perbuŝa kontraŭdiabetaĵo.

Ĝi estas malhelpanto de la α-Glukosidason, enzimo kiu katalizas en la intesto la hidrolizon de Oligosaĥaridoj, Trisaĥaridoj, Disaĥaridoj kaj aliaj Monosaĥaridoj al Glukozo.

Ĝi reduktas la altigon de la valoroj de sanga sukero post maĝoj. Tial Acarboso estas taŭga por la terapio de Diabetes mellitus tipo 2 (diabeto de alta aĝo). Per la apliko de acarboso, la fermentado de amelo ne okazas en la maldika intesto. En la dika intesto la amelo estas fermentita sub la ekesto de buteracido.

La plej oftaj kromefikoj, kiuj povas redukti la aplikeblecojn estas intestaj gazoj kaj diareo.


Produktoj[redakti | redakti fonton]

Acarboso estas vendata de Bayer Schering Pharma sub la nomo Glucobay en eŭropo, sub la nomo Precose en Usono kaj Prandase en Kanado.