Accademia degli Incogniti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Accademia degli Incogniti laŭ itala lingvo de Venecio en kiu ĝi naskiĝis kaj prosperis, aŭ esperante Akademio de la Nekonataĵoj. Ĝi estis fondita en Venecio en 1627 iniciate de Giovanni Francesco Loredano [1], dekomence kun la nomo Loredana laŭ lia nomo, kaj estis unu el la plej aktivaj kaj influaj de la itala 16-a jarcento kaj unu el la plej pensliberaj de la Duoninsulo, favorita en tio de la aparta politika situacio de la Venecia Respubliko. Ĝiaj zorgoj etendiĝis el la interesoj pure humanismaj – krom medicina scienco – ĝis la produkto kaj disvastigo de libroj, centro de legado kaj debato: fakte, al ĝi asociiĝis preskaŭ ĉiuj elstaruloj de la diversaj barokaj pensaj kaj artaj fluoj. Cirkaŭ ĝia establiĝo agadis ankaŭ Giovan Battista Marino [2], kaj Marinismo [3] fariĝis unu el ĝiaj literaturaj stiloj, sed kune kun tiu ĉi kunloĝis ankaŭ intektuloj kontraŭmarinismaj kiel Stigliani [4], Murtola [5], Ferrante Pallavicino [6] kaj Girolamo Brusoni [7], perfekte integritaj en la sistemo.

La Akademio havis sian plej brilan momenton ĉevale de la tridekaj kaj kvardekaj deksesjarcentaj jaroj kiam ĝi efike engaĝiĝis en rimarkinda eldonaktivado elstariĝante en la liverado de ĉiuspecaj literaturaj ĝenroj, aparte romanoj kaj noveloj, ne forgesante historion, akademiaj disertacioj, lirika poezio, poemoj, latinlingvaj kaj italingvaj traktatoj: ĝenroj ĉiuj, tamen, karakterizigitaj je superrego de retorika troeco kun malprofitiĝo en la rakonta efiko kaj en la agada dinamismo. Ĝia aktivado ne elĉerpiĝis en la literatura kampo, sed distingiĝis ankaŭ en la muzika kampo (Melodramoj) kaj en la entreprena produkto de diversaj operoj, kaj en la pentra realigo: eĉ en tiuj kampoj influis ĝia tendenco al eklektikismo.

Sekve de la senkapigo (1644) de unu el siaj plej aktivaj elstaruloj, sacerdoto pamfletista kontraŭ papo Barberini (Urbano la 8-a), Ferrante Pallavicino [8], aŭtoro de verkoj kritikantaj la Katolikan Eklezion, kaj krome sekve de la proceso kontraŭ ĝia preferata presisto Francesco Valvasense (1648-49), konkludiĝinta tamen per la absolvo de la kulpigito, la Akademio senreage alfrontis sian rapidan kadukiĝon.

Intertempe, la politiko de alproksimiĝo al la politiko de la papa ŝtato (kiu kulminis per la reveno de la Societo de Jesuo (Jezuitaro), jam forigita el Venecio 51 jarojn antaŭe) igis ege pli peza la kontrolon de la cenzuro super la presitaĵoj ĉesigante tiun favoran situacion kiu jam faris el Venecio la ŝtaton plej libera de Duoninsulo. Al tio oni aldonu - kiel kaŭzoj de kadukiĝo - ankaŭ la kreskantaj kritikoj al Marinismo kaj la nova franca modo kiu influis eĉ en literaturo kaj malgrandigis la atenton pri la Akademio.

Ne sufiĉis ĝin teni en vivon la brilo, ne ĉiam plifortikiga, de ĝiaj adherantoj, kiel Ferrante Pallavicino, Gian Francesco Biondi kiuj intrigis por kreis internacian ligon kontraŭ la papo [9], Girolamo Brusoni trifoje klostriĝinta kaj malklostriĝinta [10], Antonio Rocco distingiĝinta pro lia batalo kontraŭ Galilejo pro kio, kune kun Cremonini Cesare, kontribuis al priscienca malfruiĝo de la Akademio [11], Guido Casoni [12], personuloj certe foraj el religia konformismo kun vejnoj de libertineco.

Ĝia moto estis «Ex ignoto notus» (El nekonataĵo al Konataĵo). Grafikaĵo, ilustranta la moton konsistis el rivero Nilo (kies fontoj estis tiuepoke, ĝuste, “nekonataj”) descendanta el monto por igi fekunda la ebenon antaŭ ol plonĝi en la Mediteraneon.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Laura Padoan, L'Accademia degli incogniti, tesi di laurea, 1999.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

[13]

Aliaj kulturcelaj grupoj, nuntempe, atribuis al si tiun nomon “Incogniti” kaj laboras kun preskaŭ similaj celoj, kiel Accademia degli Incogniti. Langhirano [14]