Acehúche
Acehúche | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Ekstremaduro ![]() | ||
Provinco | Cáceres (Kacereso) | ||
Komarko | Valo de Alagono | ||
Poŝtkodo | 10879 [+] | ||
Retpaĝaro | acehuche.es | ||
Politiko | |||
Urbestro | Obdulia Bueso Salgado (PSOE, 2015-2019) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 822 (2015) | ||
Loĝdenso | 9,1 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 48′ N, 6° 38′ U (mapo)39.8027181282-6.63342837783Koordinatoj: 39° 48′ N, 6° 38′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 341 m [+] | ||
Areo | 91,06 km² | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Acehúche [azeUĉe] (Natura olivarbo) estas municipo de Hispanio, en la provinco Cáceres (Kacereso), regiono Ekstremaduro. En la municipa blazono, montrata en la informkesto supre dekstre, videblas supre maldekstre la kruco de la Ordeno de Alcántara kaj dekstre la olivarbo kiu nomigas la vilaĝon.
La loĝantoj nomiĝas acehucheños. La censita populacio en 2008 estis de 860 loĝantoj.
Situo[redakti | redakti fonton]
Acehúche estas situa en la nordokcidenta parto de Ekstremaduro inter la komarkoj aŭ distriktoj nome Valo de Alagón kaj Tierra de Alcántara, je altitudo de 341 m kaj en la norda flanko de la rivero Taĵo; je 65 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 125 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 91,06 km².
Ekonomio[redakti | redakti fonton]
Agrikulturo kaj brutobredado.
Historio[redakti | redakti fonton]
Ĝi estis domaro de la vilaĝo de Alcántara ĝis ĝia disiĝo en 1572. Ĝis 1873 la oficiala nomo de la vilaĝo estis El Aceúche.
Limoj de la municipa teritorio[redakti | redakti fonton]
- Pescueza norde.
- Portaje oriente.
- Alcántara kaj Portezuelo sude.
- Ceclavín okcidente.
Demografía[redakti | redakti fonton]
Demografia evoluo de Acehúche inter 1900 kaj 2006 | ||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
1900 | 1910 | 1920 | 1930 | 1940 | 1950 | 1960 | 1970 | 1981 | ||||||||||||||||
1768 | 1904 | 1994 | 2134 | 2311 | 2280 | 2069 | 1187 | 1039 | ||||||||||||||||
1991 | 1996 | 1999 | 2001 | 2002 | 2003 | 2004 | 2005 | 2006 | ||||||||||||||||
917 | 1007 | 938 | 941 | 925 | 888 | 883 | 871 | 866 |
Videblas ke dum la 20a jarcento duoniĝis la populacio de la vilaĝo kaj dum la dua duono de tiu jarcento preskaŭ trioniĝis, ĉar suferis elmigrado kiel plej parto de la vilaĝoj el la regiono kaj el la provinco.
Monumentoj[redakti | redakti fonton]
- Preĝejo de Sankta Johano Baptisto
- Ermito de Sankta Maria
- Ermito de Nuestra Señora de Fátima
- Ermito de Kristo
Festoj[redakti | redakti fonton]
- Las Carantoñas, 20a kaj 21a de januaro, honore de Sankta Sebastiano, deklarita festo de regiona turisma intereso.
- Unua semajnfino de aŭgusto.
- Kamparfesto de la Virgulino de Fátima, unua dimanĉo post la Sankta Semajno.
- La Machorrita, la 23a kaj 24a de decembro.