Acerfolioj de Toronto
Aspekto
| Acerfolioj de Toronto | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Toronto Maple Leafs | |||||
| glacihokea teamo | |||||
| Komenco | 22-a de novembro 1917 vd | ||||
| Landoj | Kanado vd | ||||
| Trejnisto | Craig Berube (ekde la 23-a de majo 2024) | ||||
| |||||
| Retejo | Oficiala retejo | ||||
Acerfolioj de Toronto - angle Toronto Maple Leafs - estas sporta klubo de glacihokeo kun bazo en la urbego Toronto, provinco Ontario de Kanado. Ĝi estas aparte konata pro sia sukcesa profesia unua vira teamo, kiu estas signifa parto de la nordamerika Nacia Hokea Ligo (NHL, angle National Hockey League; france Ligue nationale de hockey, LNH). La teamo fondiĝis la 22-an de novembro 1917.

la arena stadiono Scotiabank Arena
Ĉeftrejnisto de la teamo ekde la 23-a de majo 2024 estas Craig Berube. Siajn hejmajn matĉojn la teamo plenumas en la stadiono Scotiabank Arena.

