Acetabulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hirudo-acetabulo
Hirudo-acetabulo

Acetabulo en senvertebrulzoologio estas tasforma alliga organo, kiun havas kelkaj anelidoj (kiel la hirudoj) kaj trematodoj. Ĝi estas specialigita kupo por parazita adaptado ĉe trematodoj, per kiuj la vermoj povas alkroĉi al la gastiganto. Ĉe anelidoj, ĝi estas baze lokomotora organo por fiksteni sin al la substrato. La nomo ankaŭ estas aplikita al la kupoj sur la tentakloj de kapopieduloj kiel ekzemple kalmaroj, polpoj, sepioj, naŭtiloj, ktp.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Baron S. [1]. ISBN 0-9631172-1-1.