Achaea

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
la romiaj provincoj dum la jaro 116, sub imperiestro Trajanus
Achaea, jen malhelruĝe akcentita

Achaea (latine, prononco "Aĥea", aŭ laŭ transskribo el la greka lingvo "Achaia") estis provinco de la Romia Imperio, nomita laŭ la antikva grekia pejzaĝo Aĥeo (greke Αχαΐα - Aĥaia). Kovrante multe pli grandan teritorion ol la origina grekia pejzaĝo, la romia provinco ampleksis la tutan preskaŭinsulon Peloponezo (greke Πελοπόννησος), do la sudan parton de la kontinenta parto de la hodiaŭa ŝtato Grekio.

La regiono konkeriĝis fare de la romia armeo dum la jaro 147 antaŭ Kristo kaj unue apartenis al la romia provinco Macedonia. Dum la jaro 27 antaŭ Kristo ĝi ekhavis la statuson de sendependa senata romia provinco kun la ĉefurbo Korinto.

Najbaris la romiaj provincoj Epirus kaj Macedonia norde - en ĉiuj aliaj direktoj la provinco limis al al Mediteranea Maro.

La provinco Aĥeo de la moderna ŝtato Grekio transprenis la nomon de la antikva pejzaĝo Αχαΐα, sed kovras multe pli limigitan teritorion ol la romia provinco, kaj ĝiaj limoj ankaŭ ne ekzakte identas al tiuj de la historia grekia pejzaĝo.