Saltu al enhavo

Achille Bocchi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Achille Bocchi
(1488-1562)
Gravuraĵo de Achille Bocchi, el la verko " Symbolicarum quaestionum", Bononiae 1555.
Gravuraĵo de Achille Bocchi, el la verko " Symbolicarum quaestionum", Bononiae 1555.
Persona informo
Naskiĝo 1488
en Bolonjo, Italio
Morto 6-an de novembro 1562
en Bolonjo, Italio
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Papa Ŝtato (1506–)
Lordship of Bologna (en) Traduki (–1506) Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Bolonjo
Familio
Infanoj Costanza Bocchi (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomo Phileros vd
Okupo humanisto
historiisto
verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Achillis Bocchii Bononiae estis itala humanisto, historiisto, helenisto, latinisto, imperia oratoro, profesoro kaj filologo. Li okupis la katedron pri la greka en la Universitato de Bolonjo. Li estis ankaŭ fondinto de la "Accademia Bocchiana" aŭ "Accademia Ermatena", kie kuniĝis erudiciuloj kaj filologoj ne nur el Bolonjo, sed el la tuta Italio.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en Bolonjo en 1488, filo de Giulio kaj Costanza Zambeccari. La patro, posteulo de antikva kasto, kiu ekde la 14-a jarcento donis jurajn majstrojn al la Studio kaj magistratojn al la urbestraro, kaj zorgis, malgraŭ provizora ekonomia malkresko, pri la edukado de sia filo laŭ la tradicioj de la familio. Enkondukita en prihomajn studojn, li baldaŭ akiris konsiderindan scion pri la latina kaj la greka. Li poste aldonis nociojn de la hebrea. Lia instruisto estis Giovanni Battista Pio (1460-1543), el kiu li defendis en 1508: "Commentaria in Plautum" kun ia "Apologia in Plautum", tre vigla refuto de iu kalumnianto de la majstro.

En la longa dediĉaĵo al la kardinalo Raffaele Riario, Bocchi laŭdas la klasikan doktrinon de Pio, raportinte la atestaĵojn de Filippo Beroaldo la Maljuna, Aŭlo Giano Parrasio (1470-1522), Lorenzo Abstemio, kaj Pietro Bembo. Li plue laŭdis la majstron en 1509 en kolekto de "Carmina in laudem Ioo. Baptistae Pii" kaj poste, en lia testamento (la 14-an de julio 1556), li esprimis la volon ke la heredantoj devus presi neeldonitajn verkojn de Pio, kiun li asertis esti kun li.

"Prudentia circumspecta", verko de Achille Bocchi, eldonita en 1555.

Al la Apologio li unuigis tradukon de la vivo de Cicerono fare de Plutarko. El la dediĉo de tiU verko al la episkopo Achille Grassi (1465-1523) oni povas dedukti ke antaŭ tiu dato li jam estis edziĝinta kun sia nevino Taddea, kun kiu li havis ses infanojn. El tiuj elstaris Pirro kaj Costanza: Pirro provis mezbonan daŭrigon de la historia verko de sia patro; Costanza laŭdire estis bona versistino kaj klera virino en la latina kaj la greka.

En 1508 li estis vokita, laŭ intereso de Ludovico Ghisilardi kaj Giovanni Francesco Aldrovandi (1591-1666), kiel greka lektoro en la Studio, posteno kiun li tenis ĝis 1512. En la "ruloj" de la Studio li tiam estis redungita ade el 1514 ĝis 1562, kaj instruinte "retorikon kaj poezion", kaj "humanajn studojn".

Sed tiu kontinueco de la surskribo de lia nomo en la "rotuli"[1] ne korespondas al la egala kontinueco de la publika instruado, jen pro sanaj kialoj, jen pro aliaj taskoj konfiditaj al li de la Urba Regimento. Li estis en Romo kiel imperia oratoro kaj lia kapablo en pritraktado de politikaj transakcioj gajnis al li la titolojn de grafo palatino kaj ora kavaliro (1520). Konsiderindajn favorojn li ĝuis de Leono la 10-a, al kiu li dediĉis mallongan versaĵkolekton: "Lusuum libellus ad Leonem".

En 1522 kaj 1530 li estis parto de la "Kolegio de la Aĝestroj"[2]. En 1526 li estis vokita por partopreni en la sekretariejo de la kardinalo Guido Ascanio Sforza di Santa Fiora (1518-1564), nevo de la estonta Paŭlo la 3-a kaj legato de Bolonjo. Lia interveno akiris lin el la Reformistoj de la Studo sendevigon de la instruado kun la konservado de lia salajro, kondiĉe ke li profesoris private kaj prizorgis la komponadon de la "Historia Bononiensis", kies unuan libron li prezentis al la Senato fine de 1517.

Laŭ la intenco de Bocchi kaj deziro de la Senato, la "Historia Bononiensis" devis atingi ĝis liatempaj okazaĵoj. Sed, malgraŭ la engaĝiĝo kaj kontinueco kun kiuj Bocchi dediĉis sin al ĝi inter 1517 kaj 1551, ĝi restis nefinita. La rakonto atingas ĝis 1263 kaj ĉesas ĉe la deksepa libro. La unuopaj libroj estas dediĉitaj al la diversaj papaj legatoj, kiuj sukcedis al la diplomatia komisio de Bolonjo: ekzemple la unua al Giulio de' Medici, la kvara al Innocenzo Cybo (1491-1550), la dektria al Guido Ascanio Sforza, la deksesa al Giovanni Gerolamo Morone (1509-1580), ktp..

Kaj en intenco kaj en la ordo de la rakonto, Bocchi sekvas la modelon de la historioj el aliaj italaj urboj komponitaj inter la dekkvina kaj deksesa jarcentoj: la "Historiae Ferrarienses" de Pellegrino Prisciani (1435-1518), la "Rerum Venetarum libri" de Marko Antonio Sabeliko kaj ĉefe la milana historia de Bernardino Corio (1459-1519), kiun li citas ofte. Sed kompare kun ĉi tiuj modeloj, la "Historia Bononiensis" prezentas pli grandan fragmentiĝon en la intrigo de la rakonto kaj multe malpli da kohero en la ĝenerala vizio. Koncerne la periodon de originoj (libroj I-IV) Bocchi pruvas bonan materian scion pri la klasikaj fontoj, sed la kritika distingokapablo estas malbona, precipe en la diskriminacio inter la klasikaj fontoj kaj tre malfruaj tradicioj kaj legendoj.

Pri la periodo de la barbaraj invadoj kaj la frua Mezepoko (libroj V-VII) li rivelas bonan scion pri Prokopio, Platino kaj Biondo; sed eĉ en ĉi tiu parto la akcepto de la plej kruda kaj sendistinga hagiografia tradicio regas super la maloftaj momentoj de kritika engaĝiĝo. La parto traktanta la municipan periodon (libroj VIII-XVII) estas multe pli ampleksa. La preskaŭ sistema uzo de dokumentoj de la Municipaj arkivoj (Kamerao de la Rekordoj) limigas la guston pri la digresio kaj legendo en tiu parto kaj ofte postulas kritikan komparon kun kroniko kaj tradicio.

Post la morto de Bocchi, la Senato konfidis la taskon kompletigi la verkon al lia filo Pirro Bocchi, kiu en 1574 prezentis la dekokan kaj nuran libron (1264-1273), verkon de hasta kaj simpla kompilado. La intenco daŭrigi la Historion de Bolonjo estis esprimita komence de la deksepa jarcento fare de la skoto Thomas Dempster (1579-1625). Komence de la 18-a jarcento, verŝajna intenco de la rektoroj de la Instituto pri Sciencoj de Bolonjo publikigi ĝin baldaŭ estis forlasita pro malkonsiliĝo de Eustachio Manfredi (1674-1739) kiu donis al ĝi tre severan juĝon.

La preskaŭ sistema foresto de la oficejo kiel publika instruisto en la Studio ne malpliigis la efikecon de la ĉeesto de Bocchi en la kulturvivo de Bolonjo en la unua duono de la jarcento. Dum pli ol kvindek jaroj, majstroj de la Studio, filozofoj kaj humanistoj kolektis ĉirkaŭ li: Ludovico Ricchieri (1469-1525), Bartolomeo Ricci (1490-1569), Romolo Amaseo (1489-1552), Sebastiano Corradi, (1510-1556), Leandro Alberti (1479-1552), Ludovico Boccadiferro (1482-1545), Giovanni Filoteo Achillini (1466-1538), Gavino Sambigucci (1502-1567), Giovanni Antonio Flaminio (1464-1536) kaj aliaj. Rekte, aŭ tra kardinalo Raffaele Riario, li renkontis Erasmon, kiu memoras lin en la verko Ciceronianus.

Ĝis 1517 li konis Marcantonio Flaminio (1497-1550), kiu konsideris lin sia instruisto kaj dediĉis al li mallongan kolekton de poeziaj komponaĵoj kaj neeldonitaj epigramoj de Michele Marullo Tarcaniota (1453-1500). En 1525 kelktempa konflikto kun Amaseo ne ŝajnas esti preterpasita el nura akademia kopiado, ĉar en 1544 Bocchi faris sinceran laŭdon al Amaseo en la dediĉo al kardinalo Morone en la deksesa libro de la "Historia Bononiensis".

En 1527, forlasinte Florencon, Giovan Pietro Valeriano (1477-1558) trovis gastamon ĉe Bocchi, kiu memoras lian amikecon kaj malavarecon en la dediĉaj notoj "Hieroglyphica". En 1536, en la dialogo "Komentarioj pri la vulgara lingvo", Giovanni Filoteo Achillini imagas kunvenojn ĉe bankedo kaj erudician diskuton pri la problemo de la lingvo, kune kun Bocchi, Amaseo kaj Alberti; kaj Bocchi apogas, kontraŭ Amaseo, la argumentojn pri "Komentarioj pri la vulgara lingvo". 1536 ankaŭ markis la komencon de lia amikeco kun Jacopo Sadoleto (1477-1547), kies doktrinon kaj piecon Bocchi admiris.

En 1538 li renkontis la sicilian herezulon Lisia Fileno (aŭ Camillo Renato [1500-1575]) en Bolonjo por kiu, en februaro 1540, Bocchi ofertis sian garantion al la inkviziciisto esperante eviti lian kapton. En 1546, estinte plialtigita signife siajn propraĵojn, li komencis la konstruadon de grandioza palaco "ad usum Academiae seu Collegii"[3], kiel deklarita en la testamento citita.

La "Akademio Bocchiana (aŭ "Bocchiale"), ankaŭ nomita "Ermathena" pro la efikaĵo kiun Bocchi donis al ĝia insigno (la reproduktado de angulo de la palaco surmetita de Minerva kaj Merkuro laŭflankante Kupidon, kiu tenas la kapon de leono), ludis rimarkindan rolon en la kulturvivo de Bolonjo. Ne estas multe da novaĵoj pri ĝi. En "Oratioin exordiis lectionum publicarum" el 1547 Bocchi elstarigas la diferencon inter la "tre konataj" disputoj de sia akademio kaj la severeco de sia publika instruado.

Pli detalaj informoj de Gavino Sambigucci kuŝas en parolado donita al la akademiuloj en 1556. La protektanto de la Akademio estis Paŭlo la 3-a; la patrono estis lia nevo, kardinalo Alessandro Farnese la Juna (1520-1589). Ĉar en 1556 Sambigucci parolas pri "integrum iam decennium"[4] de klopodoj faritaj de Bocchi por organizi la Akademion, la hipotezo, unufoje progresinta, ke ĝi funkciis antaŭ 1546 devas esti forlasita.

La morto de Paŭlo la 3-a (1549) kaj la novaj respondecoj alprenitaj de kardinalo Farnese senigis la Akademion de tiuj rektaj protektoj kiuj estis necesaj, tiel ke ĝi vivis malfacile ĝis 1556. En tiu jaro malfermiĝis nova agadoperiodo orientita laŭ ĉefe filologia senco, antaŭ ĉio sub la impulso de Cezaro Odone. En 1557 Bocchi okazigis tie kurson pri "De legibus" verkita de Cicerono, el kiu konserviĝas la "Praelectiones". La Akademio havis sian propran presilon, verŝajne ne antaŭ ol 1555.

En 1555 Bocchi publikigis - verŝajne la unuan eldonon de la gazetaro de la Akademio - la verkon kiu igis lin pli konata: "Symbolicarum quaestionum de Universo genre quas serio ludebat libri quinque".

Ĝi konsistas je cent kvindek unu epigramoj ilustritaj per multaj "simboloj" gravuritaj en kupro de Giulio Bonasone (1498-1574) kaj retuŝitaj, en la dua eldono (1574), de Agostino Carracci. Dotita per presprivilegio donita de Henriko la 2-a, la verko estas dediĉita al Paŭlo la 4-a. Ekde la "symbolum symbolorum" destinita al la leganto, evidentiĝas la influo de la "Emblemata" de Andrea Alciato. Tamen, Bocchi kolektas emblemajn spertojn ĉeestantajn en la bolonja kulturo eĉ sendepende de la disvastigo de la verko de Alciato.

La ĉeesto de erotikaj petrarkaj kaj aleksandraj ĉeftemoj estas rimarkinda; sed superregas la motivoj de orienta simbolismo kaj mistik-skribaj motivoj: la unua devenas el la influo de Filippo Fasanini (1512-1531), tradukinto de la Horapolo (1505), kaj de la Hieroglyphica de Pierius Valerianus Bolzani (1477-1558); ĉi-lasta posedas konsiderindan religian sentemon karakterizitan de Bocchi.

En letero datita la 6-an junio 1556, adresita al Giovanni Battista Pigna (1529-1575), Bocchi skribas ke la verko estas konsiderota "preludo al la aliaj kabalismaj kaj teologiaj simboloj fonditaj sur la Sankta Skribo". Al Pigna li ankaŭ promesis la daŭrigon al la verko en tri libroj. Multaj el la simboloj de Bocchi estis reproduktitaj kaj imititaj en similaj verkoj de la deksepa jarcento: ekzemple fare de la nederlanda Ottavio van Veen (1556-1629) kaj la angla John Marston (1576-1634).[5]

Bocchi mortis en Bolonjo la 6an de novembro 1562.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
  • Giovan Battista Pio (1460-1543) itala humanisto, poeto kaj filologo
  • Raffaele Riario (1461-1521)
  • Giovanni Antonio Flaminio (1464-1536) itala beletristo kaj religiulo
  • Giovanni Filoteo Achillini (1466-1538)
  • Paŭlo la 3-a (1468-1549)
  • Ludovico Ricchieri (1469-1525) itala humanisto
  • Leono la 10-a (1475-1521)
  • Jacopo Sadoleto (1477-1547)
  • Giulio de' Medici (1478-1534)
  • Lilio Gregorio Giraldi (1479-1552)
  • Leandro Alberti (1479-1552) itala historiisto, teologo kaj filozofo
  • Ludovico Boccadiferro (1482-1545) itala filozofo kaj humanisto
  • Romolo Amaseo (1489-1552) itala humanisto
  • Bartolomeo Ricci (1490-1569) itala latinisto
  • Innocenzo Cybo (1491-1550), itala kardinalo
  • Marco Antonio Flaminio (1497-1550)
  • Camillo Renato (1500-1575) itala franciskano kaj hereziulo
  • Filippo Fasanini (1504-1531)
  • Jacopo Barozzi da Vignola (1507-1573) itala arkitekto
  • Giovanni Gerolamo Morone (1509-1580) itala kardinalo kaj episkopo
  • Prospero Fontana (1512-1597) itala pentristo
  • Guido Ascanio Sforza di Santa Fiora (1518-1564) itala kardinalo
  • Carlo Grassi (1519-1571) itala kardinalo[7]
  • Gabriele Paleotti (1522-1597) itala kardealo kaj juristo
  • Ulisse Aldrovandi (1522-1605)
  • Alessandro Farnese (1545-1592) itala politikisto
  • Francesco Bocchi (1548-1618) filo de Achille Bocchi
  • Agostino Carracci (1557-1602)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Rotulus: estas longa kaj mallarĝa strio de skribmaterialo, historie papiruso aŭ pergameno, kiu estas bobenita ĉirkaŭ ligna akso aŭ bastono.
  2. Itale: Collegio degli Anziani.
  3. Por uzo de la akademio aŭ de la Universitato.
  4. Ia plena jardeko.
  5. Dizionario Biografico degli Italiani
  6. The English Cyclopædia
  7. Dizionario Biografico degli Italiani