Grasacido omego-3

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Acida graso omego 3)
Suplemento de Omego 3

Grasacidoj omego−3, ankaŭ nomitaj grasacidoj ω−3grasacidoj n−3, estas polinesaturitaj grasacidoj karakterizitaj per la ĉeesto de duobla ligo je tri atomoj for de la fina metilogrupo en ilia kemia strukturo. Ili estas vaste distribuitaj laŭ naturo, estante gravaj konsistigantoj de metabolo de lipidoj bestaj, kaj ili ludas gravan rolon en la homa dieto kaj en homa fiziologio.

Grasacidoj omego−3 estas gravaj por normala metabolo. Mamuloj ne povas sintezi la esencajn grasacidojn omego−3 ALA kaj devas akiri ilin per dieto, kiun ili tiam povas uzi por formi la longĉenajn grasacidojn omego−3, EPA.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

La tri specoj de grasacidoj omego−3 implikitaj en homa fiziologio estas alfa-linolenata acido (ALA), trovebla en plantoleoj, kaj ejkosapentaenoika acido (EPA) kaj dokosaheksaenoika acido (DHA), ambaŭ ofte troveblaj en maraj oleoj. Maraj algoj kaj fitoplanktono estas ĉefaj fontoj de grasacidoj omego−3. Komunaj fontoj de plantaj oleoj enhavantaj ALA inkluzivas juglandojn, manĝeblajn semojn, salvion, algoleo, linoleo, oleo el Plukenetia volubilis, Echium plantagineum-oleo kaj kanaboleo, dum fontoj de bestaj grasacidoj omega−3 inkludas fiŝojn, fiŝoleojn, ovojn de kokinoj, kalmarojn kaj oleon de krilo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]