Saltu al enhavo

Acta Mathematica

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Acta Mathematica
scienca gazeto
matematika revuo
akademia revuo
malferme atingebla akademia revuo (2017–) Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1882 vd
Sidejo Djursholm
Adreso Институт Миттаг-Леффлера
Agareo

matematiko

Fondintoj Gösta Mittag-Leffler vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Acta Mathematica estas koleg-reviziita malferm-alira scienca gazeto, kiu publikigas originalajn esplorojn en ĉiuj kampoj de matematiko. La revuon fondis la sveda matematikisto Gösta Mittag-Leffler en 1882 kaj eldonas la lianoma Instituto (d:Q1848697) en Svedio, matematika esplorinstituto apartenanta al la Reĝa Sveda Akademio de Sciencoj. Ekde 2006, la revuon presas kaj distribuas Springer.

La revuo publikigas gravajn originalajn esplorartikolojn sen iuj temaj limigoj. La decidon akcepti aŭ malakcepti manuskripton faras unuanime la redakcia komitato.

Laŭ Cédric Villani, ĉi tiu revuo estas "konsiderata de multaj kiel la plej prestiĝa el ĉiuj matematikaj esplorĵurnaloj".[1] Laŭ Journal Citation Reports, la revuo havas efikfaktoron de 4,273 en 2020, vicigante ĝin 5-a el 330 revuoj en la kategorio "Matematiko".[2]

Ĝi publikigas nur artikolojn skribitajn en la angla, franca aŭ germana lingvoj. Ĉi tiuj estas indeksitaj kaj recenzitaj en Mathematical Reviews kaj zbMATH Open. La revuo estas kvaronjara (du numeroj eldonitaj ĉiujare, ĉiu konsistanta el du numeroj). Aliro al ĉiuj artikoloj estas senpaga.

Ekde 1884, Sofja Vasiljevna Kovalevskaja estis kunredaktorino de la revuo. Tio igis Acta Mathematica la unua scienca revuo en kiu virino tiamaniere partoprenis.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Cédric Villani (2015), Birth of a Theorem: A Mathematical Adventure, New York: Farrar, Straus, and Giroux, pp. 193–196.
  2. (2021) “Journals Ranked by Impact: Mathematics”, 2020 Journal Citation Reports, Web of Science. Clarivate.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]