Saltu al enhavo

Actenoides

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Actenoides
Verdadorsa alciono (Actenoides monachus)
Verdadorsa alciono (Actenoides monachus)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Koracioformaj Coraciiformes
Familio: Alcededoj Alcedinidae
Subfamilio: Arbalcionoj Halcyoninae
Genro: Actenoides
Bonaparte, 1850
Specioj

vidu tekston

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Filogenetiko
Actenoides


Blankpuga alciono
(Caridonax fulgidus)




Skvama arbalciono



Verdadorsa alciono






Makula alciono





Blukapa arbalciono



Ruĝkola arbalciono




Liphara alciono





Kladogramo pri sistematiko de genro Actenoides laŭ molekulfilogenetika esploro far Andersen k. al. de jaro 2017.[1]

Actenoides estas genro de alcionoj el subfamilio Halcyoninae.

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

Genron Actenoides enkondukis franca ornitologo Charles Lucien Bonaparte en jaro 1850. La tipa specio estas deklarita blukapa arbalciono (Actenoides hombroni).[2] La nomo estas kunmetaĵo de klasikaj grekaj vortoj aktis, aktinos ("radio", "brilo") kaj -oidēs ("simila").[3] Molekulfilogenetika esploro de jaro 2017 montris, ke la genro Actenoides en nuna stato estas parafiletika. La Blankpuga alciono, kiun oni konsideras aparta monotipa genro Caridonax, estas parto unu el du kladoj de Actenoides.[1]

Laŭ la nuna sistematiko la genro enhavas sekvajn speciojn:[4]

BildoScienca nomoOrdinara nomoDistribuo
Actenoides monachus Verdadorsa alciono norda kaj centra Sulaveso
Actenoides princeps Skvama arbalciono Sulaveso
Actenoides bougainvillei Liphara alciono Bugenvil-insulo (Papuo-Novgvineo)
Actenoides lindsayi Makula alciono insuloj Luzono, Katanduanoj, Marinduko, Negroso kaj Panajo (Filipinoj)
Actenoides hombroni Bluĉapa alciono Mindanao (Filipinoj)
Actenoides concretus Rufkoluma alciono Brunejo, Indonezio, Malajzio, Birmo kaj Tajio

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1 2 (2017) “A phylogeny of kingfishers reveals an Indomalayan origin and elevated rates of diversification on oceanic islands”, Journal of Biogeography 45 (2), p. 1–13. doi:10.1111/jbi.13139.
  2. Bonaparte, Charles Lucien. (1850) Conspectus generum avium 1 (latine). E.J. Brill.
  3. Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4.
  4. Rollers, ground rollers & kingfishers. World Bird List Version 7.2. International Ornithologists' Union (2017). Alirita 17 May 2017 .