Adán Hrynkiewicz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Adán Hrynkiewicz
Persona informo
Naskiĝo 5-an de decembro 1931 (1931-12-05)
Morto 14-an de julio 2013 (2013-07-14) (81-jara)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Argentino
Profesio
Profesio esperantisto
v  d  r
Information icon.svg

Adán HRYNKIEWICZ (naskiĝis la 5-an de decembro 1931 en Bonaero, mortis la 14-an de julio 2013) (Pseŭd. Ergoto de Bonaero, Diego Selso, A. Rink kaj Adam Rink) estis argentina Esperantisto.

Li eklernis Esperanton aŭtodidakte en 1959, kaj de tiam multe verkis kaj aktivis.

Esperantista agado[redakti | redakti fonton]

Li estis unue instruisto de la angla, kaj sufiĉe mastris la francan kaj la rusan lingvojn. Tamen leginte artikolon pri Esperanto, verkita de Prof. Enrique Balech, li tuj aĉetis manlibron de Jorge Hess “Sabe Ud. Esperanto”, kaj rapide lernis la lingvon kaj tre entuziasmiĝis pri la afero. Tuj eniris en la “Bonaera Asocio de Esperanto”, fariĝis instruisto, membro de Argentina Esperanto-Ligo, poste dumviva membro de UEA, SAT, ktp.

Unue sub la plumnomo de “Diego Celso”, Hrynkiexicz komencis tre aktive verki, traduki kaj publikigi.

En la jaro 1967 li vojaĝis al Eŭropo kaj restis en Londono dum unu jaro kaj fariĝis helpsekretario en la sidejo de Brita Esperanto-Asocio. Li komencis multe publikigi en esperantaj revuoj kiel verkisto kaj grava polemikisto sub la plumnomo de Adam Rink.

Reveninte hejmen li plie reaktiviĝis kaj daŭrigis publikigadon en revuoj. En 1970 li gajnis la premion 'NovaTalento' en la Belartaj Konkursoj de UEA.

Poste por pli libera agado, li iom sendependiĝis kaj kun grupeto de kunlaborantoj fondis propran “Instituto de Esperanto”, kiu dum dudek kvin jaroj eldonis kvindekon da verkoj en Esperanto kaj multajn revuojn. Tiam li prenis novan plumnomon: Ergoto de Bonaero, kaj strebe laboradis pro la disvastigo de la internacia lingvo.

Jam en 1974 aperis “Ekflorado ĉe Plata Rivero" kun iom da historio pri la Movado en Argentino kaj ĝiaj ĉefaj verkistoj.

Tre kunlaboris en la “Argentina E-Lernejo” de Prof. Hugo Lingua (en Rosario) kaj kune al Horacio Re kaj Anastasio López Luna kaj aliaj kunlaborantoj eldonis grandan kvanton da verkoj.

En 1994, kiam li emeritiĝis, ne trovante pli da kunlaborantoj por daŭrigi agadón de la Instituto, li fermis ĝin kaj ĉesis aktivadon en la Movado.

Daŭrigis tamen ĝis lastatempe, kiel kritika komentaristo de la argentina literaturo kaj ĵurnalaro eldoninte monatajn bultenon kun liaj “pantunetoj” (speco de sonetoj) kaj famaj aliaj “ergotaĵoj”.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Bonhumora injektilo, 1973
  • Bonhumoraj piloloj, 1988
  • Dua kanzonaro, 1965
  • En la flamoj voluptaj de l'amo, 1966
  • La friponeto de Tormes, 1973
  • ¿Habla usted en Esperanto?, 1972
  • Kalejdoskopa varieteto, 1974
  • Kelkaj strofoj, 1963
  • Laŭtema vortaro Esperanto - angla - franca - hispana, 1972
  • La lomo por vidi Dion, 1991
  • Mi avertas, 1986
  • Mirinda lando, 1965
  • Niaj plej grandaj verkistoj, 1966
  • Originala romanaro en Esperanto, 1982
  • Picaresca mundial: del lazarillo al periquillo, 1976
  • Unua kanzonaro, 1965

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]