Ad Wouters

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ad Wouters en 2014

Ad Wouters estas skulptisto, naskita en Nederlando, kiu estas aktiva en Belgio sude de Loveno. Wouters estas konata pro lia ĉizado de kverkoligno[1]. Li ankaŭ kreis verkojn el ŝtono kaj metalo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Wouters naskiĝis en Dordrecht. El liaj 13 jaroj, li laboris en konstruado[2]. Je la 22 jaroj li vojaĝis en Afrikon kun belga organizo Bouworde[3]. Post tio li estis instalita en Haasrode, kie li eklaboris kiel restaūristo de historiaj konstruaĵoj. Pro akcidento en la laboro en la 1990-aj jaroj li iĝis nekapabla labori plenajn tagojn kaj li disvolviĝis kiel artisto.

Stilo[redakti | redakti fonton]

Wouters kreas skulptaĵojn, kutime arbotrunkojn[4] aû materialojn el rekuperado. Wouters kreis siajn unuajn publike alireblajn skulptaĵojn en la arbaro De Bosprotter, komisionato de la Arbaraj Gardistoj de Forsto Meerdaal en 2000.

Wouters disponis siajn verkojn por socialaj kialoj, ne por vendi ilin.

Itinero Ad[redakti | redakti fonton]

Ekzistas Itinero priskribita por piedirado aû por biciklo tra ĉiuj artaĵoj de Wouters. La Itinero Ad proponas iri 26.5 kilometrojn en Heverleebos kaj Forsto Meerdaal.

La vojo iras tra la jenaj skulptaĵoj de Ad [5][6]:

  • Ignatio (2008)
  • La Dirigento (2007)
  • La viro Neandertala (2008)
  • Vesperto (2006)
  • Strigo (2003)
  • Peak (2005)
  • Komponado de multnombraj elementoj kun birdo, kiu kantas super feliĉo (2005)
  • Coprinus (2007)
  • Balu (2010) [7]
  • La Bosprotter (2000) inter la aero da akceptejo Speelberg kaj la arbaro, kie infanoj povas amuzi sin [8].
  • La sufokitaj (2014) [9] [10]

Listo de aliaj ekspoziciataj verkoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Miradal, Erfgoed en Heverleebos en Meerdaalwoud. Davidsfonds/Leuven. ISBN 9789058266248.
  2. Achter d'oechelen (Ĵurnalo de Oud-Heverlee). Alirita 11/04/2014.
  3. Artikolo en Flandra gazeto.
  4. Saartje promenas en la Lando de la Dilo (Startas je 7 minutoj).
  5. Toerisme Vlaams - Brabant. Alirita 04/11/2014.
  6. Carolien Coenen Toerismedienst Leuven. Alirita 04/11/2014.
  7. Dominio de la skutoj "De Kluis". Alirita 04/15/2014.
  8. Zuid-Dijleland. Alirita 17/04/2014.
  9. Erik Roosens, Zwerfvuilkunst siert Zoet Akvo, Nieuwsblad, 20a Marto, 2014 http://www.nieuwsblad.be/articulo/detail.aspx?articuloid=BLERO_20140320_001[rompita ligilo]
  10. Zwervuilpeters en -meters zorgen propere straten, Nieuwsblad, 26a marto, 2014 http://www.nieuwsblad.be/articulo/detail.aspx?articuloid=DMF20140325_01040883[rompita ligilo]
  11. Zwerfvuilkunst siert Zoet Akvo.[rompita ligilo]
  12. Nieuws UIT Doode Bemde.
  13. Doode Bemde, Nieuwsblad, 19a februaro 2009 http://www.nieuwsblad.be/articulo/detail.aspx?articuloid=4U26M2UG_16[rompita ligilo].