Ada Colau i Ballano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ada Colau i Ballano
Persona informo
Naskonomo Immaculada Colau i Ballano
Naskiĝo 3-an de marto 1974 (1974-03-03) (50-jaraĝa)
en Barcelono
Lingvoj katalunaitalahispanaangla
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater Universitato de Barcelono
Subskribo Ada Colau i Ballano
Familio
Amkunulo Adrià Alemany
Infanoj 2
Okupo
Okupo politikisto • socia aktivisto
TTT
Retejo https://ajuntament.barcelona.cat/alcaldessa/
vdr

Ada Colau i Ballano ['aðə ku'law], esperante [ada kolaŭ] (naskiĝis la 3-an de marto 1974 en Barcelono) estas kataluna politikisto, socia aktivulo kaj la nuna urbestro de Barcelono. La 13-an de junio 2015 ŝi ekestis la unua urbestrino de Barcelono. Ŝi estas ano de la municipa partio Barcelono Kolektive (BeC).

Profesia vivo[redakti | redakti fonton]

Colau naskiĝis en Barcelono kaj studis filozofion je la Universitato de Barcelono.

En 2009 ŝi kunfondis Plataforma d'Afectats per la Hipoteca (Platformo de Damaĝitoj pro Hipoteko) kaj ŝi estis ĝia proparolanto ĝis la 7-a de majo 2014. Poste ŝi laboris en Observatori DESC (Observejo pri Kulturaj, Sociaj kaj Ekonomiaj Rajtoj) de Barcelono. La 24-an de majon 2015 dum la municipaj balotoj en Barcelono ŝi venkis balotojn kaj akiris la postenon de urbestro.

Esperanta agado[redakti | redakti fonton]

Ada Colau (2013)

Dum la elektokampanjo en 2015 ŝi uzis Esperanton. La partio uzis reklamafiŝojn en dudek lingvoj kun sloganoj kiel “Ili volas nin solaj – ili vidos nin kunaj”, “La demokratia revolucio apartenas al ĉiuj” kaj "Ada Colau: Urbestrino por la ŝanĝo".

La iniciato pri la esperantigo estis veterana esperantisto, kiu ankaŭ estas aktivulo en la kampanjo de BeC. "La iniciato ricevis kompletan apogon de la kampanjantoj, kiuj krome vidas la ĉeeston de Esperanto kiel kontribuon al la flegado de la kolektiva memoro de la popola Barcelono, urbo kie Esperanto dum multaj jaroj estis simbolo de popola aktivado."[1]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]