Ada Fighiera-Sikorska

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ada Fighiera Sikorska)
Saltu al: navigado, serĉo

Ada Fighiera-Sikorska (naskiĝis en Siedlce la 26-an de januaro 1929, mortis en Torino (Italio) la 7-an de aŭgusto 1996), estis pola ĵurnalistino multajn jarojn vivinta en Italio. De 1962 ĝis sia morto ŝi estis la redaktorino de la gazeto Heroldo de Esperanto.

Ŝi vivis kaj edukiĝis en Varsovio ĝis la milit-eksplodo, en 1939, kiam la lando estis atakata samtempe de Germanio kaj Sovetunio. Tiam, la familio fuĝis al Lvovo (orienta Pollando), kiun la patro, generalo Franciszek Sikorski, havis la taskon defendi. Post la kapitulaco de Pollando, la familio kun la pola civila loĝantaro estis internigita en Siberio, kie Ada vizitis rusan bazan lernejon: la patro, kune kun 10 000 aliaj polaj oficiroj estis murdita de la ruĝa armeo en la arbaro de Katyń (Pollando).

Danke al interkonsento kun Britio, en 1941 Sovetunio liberigis la 2 milionojn da polaj internigitaj civiluloj, kaj en 1942 Ada kun la patrino kaj la fratino rajtis veturi tra Samarkando al Persio, unue al Tehrano, poste al Isfahano, kie ŝi vizitadis polajn lernejojn ĉe la lokaj polaj setlejoj. Inter 1945 kaj januaro 1948 ŝi loĝis kun aliaj polaj rifuĝintoj en Libano, Bejruto; samjare ŝi plenumis kun siaj samklasanoj polan maturec-ekzamenon en Britio kaj novembre ŝi revenis al Pollando post okjara foresto.

Fininte la fakultaton pri slavistiko[mankas fonto] kaj specialiĝinte pri ĵurnalismo en la Universitato de Varsovio, Ada eklaboris ĉe eldonejo. En 1956, Julio Baghy gvidis kursojn en Varsovio kaj Ada estis ŝia fervora lernantino. Tiam komenciĝis ŝia amo al Esperanto, kiu daŭris la tutan vivon.

En 1958, antaŭ la jubilea UK en Varsovio, ŝi estis vic-prezidantino de la Varsovia E-societo kaj aliĝis al la Esperanto-redakcion de la Pola Radio: tiam ŝi ekkonis en la pola ĉefurbo sian estontan edzon, kiu kiel KKS loĝis konstante en la kongres-urbo por prepari la UK. En 1960 ŝi edziniĝis al G.C. Fighiera en Bruselo kaj la postan jaron kunlaboris kun li en la organizo de la UK en Harrogate (Britio).

En 1962 Ada transprenis de Teodor Jung la gazeton "Heroldo de Esperanto", kiun ŝi redaktis dum 36 jaroj ĝis sia forpaso: unue, dum 17 jaroj en Bruselo, poste, dum 9 jaroj en Madrido, fine, ek de 1988, en Torino.

Ada forpasis en la aĝo de 67 jaroj, en la kliniko Fornaca (Torino, Italio), kie ŝi kuŝis dum du monatoj pro nekuracebla malsano ĉe vertebroj kaj hepato. Ŝi ne konis la tipologion de la malsano kaj neniam suferis, danke al la kontraŭdoloraj terapioj al ŝi aplikataj. Ŝi estis flegata kaj asistata tagon kaj nokton seninterrompe.

Ĝis la fino ŝi restis optimisma, plene fidis al la kuracistoj, legis kaj intelekte aktivis. En sia lito ŝi skribis dekojn da leteroj al siaj parencoj kaj amikoj, fiksante rendevuojn en postaj datoj. Kelkajn tagojn antaŭ ol forpasi ŝi komencis verki la artikolon, kaj petis la presprovojn de la kongresa numero de HdE por enpaĝigi ilin. Dum la funebra rito, sur la ĉerko troviĝis la pola kaj Esperanta flagoj. Laŭ ŝia deziro la korpo estis cindrigita. La cindroj estas konservataj ĉe la cindrigejo de la ĉefa tombejo de Torino, fako A2, loko 24.

Ada Fighiera-Sikorska partoprenis en grandega kvanto da internaciaj, naciaj kaj lokaj kongresoj kaj kunvenoj, ĉie aktivis, instruis kaj prelegis. Ŝi estis membro de TEĴA, EVA, de la Esperanta PEN-klubo kaj Honora Membro de UEA. La Internacia PEN-Klubo akceptis inkluzivi ŝin en la liston de la meritaj anoj, pri kiuj ĝi estis funebronta dum la PEN-Mondkongreso en 2003 en Meksikurbo.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]