Adahuesca

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adahuesca
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 22147
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 210  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 9′ N, 0° 0′ U (mapo)42.144444444444-0.0074999999999932Koordinatoj: 42° 9′ N, 0° 0′ U (mapo) [+]
Alto 616 m [+]
Areo 52,468787 km² ( 524 6.8 787 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Adahuesca (Provinco Ŭesko)
Adahuesca (Provinco Ŭesko)
DEC
Adahuesca
Adahuesca
Situo de Adahuesca
Adahuesca (Hispanio)
Adahuesca (Hispanio)
DEC
Adahuesca
Adahuesca
Situo de Adahuesca

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Adahuesca [+]
vdr

Adahuesca [adaŬESka] (aragone Adauesca)[1] estas loĝloko kaj municipo de Hispanio, en la nordokcidento de la komarko Somontano de Barbastro (kies ĉefurbo estas Barbastro) apartenanta al la centro de la Provinco Huesko (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Adahuesca.

Ĝia municipa teritorio estas en la nordokcidento de la komarko Somontano de Barbastro okcidente de la rivero Vero. Parto de ĝia teritorio estas okupata de la Natura Parko Sierra kaj Cañones de Guara. La municipo enhavas krom Adahuesca mem la loĝlokon Sevil.

Ĝi limas okcidente kun Bierge, norde kun Francio (sen ŝosea konekto), oriente kun Alquézar, kaj sude kun Abiego.

La loĝloko Adahuesca mem (616 msm)[2] estas je 44 km oriente de Huesca, alirebla laŭ la ŝoseo A-1229 el Abiego sudokcidente; laŭ la ŝoseo A-1222 el Alquézar nordoriente; kaj laŭ la ŝoseo A-1232 laŭ la rivero Vero oni komunikas kun Huerta de Vero, Pozán de Vero kaj Barbastro sudoriente.

Historio[redakti | redakti fonton]

Pordego de la ermitejo.

La areo estis loĝata de araboj. En 1288 la reĝo Alfonso la 3-a de Aragono donis al Pedro Martínez de Luna Adahuesca. En 1381 la reĝo Petro la 4-a de Aragono vendis al Manuel de Entenza la kastelon de Adahuesca. Kaj en 1388 la reĝo Johano la 1-a de Aragono vendis al Bartolomé Rollán la kastelon de Adahuesca. La ekzistado de la kastelo atestas pri la defenda gravo de la loko.

Komence de la 19-a jarcento la tuta komarko estis damaĝita pro la franca invado.

Dum la Hispana Enlanda Milito la loĝloko suferis pro operacoj kadre de la atakoj de la respublikanoj klopode al konkero de la provinca ĉefurbo Ŭesko kaj al la areo de Bielsa kaj fina kontraŭatako de frankistoj.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Adahuesca kie oni malaltiĝis el 688 loĝantoj en 1900 ĝis nunaj 204 loĝantoj (2022).[3] En la tuta municipo oni malaltiĝis el preskaŭ 700 loĝantoj en 1910 ĝis nunaj 251 en 2022.[4]

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo kaj brutobredado (ŝafoj, kaj ĉefe bovoj) al natura, sporta, kultura kaj rura turismo.

Ĉefaj vidindaĵoj estas la preĝejo, du placoj kaj la romanik-gotika ermitejo (en la foto de la tabelo), krom la naturaj lokoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Topónimos: pueblos con nombre local en aragonés», Gran Enciclopedia Aragonesa.
  2. Gobierno de Aragón. «Zonas altimétricas por rangos en Aragón y España, y altitud de los municipios de Aragón.». Datos geográficos. Arkivita el originalo la 4an de decembro 2011. Konsultita la 15an de aŭgusto 2012.
  3. INE (eld.). «Nomenclátor: Población del Padrón Continuo por Unidad Poblacional».
  4. Nomenclátor: Población del Padrón Continuo por Unidad Poblacional. INE - Instituto Nacional de Estadística de España

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Briet, L. Bellezas del Alto Aragón. Huesca, Diputación, 1988, v. 2.
  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]