Adalbert Barics

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Adalbert Barics [bariĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Barics Adalbert estis hungara juristo, profesoro. Liaj hungaraj nomoformoj estis Barits Béla Ádám.

Adalbert Barics [1] naskiĝis en 1742 en Hungara reĝlando en Újvidék (nuntempa Novi Sad en Serbio). Li mortis la 10-an de decembro 1813 en Vieno.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Adalbert Barics akiris juran diplomon en Vieno. Li partoprenis en sesio de la hungara parlamento en 1764, poste li estis notario en juĝejo. Li ekinstruis en 1769 en altlernejo en Varasd, post 3 jaroj en Zagrebo, poste en Győr. Li estis nomumita universitata profesoro en Reĝa Universitato de Buda en 1777, sed ekde 1784 li instruis politikon, ŝtathistorion kaj statistikon en Pest (urbo), ĉar la menciita universitato jam tie funkciis. Li estis rektoro en la studjaro 1785 [2]. En 1804 li pensiuliĝis.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Scriptorum ex regno Slavoniae a seculo XIV. usque ad XVII. inclusive collectio ex praelectionibus (1774)
  • Die gewöhnliche Krönungsfeyer der ungarischen Könige und Königinnen (1790; en la sama jaro ankaŭ hungare)
  • Nonnihil de educatione juventutis scolasticae et studiorum reformatione in ditionibus Pannonicis (1792)

Fontoj[redakti | redakti fonton]