Adalberto Smit

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adalberto Smit
Persona informo
Naskiĝo 21-an de februaro 1897 (1897-02-21)
en Amsterdamo
Morto 10-an de februaro 1994 (1994-02-10) (96-jaraĝa)
Lingvoj nederlandaEsperanto
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Adalberto SMIT (nederlanda nomo Adalbert Smit[1]Bertus Smit[2], post la milito ankaŭ Bob van Outvorst; naskiĝis la 21-an de februaro 1897 en Amsterdamo, mortis la 10-an de februaro 1994) estis nederlanda politikisto kaj esperantisto. En la 1930-aj jaroj li aktivis en ekstremdekstraj movadoj kaj estis konsiderata kiel la unua naci-socialisto en Nederlando.[3]

Li estis kunfondinto de la nacisocialista partio de Nederlando (Nationaal-Socialistische Nederlandsche Arbeiderspartij aŭ mallonge NSNAP). Li estis arestita du fojojn. Post la germana invado en majo 1940, la "unua nacisocialisto" de la lando estis arestita de la germanoj: li estis enkarcerigita dum du jaroj. En majo 1944 li denove estis arestita kaj estis en diversaj koncentrejoj ĝis la liberigo.

Dum la Dua Mondmilito li pasigis du jarojn en koncentrejo ĉar li kontraŭis la germanan okupadon de Nederlando. Post la milito li estis denove arestita en Nederlando pro siaj antaŭaj naziaj politikaj aktivecoj[4].

Biografio[redakti | redakti fonton]

Roseroj estas la dua poemaro de Smit

En la jardeko de 1920 li estis fervora propagandisto de Esperanto. Post vizito al la faŝista Italio de Benito Mussolini Smit revenis konvinkita faŝisto. De 1929 al 1931 li estis aktiva en la movado De Bezem (=La Balailo) de la naci-socialisma milionulo Alfred Haighton, el kiu li poste estis elpelita.

La 16-an de decembro 1931 (du tagojn post la fondo de la nederlanda naci-socialisma movado, sed fakte faŝisma partio ("Nationaal-Socialistische Beweging" aŭ mallonge NSB) Smit fondis en la vilao "De Binckhorst" en Den Haag (Hago), kune kun Ernst Herman ridder van Rappard, la naci-socialistan partion de Nederlando (Nationaal-Socialistische Nederlandsche Arbeiderspartij aŭ mallonge NSNAP). La NSNAP estis simile organizita kiel la germana NSDAP kaj ankaŭ havis batalroton, similan al la germana Strumabteilung (SA).

Kontraŭ la aneksado de Nederlando[redakti | redakti fonton]

En aprilo 1932, Van Rappard publike argumentis, ke Nederlando fariĝu germana provinco. Smit Samkiel la NSB kiu strebis al sendependa, naci-socialisma Nederlando, ankaŭ Smit malkonsentis kun la ideoj de Rappard pri aneksado de Nederlando fare de Germanio. Tio estis por Smit kialo por forlasi la originalan NSNAP.

Post kiam Smit limigis siajn politikajn agadojn al la eldonado de la revuo "Het Hakenkruis" (La Svastiko), li en aprilo 1933 denove kunlaboris kun Haighto, akceptinte ties proponon eldoni specialan numeron de la revuo De Bezem, en kiu legeblis ke 'la unua faŝisto kaj la unua naci-socialisto de Nederlando trovis unu la alian'[3]

Tamen la kunlaboro daŭris malpli ol kvar monatojn: en aŭgusto 1933, Smit estis maldungita de Alfred Haighton. La NSNAP poste splitiĝis en pluraj samnomoj partietoj[5]. Unu el tiuj splitiĝoj nomiĝis NSNAP-Smit. Baldaŭ poste tiu ĉi NSNAP-Smit estis finance subtenata de Alfred Haighton, nacisocialisma milionulo, kiu de tiam fariĝis la partiestro de la partio. En 1933 Smit estis flankenpuŝita kaj sukcedita de Anton Schouten. La alia splitigita NSNAP ( 1933-1941[6]) estris iu De Joode, sed baldaŭ poste ĝin gvidis Cornelis Kruyt, nederlanda majoro en la Reĝa Nederlanda Hindia Armeo, mallonge KNIL

Adalberto Smit daŭrigis propagandi la naci-socialismon ĝis la somero de 1934.

Kontraŭ Hitlero[redakti | redakti fonton]

Post la Nokto de la longaj tranĉiloj, Smit distanciĝis de la nacisocialismo, kaj eĉ verkis en 1936 broŝuron kontraŭ Hitler: "Führung, de doden klagen u aan! (Gvidado, la mortintoj denuncas vin!). Pro ĉi tiu broŝuro, la nederlanda polico en Hago arestis lin mallonge pro suspekta 'ofendo de amika ŝtatestro' (ref?) kaj devis pasigi du jarojn en malliberejo. Dum la Dua Mondmilito, post la invado de Nederlando fare de la trupoj de Hitlero li denove estis arestita kaj devis pasigi du jarojn en diversaj koncentrejoj[7].

Post la milito Smit estis fotisto kaj desegnisto, uzante la nomojn Adalbert Smit van Outvorst kaj Bob van Outvorst (Van Outvorst estis la familia nomo de lia patrino).

Adalberto Smit kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

Li esperantistiĝis en 1921. En la 1920-aj jaroj li verkis eĉ originalajn poemojn en Esperanto.

Aŭtografo de Adalbertus Smit sur lia poemaro Fajreroj.

La poemoj de Smit temas pri interalie vojaĝado, enamiĝoj kaj Esperanto. Ili kutime mallongas kaj havas tre tradician regulan metrikon.

  • Fajreroj (N.V. Joh. Ykema's Uitgevers-Maatschappij: Hago 1927).
  • Roseroj (N.V. Joh. Ykema's Uitgevers-Maatschappij: Hago 1930; represita en 1997).

Ĵurnalisto Teo Jung memoras en sia biografio anekdoton pri Adalberto Smit. Laŭ Jung, Smit aperis ĉe Esperanto-kongreso en Düseldorf, organizita de la Rejnlando-Vestfalio Esperanto-Ligo, vestita per la nigra uniformo de la elitaj trupoj de la nazia partio kun oranĝa rubando sur la brako. Li prezentis sin kiel la fondinton kaj unu el la gvidantojn de la nederlanda naci-socialisma laborista partio. Tie li deklaris, ke "Esperanto kaj naci-socialismo povus tre bone iri kune."[8]

Recenzo pri Fajreroj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Fluaj kaj facile kompreneblaj versoj, ĉefparte originalaj, kiuj prikanlas Dion, amon, kuraĝon, laboron . . . Inter la originalajoj tre plaĉis al mi poemo al Zamenhof „Batalkanto“.

Certe la 63 paĝe libro trovos la vojon en la bibliotekojn.

Do Smit ne nur estas konata propagandisto sed ankaŭ bona poeto. 
— F. Stengel. Aŭstria Esperantisto n.45 (jul-aug 1928)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • (nederlanda) Bertus Smit: 'De ontwikkeling van het nationaalsocialisme in Nederland en mijn aandeel in deze' (La evoluo de la naci-socialismo en Nederlando kaj lia kontribuo al tiu). En: Willem Huberts: Er moest iets nieuws komen. Getuigenissen van Nederlandse fascisten 1941-1950. Nijmegen, 2019, paĝoj 469-505
  • (nederlanda) Huberts, Willem 2017 : De man van vele namen : Bertus Smit 1897-1994, Uitgeverij Flanor, 80 paĝoj, ISBN 978-90-73202-97-9.
  • (nederlanda) Loe de Jong, Het Koninkrijk der Nederlanden in de Tweede Wereldoorlog, parto I - Voorspel, p. 271-277.
  • (nederlanda) A.A. de Jonge, Crisis en kritiek der democratie. Anti-democratische stromingen en de daarin levende denkbeelden over de staat in Nederland tussen de Wereldoorlogen (Utrecht 1982)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (nl) Adalbert Smit, Fascistische en Nationaal-Socialistische stroomingen in Nederland van 1921-1935 [ongepubliceerd rapport 1947, NIOD Doc. II, 574] (1947)
  2. Dum siaj politikaj agadoj li uzis anstataŭ Bertus la nomon Adalbert kiel antaŭnomo.
  3. 3,0 3,1 Huberts, Willem (2016). “‘Een heel raar mannetje’: Bertus Smit (1897-1994), esperantist, fascist, kampoverlevende, snoever en avonturier ("Tre stranga vireto": Bertus Smit (1897-1994), esperantisto, faŝisto, koncentreja pluvivanto, fanfaronanto kaj aventuristo”, Tijdschrift voor Biografie (nl) 4, p. 73–84. 
  4. (eo) Adalbert SMIT, Originala Literaturo Esperanta.
  5. Noto: Pro granda rivaleco en tiu partio, ĝi en postaj jaroj splitiĝis en tri samnomajn partiojn. Ĉi tiuj tri partioj aŭ tio kio restis de ili estis devigitaj de la nazioj aliĝi al la NSB en 1941.
  6. (nl) Informatie over de bronnen bij Nationaal-Socialistische Nederlandsche Arbeiderspartij
  7. (nederlanda) Het Koninkrijk der Nederlanden in de Tweede Wereldoorlog, parto 1, Voorspel. Adalbert Smit.
  8. (eo) Jung , Teo. Ĉio-Ĉio. Sep jardekoj en la Esperanto-movado. Memuaroj de 86-jara optimisto. Antwerpen kaj La Laguna: Stafeto, 1979, p. 269

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]