Adam Müller-Guttenbrunn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Adam Müller-Guttenbrunn
membro de la Nacia Konsilio de Aŭstrio
Adam Müller-Guttenbrunn.jpg
Persona informo
Adam Müller-Guttenbrunn
Naskonomo Adam Müller
Naskiĝo 22-an de oktobro 1852 (1852-10-22)
en Zăbrani
Morto 5-an de januaro 1923 (1923-01-05) (70-jara)
en Vieno
Tombo Centra Tombejo de Vieno [#]
Lingvoj germana [#]
Ŝtataneco Aŭstrio [#]
Alma mater Piarist High School, Timișoara [#]
Partio Greater German People's Party [#]
Profesio
Alia nomo Michl Vetter • Franz Josef Gerhold • Ignotus [#]
Okupo politikistoaŭtoroverkisto [#]
Aktiva en Vieno [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
La verkisto Adam Müller-Guttenbrunn, antaŭ 1914

Adam MÜLLER-GUTTENBRUNN, vere Adam Müller, pseŭdonime: Franz Josef Gerhold, Ignotus, Michl Vetter, Figaro, (naskiĝinta la 22-an de oktobro 1852 en Zăbrani, mortinta la 5-an de januaro 1923 en Vieno), estis hungarlanda germanlingva verkisto, ĵurnalisto, teatrestro, kritikisto kaj politikisto. Li konsideratas ĉefa figuro de la moderna literaturo de la banataj ŝvaboj; kelkaj liaj verkoj estis antisemitismaj. Multajn jarojn li vivis kaj agadis en Vieno.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Memortabulo ĉe la naskiĝdomo de Adam Müller-Guttenbrunn en Zăbrani

Vojo Vienon[redakti | redakti fonton]

Estante filo eksteredzeca de kamparano kaj filino de ĉarfaristo kaj ano de malplimulto etna li plurflanke havis socialajn malavantaĝojn. Post la bazlernejo li frekventis lernejon en Timișoara kaj faris diversajn laborojn. Sian fiaskon ĉe la renomita gimnazio de la piaristoj en Timișoara li eksplikis per la abrupta enkonduko de la hungara lingvo kiel instrua idiomo en la kadro de kreskanta hungarigo post la Aŭstra-hungara interkonsento en 1867.[1] Inter 1865–68 li trejniĝis fare de la onklo Johann Guthier kiu estis militkuracisto kaj barbiro. En 1870 li venis al Vieno, por pliprofundigi la konojn militkuracistajn, ĉe la Josephinum-kolegion; sed en la ĉefurbo li preferis la viziton de komerca lernejo inter 1871 kaj 1873 trapasante kurson de telegrafisto. Inter 1873 kaj 1879 li ĉi-tiumetie laboris en Linz kaj Bad Ischl. Aŭtodidakte li pluklerigis sin ĉe la filozofia fakultato verkante teatraĵojn, kiuj impresis la burgteatrejo-direktoron Heinrich Laube. Laube iĝis lia apoganto kaj Müller-Guttenbrunn povis sekve permesi al si eksetli en Vieno en 1879.

La Decembra konstitucio de decembro 1867 ebligis ne nur nacian memstarecon de la hungaroj sed - almenaŭ teorie - samrajtigis ĉiujn judojn. Anoj de germanlingvaj malplimultoj ene de Aŭstrio-Hungario kaj judoj jidlingvaj sekve amase venis Vienon kun pli malfremda kulturo ol urboj hungar- aŭ slavlingvaj. Dum tiaj rapidegaj ŝanĝoj naskiĝis ĉe multaj vienanoj idealigitaj revoj pri malnova Vieno harmonia kaj malmultetna. Müller-Guttenbrunn ekkonis tiun deziron kaj lerte esprimis ĝin enverkare.

En sia publicaĵo Wien war eine Theaterstadt (1884), atakante la vienan opereton, li kiĉe desegnis la belajn tempojn de Ferdinand Raimund kaj Johann Nestroy.[2]. Por malhelpi tion li postulis dividon laŭ ĝenroj kaj specialigon de vienaj teatrejoj laŭ modelaj pariza kaj berlina. Por li troa konkuro estus detrua kaj malstabiliganta faktoro. En 1883 li ekverkis ĵurnaliste por "Deutschen Wochenschrift" kaj ekde 1886 li gvidis la felietonon de la viena gazeto Deutsche Zeitung. En 1886 li edzinigis Adele, kun kiu li havis tri filojn (Herbert, Manfred kaj Roderich, kaj filinon, Eva. Dum sia viena tempo li iĝis ano de la framasonisma loĝio Zukunft en Bratislavo.

Teatrestradoj malsukcesaj[redakti | redakti fonton]

Popola Operejo de Vieno, kiu antaŭe nomiĝis Kaiserjubiläums-Stadttheater

Inter 1893 kaj 1896 Müller-Guttenbrunn direktoris ĉe la ĵus fondita Raimund-teatrejo. Li kaj lia artista konsilanto Hermann Bahr interpretis teatron kiel parolejon por klasikaj popolteatraĵoj, kio jaj preferindus al grandburĝa "operetodekacendo". Alexander Girardi, Eleonora Duse, Max Reinhardt, Louise Dumont kaj Adele Sandrock rajtis surscenejanti ĉi tie. Müller-Guttenbrunn provis efektivigi siajn konservativajn ideojn kaj strebis je novigo de la viena teatro laŭ naciema spirito. Sed pro la ensceniĝmalpermeso de multaj modernaj furoraĵoj lukra tenado maleblis kaj la tuto fiaskis finance. Do inter 1898 kaj 1903 li estris la novan Volksoper - denove sen sukceso; bankroto teatreja sekvis en la jaro 1902-a. En skribaĵo oficiala adresita je urbestro Karl Lueger, Müller-Guttenbrunn glorigis sin en 1903 pro kontraŭjudisma teatroprogramo sia.[3]

La surscenigo de teruraj antisemitismaĵoj kiel Söhne Israels de la ruso Litwin Kriloff aŭ de Harte Hände de la polo Roman Bożykowski malpermesitis fare de la aŭtoritatoj de Malsupra Aŭstrio kion Müller-Guttenbrunn priplendis.[4] Felix Salten nomis la teatradon de Müller-Gutenbrunn kontraŭjuda kalumnia fiagitado (antisemitisches Hetztheater).[5]

Politika agado[redakti | redakti fonton]

Müller-Guttenbrunn flegis skribi sub la pseŭdononimo Ignotus. En 1897 li iĝis prezidanto de la porverkista kooperativo naciema kaj kontraŭjudisma Deutsch-österreichische Schriftstellergenossenschaft. Sub la pseŭdonimo Franz Josef Gerhold li publikigis la romanon Gärungen – Klärungen kie prezentatas la legendo de Ahasvero; la judaj fruktoj de socialdemokratio aŭ liberalismo konsideratu malamikegaj por la germana popolo.[6] La viena verkisto kaj universitata bibliotekisto Karl Wache laŭdegis la verkon en la jaro 1930-a.[7] En 1919 Müller-Guttenbrunn anis ĉe Grandgermana Unuiĝo kaj kandidatis por la balotdistrikto I; li mallongan tempon parlamentanis.

La ŝvaba poeto[redakti | redakti fonton]

Post la frua pensiiĝo kiel ĵurnalisto kaj la retiriĝo el la publika vivo Müller-Guttenbrunn pli intense dediĉis sin je verkado; dum al lastaj 15 vivojarojn li skribis ĉefe trivialajn folklorromanojn. Vojaĝo en la banatan patrujon entreprenita en la jaro 1907-a inspiris lin je tio; intrige temis antaŭ ĉio pri la germanlingva malplimulto en Hungarujo. La antologio Schwaben im Osten, eldonite en 1911 en Heilbronn, unuigas unuafoje verkojn de diversaj bantŝvabaj verkistoj. La prisetlista romano Die Glocken der Heimat pri la sorto de la komunumo Knićanin gajnis la Bauernfeld-premion. La novelo Der kleine Schwab troviĝis en ĉiuj legolibrojn lernejajn en la epoko dum la du mondmilitoj.

Ĉefa verko lia estas la romano Der große Schwabenzug (1913), priskribinte la ĉedanubanojn venintajn en la 18-a jarcento el Suduesta Germanujo. Por ili kutimiĝis la nomo Danubŝvaboj. Ilia dialekto plej similas al la frankoniaj. La ŝtate permesita germana literaturrondo en Timișoara de la loka porverkista societo portis ekde 1968 nomon lian (AMG-Kreis). Inter la membroj estis i.a. la literturnobelpremiita Herta Müller kiel ankaŭ la eksaj anoj de Aktionsgruppe Banat Rolf Bossert, Richard Wagner, Johann Lippet kaj William Totok sed ankaŭ la verkistoj Joachim Wittstock, Horst Samson (sekretario de la AGM-klubo de 1981 ĝis la malpermeso en oktobro 1984), Balthasar Waitz, Hellmut Seiler, Eduard Schneider (AMG-klubsekretario ĝis 1984), honora prezidanto Franz Liebhard (alinome Róbert Reiter, membro de la ekspresionisma rono ĉirkaŭ Lajos Kossuth kaj la budapeŝta gazeto "Ma"), Stefan Heinz (alinome Hans Kehrer), Ludwig Schwarz kaj Nikolaus Berwanger, estro inter 1968 kaj 1984.

Postefikoj[redakti | redakti fonton]

Tombo de Adam Müller-Guttenbrunn
Liceo teoria nomita por Müller-Guttenbrunn, Arad

Müller-Guttenbrunn ricevis honoran tombon sur la Centra Tombejo de Vieno (grupo 0, vico 1, numero 38). En 1935 en la 14-a urbodisktrikto viena, en Penzing strato nomiĝis pro li. Ankaŭ en Linz kaj Salzburg kaj en Frankenthal-Eppstein oni povas promeni sur Müller-Guttenbrunn-stratoj. En la Adam-Müller-domo en Timișoara gastas la tutbanata filio de DFDR, la Germana kulturcentro kaj oldulejo. La Literaturrondo de Timișoara aljuĝas la "Adam-Müller-Guttenbrunn-literaturpremion". En Arad eblas frekventi Müller-Guttenbrunn-lernejon kun germana instrulingvo kaj en la naskiĝdomo en Zăbrani instalitis muzeo. En Badenio-Virtembergo, en Mosbach-Masseldorn, estas du memorejoj kaj lernejo nomita por li. Alia lernigejo troviĝas en Fürth (Odenwald). En Stuttgart vivas estas maljunulejo portanta lian nomon.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Adam Müller-Guttenbrunn sur rumana poŝtmarko de 1998
  • Im Banne der Pflicht (dramo), 1876
  • Des Hauses Fourchambault Ende. teatraĵo en 5 aktoj, Vroclavo: Schottlaender, 1881
  • Wien war eine Theaterstadt. Wien: Graeser, 1885
  • Das Wiener Theaterleben. Leipzig/Wien: Spamer, 1890
  • Irma. Schauspiel in 4 Akten. Dresden: Pierson, 1891
  • Dramaturgische Gänge. Dresden: Pierson, 1892
  • Die gefesselte Phantasie. Gelegenheitsschrift zur Eröffnung des Raimund-Theaters. Wien: Konegen, 1893
  • Im Jahrhundert Grillparzers. Literatur- und Lebensbilder aus Österreich. Wien: Kirchner & Schmidt, 1893
  • Deutsche Culturbilder aus Ungarn. Leipzig: Meyer, 1896
  • Die Magyarin. Erzählung aus dem ungarischen Räuber-Leben. Leipzig, 1896
  • Das Raimund-Theater. Passionsgeschichte einer deutschen Volksbühne. Wien: Neue Revue, 1897
  • Gärungen-Klärungen. Wiener Roman. Wien: Österreichische Verlagsanstalt, 1903
  • Streber & Comp. Schauspiel in 4 Akten. Dresden: Pierson, 1906
  • Die Dame in Weiß. Ein Wiener Roman. Wien: Konegen, 1907
  • Götzendämmerung. Ein Kulturbild aus Ungarn. Mit Buchschmuck von Alfred Keller. Wien: Akademie Verlag, 1908
  • Curort Baden bei Wien. Wien: Reisser, 1909
  • Der kleine Schwab’. Abenteuer eines Knaben. Leipzig: Staackmann, 1910
  • Die Glocken der Heimat. Roman. Leipzig: Staackmann, 1911
  • Es war einmal ein Bischof. Roman. Leipzig: Staackmann, 1912
  • Arme Komödianten. Ein Geschichtenbuch. Leipzig: Staackmann, 1912, surrete
  • Der große Schwabenzug. Roman. Leipzig: Staackmann, 1913, surrete
  • Die Ährenleserin. Erzählung. Temesvar, 1913
  • Das idyllische Jahr. Ein Sommerbuch. Leipzig: Staackmann, 1914
  • Altwiener Wanderungen und Schilderungen. Wien: Schulbücherverlag, 1915
  • Völkerkrieg! Österreichische Eindrücke und Stimmungen. Graz: Moser, 1915
  • Österreichs Beschwerdebuch. Einige Eintragungen. Konstanz, 1915
  • Barmherziger Kaiser! Roman. Leipzig: Staackmann, 1916
  • Deutsches Leben in Ungarn. Insel Verlag, Leipzig 1916 (=Österreichische Bibliothek, 18)
  • Kriegstagebuch eines Daheimgebliebenen. Eindrücke und Stimmungen aus Österreich-Ungarn. Graz: Moser, 1916
  • Wiener Historien. Konstanz, 1916
  • Joseph der Deutsche. Ein Staatsroman. Leipzig: Staackmann, 1917
  • Meister Jakob und seine Kinder. Roman. Leipzig: Staackmann, 1918
  • Das häusliche Glück. Ein Familienbild in 3 Akten. Leipzig: Staackmann, 1918
  • Deutsche Sorgen in Ungarn. Studien und Bekenntnisse. Wien: Strache, 1918
  • Österreichs Literatur und Theaterleben. Verlag Carl Fromme, Wien und Leipzig, o. J. [1918] (=Österreichische Bücherei, 5/1A)
  • Sein Vaterhaus. Roman. Leipzig: Staackmann, 1919
  • Dämonische Jahre. Ein Lenau-Roman. Leipzig: Staackmann, 1920
  • Die schöne Lotti und andere Damen. Ein Geschichtenbuch. Wien: Wiener literarische Anstalt, 1920
  • Auf der Höhe. Ein Lenau-Roman. Leipzig: Staackmann, 1921
  • Aus herbstlichem Garten. 5 Novellen. Leipzig: Staackmann, 1922
  • Altösterreich (Roman), 1922
  • Erinnerungen eines Theaterdirektors, Hg. Roderich Müller-Guttenbrunn. Leipzig: Staackmann, 1924
  • Der Roman meines Lebens. Aus dem Nachlass zusammengestellt von Roderich Müller-Guttenbrunn. Leipzig: Staackmann, 1927
  • Wanderungen durch Altösterreich. Hg. Roderich Müller-Guttenbrunn. ÖBV, Wien/Leipzig, 1928

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Wolfgang Benz (eld.): Handbuch des Antisemitismus. Judenfeindschaft in Geschichte und Gegenwart. Personen Bd. 2/2 L-Z, Berlin 2009.
  • Richard S. Geehr: Adam Müller-Guttenbrunn and the Aryan Theater of Vienna, 1898–1903. The approach of cultural fascism. Kümmerle, Göppingen 1974. ISBN 3-87452-227-X
  • Anna Gerstner: Adam Müller-Guttenbrunns Bemühungen als Theaterdirektor. Dissertation, Wien 1946.
  • Ferdinand Ernst Gruber: Adam Müller-Guttenbrunn, der Erzschwab. Eine Studie. Leipzig 1921.
  • Alexandra Müller-Guttenbrunn: Leben und Werk Adam Müller-Guttenbrunns, unter besonderer Berücksichtigung seiner Arbeit als Feuilletonist. Diplomarbeit, Wien 1995
  • Anton SchererMüller-Guttenbrunn (bis 1893 Müller), Adam. En: Nova Germana Biografio (NDB). Band 18, Duncker & Humblot, Berlin 1997, ISBN 3-428-00199-0, S. 498 f. (Digitalisat).
  • Hans Weresch: Adam Müller-Guttenbrunn. Sein Leben, Denken und Schaffen. 2 Bände, Freiburg im Breisgau 1975.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Mitte der 60er Jahre bereitete die plötzliche Einführung der magyarischen Vortragssprache am Temeswarer Gymnasium meinem Studienfortgang ungeahnte Schwierigkeiten. Der Unterricht verwandelte sich mit einem Schlage in eine mechanische Abrichtung, wir plapperten unverstandene magyarische Sätze, wir beteten sogar magyarisch und sangen in der Kirche in dieser Sprache. Die Schule verlor infolge dieser Vorgänge jeden Reiz für mich, sie wirkte entsittlichend auf mich. (Der Roman meines Lebens, 1927)
  2. Wien war eine Theaterstadt, p. 7
  3. Die Fackel Nr. 146, 11.11.1903
  4. A. Müller-Guttenbrunn (eld.): Verbotene Bühnenwerke, Schalk, Wien 1901/02.
  5. Straßennamen Wiens seit 1860 als „Politische Erinnerungsorte“ (PDF), p. 72ss., Forschungsprojektendbericht, Wien, julio 2013
  6. Christian Pape: Handbuch des Antisemitismus. Judenfeindschaft in Geschichte und Gegenwart, Hg. Wolfgang Benz, Bd. 2/2, Berlin 2009, p. 567–568.
  7. Karl Wache: Der österreichische Roman seit dem Neubarock, Leipzig: Staackmann 1930, p. 72
  8. pointernet.pds.hu Arkivigite je 2016-02-21 per la retarkivo Wayback Machine, Hans Dama: Adam Müller-Guttenbrunn und Ungarn
  9. Anton Peter Petri: Biographisches Lexikon des Banater Deutschtums, Marquartstein, 1992, ISBN 3-922046-76-2

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Adam Müller-Guttenbrunn en la germana Vikipedio.

Ŝablono:Normfilen