Adam Mickiewicz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adam Mickiewicz

Adam (Bernard, Napolleon) MICKIEWICZ Pri tiu ĉi sono [mickjeviĉ] (naskiĝis la 24-an de decembro 1798 en Zaosie (aŭ Nowogródek), nuna Belorusio, mortis la 26-an de novembro 1855 en Konstantinopolo, nuntempe: Istanbulo, Turkio) estis pola poeto. Li estis la plej grava reprezentanto de la pola romantismo. Unu el kvar grandaj profetoj de Pollando inter Cyprian Norwid, Zygmunt Krasiński kaj Juliusz Słowacki. Li estis ankaŭ filozofo- li kreis sian sistemon mesianisman laŭ kiu estas skribita lia poezio (precipe jam en "Sonetoj Krimaj" kaj "Dziady" Mickiewicz formigas sian ontologion).

Nasko kaj forigo de Pollando

Li naskiĝis en Zaosie ĉirkaŭ la Nowogródek (en esp. "Sinjoro Tadeo"- Novogrodek). Post edukado en loka lernejo li studis ĉe Universitato de Stefan Batory en Vilno. Li studis humanismaj sciencoj kaj kaŝe li estis unu el kunfondantoj de Filomata Asocio- la asocio kaŝe batalanta pri sendependeco de Pollando kunedukante pole. Poste Filomatoj estiĝis asocio de konspiro polnacia. Tiam li skribis siajn unuajn versojn. Li estis kontraŭklasikista kaj li laŭdadis romantikan propran kulturon de popolo. Li estiĝis amanto de slava kulturo kaj poste li eĉ sciulo de la slava kulturo. Dekomence en lia poezio ekzistas la supernatureco kaj superracieco inter spiritoj, demonoj kaj fantomoj- la romantika, vana amo inter tiuj supernaturaĵoj de slava popolo ekzistas en ĉiuj liaj Balladoj kaj Romancoj. La eldono de "Balladoj kaj Romancoj" komencis en Pollando la romantikisma epoko en literaturo. Mickiewicz verŝajne inspiriĝis de Zoriano Dołęga-Chodakowski kiu komencis batalado kun polaj klasikistoj (ekz. Jan kaj Jędrzej Śniadeccy, Franciszek Morawski). Plej li batalis pri tezo, ke slavoj estas la popolo nature neracia ĉar inter ili ĉiam vivas antaŭkristanaj dioj, fantomoj, spiritoj vagantaj, vampiroj, vivas kanzonoj kaj fabeloj. Poste li opinios, ke slava kaj kredeble pola popolo, nacio estas inklinita per vero mesianisma. La plej fama verso de Mickiewicz estis tamen Odo al la Juneco (Oda do młodości), kie li rigardeble diskutas kun klasikistoj.

Poste Mickiewicz laboris en Kovno kiel instruisto kaj li skribis laboron magistran pri filozofio. Rusaj policistoj sciiĝis pri Filomatoj kaj ĉiujn ĝiajn adeptojn ili prizoniĝis. Mickiewicz estis foriginta el Litovio (precize Litvo- la tero de Pol-litovia unio) kaj li veturis al Rusujo. Li tie amikiĝis kun Puŝkino kiu tiam apartenis al dekabristoj- la kaŝa opozicio kontraŭ caro. Tie li skribis Krimaj sonetoj (Sonety krymskie). Li estiĝis ankaŭ unua Eŭropano kiu tradukadis araban poezion. Poste li renkontis ankaŭ kun George Byron.

Dziady

Revenante al Pollando li komencis skribi Dziady. Tiu titolo signifas la polan, litovan, bielorusan kaj ukrainan feston por saluti spiritojn. La popolo dum tiu festo sub regado de Guślarz, alie Wołchw gastadis spiritojn per la manĝo kaj ĉiu homa helpo. La festo estis riproĉata per katolikaj pastroj tial ĝi ne trapasis al moderntempo. Post falo de novembra ribelo en Pollando Mickiewicz en granda ĉagreno verkis 3-an parton de "Dziady". Ĝi estas la plej granda pola dramato.

La dramato estas partigita sur kvar partoj. Ĝi estas legata de dua parto, tra kvara, unua ĝis tria. La tempo en tiuj partoj estas ŝancela. La akcio agas certe laŭvice (I, II, III, IV) tamen la ĉefaj personoj ŝanĝas ankaŭ laŭ sekveco de verko (II, IV, I, III). La poeto inter popolo en unua parto permutas en kvara parto en vaganto- ermito kiu ŝanĝas denove en poeto- Gustavo. Gustavo tamen tre neracie, mistike kaj eĉ tute nature ŝanĝiĝas en Konrado en 3-a parto. Tial multaj sciuloj opinias, ke ĝi estas verko malfermita (la ideo de Umberto Eco). La kvara parto estas la fervora, platona dialogo de romantika poeto (Gustavo) kaj pastro. Tie estas riproĉata la klasikisma epoko kaj agoj de katolika eklezio kiu mortigis slavan kulturon. La plej grava parto- 3-a- konsistas ĉefe la viziojn kaj improvizaciojn tial ĝi estas plej poemema kaj kreema. La Granda Improvizacio de Konrad estas la malhonesta, malmodesta sed plej kreema en poezio de Mickiewicz parolado kun Dio. Konrad parolas pri si kiel pri plejgrandulo, krias al Dio malbenante Lin kaj volante havi la potencon super la animoj (Daj mi rząd dusz!- Donu animord!). Li volas sendependecon de Pollando. Dio ne respondas sed dum tuta "dialogo" silentas. Enfine Konrado estas obsedita per diabloj. Poste pastro Petro ekzorcismos lin kaj preĝante pri la pola nacio li ricevos epifanion, la vizion de sendependiĝo de Pollando. En tiu vizio Pollando estas Kristo de nacioj. La Savulo havos la nomon 44. Laŭ gematrio 44 povus esti tradukita per ד (dalet- D)- 4 kaj מ (mem- M)- 40. La nomo estas Adam, kio signifas hebree homo. Poste Cyprian Norwid skribos mistikan poemon nomatan Promethidion- la filoj de Prometeo. En tiu poemo poeto demandas "homon eternan" kiu estas nomata tie ankaŭ Adam Prometej (Adamo Prometeo) , pri beleco kaj laboro. 44 estas do la nombro de homo-savanto, la antropologia vizio de Poleco kaj supernacieco- ĉe Mickiewicz ĝi estas vizio de mistika savo per Kristo-nacio, ekzemple ĉe Norwid ĝi estas la vizio de savo per plej genia arto (beleco kiel la celo de animo) kaj laboro (mema savo- (...)labor' por laboro, ke rezurekciĝi).

Mickiewicz-profeto

Estante en Parizo Mickiewicz renkontis kun Ŝopeno. Li persvadadis lin por skribi polan operon nacian. La libretto estus tiam "Dziady". Ŝopeno opinis erare, ke li estas nur malgranda komponisto por fortepiano kaj lia verko estos forgesita baldaŭ post lia morto tial li emigis, ke Mickiewicz trovu alian kompozitoron. Mickiewicz tamen sciis, ke Ŝopeno estus plej bona por skribi muzikan "Dziady".

Mi kaj patruj'- la unuo
Mi nomiĝas Milijon'- ĉar por milijonoj
Amas mi, suferas torturojn.
Rigardas sur povran patrujon,
Kiel fil' sur patron en tortura rado;
Sentas doloroj de nacio tuta
Kiele patrin' sentas dolor' de ido
Mi suferas, frenezas- Vi saĝa kaj gajeta
Ĉiam regas,
Ĉiam juĝas
Kaj kredeble ne eraras!(..)

Respondu- aŭ mi pafos kontraŭ Via naturo;
Se ĝin sur ruinoj ne detruos,
Skuos mi per tuta tereno de Viaj landoj;
Mi eksplodos sonon al ĉiuj de kreaĵo sferoj:
Tiun sonon, kiun de generacio generacien iros:
Mi krios, ke Vi ne estas la patro de mondo, sed la...

VOĈO DE DIABLO
Caro!
Improvizacio de Konrad, fragmento

Sinjoro Tadeo

Adam Mickiewicz- monumento en Lvovo

Ankoraŭ en Parizo Mickiewicz komencis skribi malgrandan poemon pri vilaĝa vivo en Pollando. Tiu poemo tamen estiĝis granda eposo konsistanta 12 libroj. "Sinjoro Tadeo" skribanta per pola heksametro (13 silaboj) estis priskribado de la vivo de Poloj kaj Litovoj dum la okupacio de Rusujo. La plej fama de la tuta verko estas invokacio de eposo komencanta esperante: Litvo! patrujo mia, simila al sano(...). La apostrofo Litvo cele estis esperantigita per neologismo pro la pol-litveco de Mickiewicz kiu kredis je lando de du nacioj- la historia Rzeczpospolita de ambaŭaj nacioj. En la verko ekzistas ankaŭ la kvazaŭmistika ŝanĝado kiel en "Dziady".

Litvo! patrujo mia, simila al sano.
Vian grandan valoron ekkonas landano,.
Vin perdinte(...).
Invokacio, fragm.

Mickiewicz apartenis ankaŭ de 1841 al la sekto de filozofo mesianisma Andrzej Towiański. Li parolis, ke Towiański estas la Savulo- 44. Poste tamen li malakordis kun tiu tezo kaj foriris de Towiański. Li fondis la polan legionon kaj mortis en Konstantinopolo en 1855. Li estis entombigita en Vavelo, la reĝa palaco de Pollando en Krakovo. Tiu entombiĝo estis manifestacio politika.

Listo de verkoj

En Esperanto aperis

  • Sinjorino Twardowska / Trad. A. Grabowski. - Szekszárd: Lengyel, [1904]. - 11 p.
  • Improvizacio de Konrad : el dramo "Dziady" ("Festo de mortintoj") / El pola lingvo trad. Roman Iwo Dobrzański. Eld. de Jan Günther. - Varsovio: Günther, 1910. - 29 p.
  • Sinjoro Tadeo (aŭ lasta armita posedopreno en Litvo) / Esperanta trad. de Antoni Grabowski. - Varsovio: Gebethner kaj Wolff ; Esperantista Rondeto, 1918. - VII, 303 p.
  • Improvizacio de Konrad : el dramo "Dziady" ("Festo de mortintoj") / El pola lingvo trad. Roman Iwo Dobrzański. - 2. eld. - Jasło: Esperantista Voĉo, 1924. - 29 p.
  • Sinjoro Tadeo / Esperanta trad. de Antoni Grabowski. [Ilustr.: Barelifo de David d'Angers, "Jankjel" de C. K. Norwid kaj la ceteraj de E. M. Andriolli. Antaŭparolo de Wanda Markowska]. - [2. eld.] - Varsovio: Eld. "Polonia", 1955. - 333 p. : ilustr.
  • Sinjoro Tadeo / Esperanta trad. de Antoni Grabowski. [Ilustr.: Barelifo de David d'Angers, "Jankjel" de C. K. Norwid kaj la ceteraj de E. M. Andriolli. Antaŭparoloj de Humphrey Tonkin kaj Wanda Markowska]. - [3. eld.] - Varsovio: Pola Esperanto-Asocio, 1986. - XI, 333 p. : ilustr.
  • Mara silento ; Ŝipveturo ; Ventego ; Odo al la juneco / Adam Mickiewicz. - En: Tutmonda sonoro. - p.485 - 489, vol. 2

Biografio

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda