Adam Prażmowski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adam Prażmowski
Persona informo
Naskiĝo 15-an de marto 1821 (1821-03-15)
en Varsovio
Morto 15-an de februaro 1885 (1885-02-15) (63-jaraĝa)
en Ville-d'Avray
Tombo Tombejo Père-Lachaise
Lingvoj polafranca
Ŝtataneco PollandoFrancioRusia Imperio
Okupo
Okupo astronomo • astrofizikisto • instruisto
vdr

Adam Józef Ignacy Prażmowski blazono Belina (naskiĝis la 15-an de marto 1821 en Varsovio, mortis la 15-an de februaro 1885 en Ville d'Array apud Parizo) estis la unua pola astrofizikisto, la plej eminenta pola astronomo de la 19-a jarcento.

Vivo[redakti | redakti fonton]

De 1839 laboris en Astronomia Observatorio de Varsovia Universitato. En 1854 Prażmowski prilaboris metodon difini personajn erarojn dum observado, en 1860 malkovris, ke lumo de la suna korono estas polarigita, kaj lumo de la suna protuberanco ne. Li pruvis, ke la korono estas ligita kun la Suno, kaj ne kiel oni antaŭe opiniis kun la Luno.

En 1863 forveturis kiel stipendiisto al Parizo kaj tie restis. Li estis konstruanto de optikaj aparatoj en la firmao de E. Hartnack, iĝante ties kunposedanto, kaj en 1871 posedanto. Li konstruis kaj pliperfektigis interalie prisman polarigilon. En la jaroj 1880–1882 estis prezidanto de elmigrinta Pola Societo de Ekzaktaj Sciencoj. Li ankaŭ okupiĝis pri esploro de polarigo de kometa lumo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]