Adam Stefan Sapieha

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adam Stefan Sapieha
Persona informo
Adam Stefan Sapieha
Naskiĝo 14-an de majo 1867 (1867-05-14)
en Krasiczyn
Morto 23-an de julio 1951 (1951-07-23) (84-jaraĝa)
en Krakovo
Tombo Wawel-katedralo, Krakovo vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj polalatinagermanafranca vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Pontifika Gregoria UniversitatoUniversitato de VienoJagelona UniversitatoLviva UniversitatoCanisianum (Innsbruck) vd
Partio Christian Union of National Unity vd
Subskribo Adam Stefan Sapieha
Familio
Dinastio House of Sapieha vd
Patro Adam Stanisław Sapieha vd
Patrino Jadwiga Sanguszkówna vd
Gefratoj Władysław Leon Sapieha • Paweł Sapieha • Leon Paweł Sapieha vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • teologo • politikisto • romkatolika diakono • katolika episkopo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Adam Stefan SAPIEHA, Adam Stefan Stanisław Bonifacy Józef Sapieha blazono Lis (naskiĝis la 14-an de majo 1867 en Krasiczyn, mortis la 23-an de julio 1951 en Krakovo) estis pola katolika episkopo, dioceza episkopo de Krakovo en la jaroj 1911–1951 (ekde 1926 ĉefepiskopo), kardinalo (presbitero de 1946, senatano de la 1-a kadenco en la Dua Pola Respubliko en la jaroj 1922–1923. De historiistoj konsiderata unu el ĉefaj personoj de la pola eklezio en la unua duono de la 20-a jarcento. Nomata Princo Senfleksebla.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Deveno kaj komencoj de sacerdoteco

Li naskiĝis en princa familio kiel la plej juna filo (la laste el sepo de gefratoj) de Adam Stanisław Sapieha, aganto por sendependeco, kaj Jadwiga Sanguszko. Infanaĝe kaj junaĝe partoprenis renkontojn kun la papo Leono la 13-a, kiu estis persona amiko de lia patro. Abiturientiĝis julie 1886 en la 4-a Supera Gimnazio en Lvovo.

Adam Sapieha studis juron en la Universitato de Vieno (en la jaroj 1886–1887), la Jagelona Universitato en Krakovo (en la jaroj 1887–1888) kaj denove en la Viena Universitato (en la jaroj 1888–1890), kiun finis en 1891. Samptempe estis kun frato libera aŭskultanto de Katolika Instituto en Lille. En 1890 komencis studi teologion en la jezuita universitato en Innsbruck kaj estis direktita al ĉefdiozeco de Lvovo, kie en 1892 iĝis studento de la 3-a jaro en animzorga seminario. Teologion finis en 1894.

Konsekrita diakono iĝis la 15-an de julio 1893 en seminaria kapelo en Lvovo de la manoj de tiutempa helpa episkopo Jan Puzyna, kaj ordiniĝis la 1-an de oktobro 1893 samloke kaj sammane. En 1895 gvidis religiajn ekzercojn por la pola loĝantaro en Supra Silezio. Oktobre de la sama jaro foriris studi al Romo, kie la 10-an de julio 1896 doktoriĝis pri ambaŭ leĝoj (kanonika kaj civila) en la Pontifika Laterana Universitato. Samptempe studis diplomation en Papa Eklezia Akademio perfektigante konon de la lingvoj: franca, germana, itala. Dum restado en Vatikano plifirmigis ligojn kun la papo Leono la 13-a kaj polaj ekleziaj altranguloj.

En 1896 vojaĝis al Bosnio por ekkoni vivkondiĉojn de tieaj poloj. Poste dum duonjaro vojaĝis tra Usono pro familiaj aferoj. Oktobre 1902 estis nomumita vikario de la paroĥejo de Sankta Nikolao en Lvovo kaj katedrala kanoniko. Li ankaŭ entreprenis agadon kiel organizanto de la Ligo Katolika-Socia, katolika asocio inspirita de la encikliko Rerum Novarum.

Sekreta ĉambelano de Pio la 10a

La 19-an de februaro 1906 iĝis papa ĉambelano de la papo Pio la 10-a kun rekomendo plenumi mision de neformala ambasadoro pri polaj aferoj ĉe la Apostola seĝo. Liaj taskoj ampleksis konsiladon pri aferoj de la pola eklezio sur la okupataj teritorioj. Tio estis realigo de la koncepto de lvova ĉefepiskopo armena Józef Teodorowicz, kun kiu ligis lin plurjara amikeco. Li intervenis i.a. pri:

En 1911 kunorganizis polan gazetaran servon en Romo.

Distingoj, titoloj kaj premioj[redakti | redakti fonton]

En 1936 estis distingita per la Ordeno de Blanka Aglo. Pli frue estis honorigita de la Komandora Kruco kun Stelo de la Ordeno Polonia Restituta de la 2-a klaso, kiun ne akceptis (1922) kaj per la Granda Rubando de la ordeno (1924). En 1908 ricevis Komandoran Krucon de la Ordeno de Francisko Jozefo kun Stelo.

Honoran doktorecon atribuis al li Teologia Fakultato de la Jagelona Universitato (1926) kaj Katolika Universitato en Lublin (1949).

Li iĝis honora membro de Nowy Sącz (1916) kaj de Krakovo (1937).

La 23-an de julio 2001 en publika ĝardeno je la nomo de Henryk Jordan en Krakovo oni malkovris buston de la kardinalo Adam Stefan Sapieha, realigitan kadre de la projekto Famaj poloj de la 20-a jarcento.