Adam Szyper

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adam Szyper
Persona informo
Naskiĝo 6-an de decembro 1939 (1939-12-06)
en Łódź
Morto 30-an de septembro 2015 (2015-09-30) (75-jaraĝa)
en Princeton
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Profesio
Okupo tradukisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Adam Szyper (naskiĝis la 6-an de decembro 1939 en Lodzo) – pola poeto kaj tradukisto juddevena, de 1957 vivanta inter elmigrantaro, esperantisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Adam Szyper naskiĝis en juda familio. En 1940 kune kun la gepatroj estis setligita al la juda geto, kie pasigis kvar jarojn. Li travivis kvin koncentrejojn, en tio Aŭŝvicon. Post fino de la dua mondmilito revenis al Lodzo. En 1957 elmigris al Israelo, kaj en 1962 forveturis al Usono kaj ekloĝis en Nov-Jorko.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Adam Szyper publikigas siajn versaĵojn en la pola kaj angla. Li ankaŭ konas la hebrean, rusan kaj esperanton, el kiuj tradukas al la pola lingvo. Lia poezio troviĝas en pluraj antologioj kaj literaturaj revuoj. Kunlaboranto de la monatrevuo "Tygiel Kultury" (Tiglo de la kulturo). Li eldonis plurajn librojn, en tio:

  • 2001: Życie pod prąd (Vivo kontraŭ la kurento)
  • 1998: Wygnanie (Ekziligo)
  • 1996: Wiersze wybrane (Elektitaj versaĵoj)
  • 1993: Diabeł Żyd (Diablo judo)
  • 1992: Nowy Jork – strach w raju (Nov-Jorko - timo en la paradizo)
  • 1992: C\hcę tylko być, Mi volas nur esti (Pisa/Pizo) Isbn: 98-7036-055-5
  • 1991: Z poddasza snów (De subtegmentejo de sonĝoj)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]