Saltu al enhavo

Adam Tanner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adam Tanner
la plej grava verko de Tanner Theologia scholastica, 1626
la plej grava verko de Tanner Theologia scholastica, 1626
Persona informo
Naskiĝo 14-an de aprilo 1572 (1572-04-14)
en Innsbruck
Morto 15-an de majo 1632 (1632-05-15) (60-jaraĝa)
en Unken
Religio katolikismo vd
Lingvoj latina germana vd
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Ingolstadt Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo filozofo
matematikisto
universitata instruisto
katolika teologo Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Adam TANNER (naskiĝinta la 14-an de aprilo 1572 en Insbruko, mortinta la 25-an de marto 1632 en Unken) estis aŭstra jezuito, teologo de kontraŭreformacio kaj kritikanto de la ĉasado de sorĉistinoj. Ankaŭ Friedrich Spee referencis argumente al Tanner.

Post fino de studoj humanismaj kaj filozofiaj en la naskiĝurbo kaj en Dillingen, li eniris en 1591 la ordenon de la jezuitojn en Landsberg. Tie li pasigis la novicadon studonte teologion en Ingolstadt, i.a. ĉe Gregorio de Valencia kaj Jakob Gretser. En 1596 lii fariĝis mem profesoro pri la hebrea lingvo en Ingolstadt, poste en Munkeno, profesoro debata (controversiae) kaj de morala teologio.

En 1599 li publikigis Munkene la unuan libron De verbo Dei scripto et non scripto et de iudice controversiarum. Novembre 1601 okazigis duko Maksimiliano la 1-a (Bavario) kun la palatina grafo Filipo Ludoviko (Palatinato-Neuburg) religian kolokvon en Ratisbono pri la kristana doktrinaro (de norma doctrinae christianae) kaj la solvo de interkonfesiaj nekongruencoj (de controversiarum religionis iudice). La katolikojn reprezentis Albert Hunger kaj Jakob Gretser, dum la protestantisman idearon prezentis Aegidius Hunnius, Philipp Heilbronner, Jakob Heilbronner kaj David Rungius. Fine pro la malsaniĝinta Gretser anstataŭis Tanner.

Tanner en 1602 Munkene ankaŭ publikigis Relatio compendiaria de initio, progressu et fine colloquii Ratisbonensis (kun germana traduko) kaj plurajn pamfletojn pri ĉi teologiaj diskutadoj. Reveninte de Ratisbono, Tanner iĝis doktoro en 1603 kaj profesoro pri skolastiko en Ingolstadt. Tie li faris en oktobro 1617 la kvar solenajn votojn.

Vokita estis li en 1618 al Vieno, fare de imperiestro Matiaso por docenti anstataŭ Martin Becanus. Sed jam jaron poste li reiris al Ingolstadt. Baldaŭ post tio imperiestro Ferdinando la 2-a nomumis lin kancelerio de la Praga universitato. Pro malsaneco, Tanner baldaŭ maldungiĝis. Sevkis la postenoj de pater minister (tri jarojn), de rektoro je Hall (kvin monatojn) kaj de profesoro pri la Biblio en Ingolstadt.

Suferante je edemoj li forlasis Ingolstadt vojaĝonte Insbrukon. Necesis fari kromvojojn; survojaĝe li forpasis.

Aliaj verkoj (elekto)

[redakti | redakti fonton]
  • Theses theologicae ..., Ingolstadt 1595.
  • Disputatio theologica de verbo Dei scripto et non scripto ..., Munkeno 1599
  • Apologeticus Adami Tanneri Societatis Iesu theologi. Pro compendiaria relatione de colloquio Ratisbonensi, anni 1601 ..., Mainz 1603
  • Disputatio theologica de divina gratia ..., Ingolstadt 1605
  • Defensionis Ecclesiae libertatis libri duo: contra Venetae causae Patronos ..., Ingolstadt 1607
  • Anatomiae confessionis augustanae, Ingolstadt 1613
  • Astrologia sacra, Ingolstadt 1615
  • Apologia pro Societate Iesu ex Bohemiae regno: Ab eiusdem regni statibus religionis sub utraque publico decreto immerito proscripta, Wien 1618
  • Dissertatio peripatetico-theologica, de coelis. In qua de coelorum ortu, interitu, substantia, accidentibus, novis phaenomenis ..., Ingolstadt 1621
  • Universa theologia scholastica, speculativa, practica ad methodum S. Thomae, kvar volumoj, Ingolstadt 1626–1627

Art. "Tanner, Adam“ - fare de Franz Heinrich Reusch, je: Allgemeine Deutsche Biographie, volumo 37 (1894), p. 380–382