Adamitoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Adamitoj dancantaj surstrate nudaj

Adamitoj estis la aliĝantoj de matrice kristana (kontrastata, tamen, de la ekleziaj responsuloj) sekto kiu estis vastiĝinta en Nord-Afriko ĉirkaŭ la 4-a jarcento. Laŭvere, diversaj kristanaj sektoj povas esti enkadritaj en tiu grupo, kiel la Adamianoj, eta gnostika sekto pri kiu informas nin kaj Klemento de Aleksandrio (laŭ kiu ili gloriĝis subinspire de Zaratuŝtro, kaj Sankta Aŭgusteno de Hipono kaj Epifanio el Salamis, aŭ Turlupinoj de Sudo de Francio de la dua duono de la 14-a jarcento; ĉiu-kaze ĉiuj tiuj sektoj estis deklaritaj herezaj fare de la Katolika Eklezio kaj persekutataj de la mezepoka Inkvizicio.

Ili asertadis ke oni provu retrovi la originalan senkulpecon de Adamo kiu, ĝis kiam li ne enŝoviĝis en la pekon, vivis tute nuda kaj senpekema. El kio ili inferencis ke la korpo estas faritaĵo de Dio kaj do ĝi ne estu koverta kaj ĝia nudeco ne estu konsiderita peko. Ili inferencis ankaŭ la “liberan amon” kaj ekskludis la geedziĝon kaj ĉiam pli sin forlasis al “malhonestaj kondutoj”, kaj sur ilia ekzemplo altiriĝis, tie kaj tie tra tuta Eŭropo de tempo al tempo, aliaj movadoj.

Ilia doktrino havas kiel bazo tiu sintezita de Tommaso Campanella, jena: “la homo rajtas esti feliĉa en tiu mondo tiel kirl en la ĉielo” (La Città di Dio (1588)

Inter tiuj novadoj menciendas: en 13-a jarcento la Flandroj estis skuitaj per la predikado de iu Tankelmo kiu, interalie, altiris al la pratiko de la supre diritoj kondutoj. Jarcenton poste en Francio naskiĝis la movado de la Libera Spirito kiu, precipe laika, daŭriĝis kun sukceso laŭlonge de la tuta epoko de la avinjona papado. Inter la 15-a kaj 16-a jarcentoj novaj “adamitaj” tendencoj enradikiĝis en Bohemio kaj Germanio ĉe la Taboritoj kaj ĉe la Anabaptistoj. Kvankam dure supremitaj, tiuj adamitoj relevis lapon en Savojo kaj en Nederlando ĉevale de la 17-a kaj 18- jarcentoj. La lasta atesto pri ilia alestiĝo reiras al 1848 en la Aŭstra-hungara Imperio.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Giordano Berti. Dizionario del cristianesimo. Milano, Vallardi, 1997. ISBN 88-8211-127-X.
  • Giordano Berti. Gli Eretici. Milano, Xenia, 1998. ISBN 8872732166.
  • Josef Dobrovský: Geschichte der böhmischen Pikarden und Adamiten [Abhandlungen der Böhmischen Gesellschaft der Wissenschaften] 1788.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]