Adelajdo de Saksio-Meiningen

Reĝedzino Adelajdo de Britio kaj de Hanovro, angle Queen Adelaide, naskita kiel Adelheid Louise Theresa Caroline Amelia von Sachsen-Meiningen, (naskiĝis la 13-an de aŭgusto 1792, mortis la 2-an de decembro 1849) estis la edzino de la reĝo Vilhelmo la 4-a de Britio kaj de Hanovro. La urbo Adelajdo en Aŭstralio nomiĝas laŭ ŝi, kaj ankaŭ la asteroido 525 Adelajdo.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Dum ok jaroj ŝi ĝuis, kun la fratino Ida, edukadon fare de la universala klerulo Georg Karl Friedrich Emmrich. Adelajdo iris en 1818 al Anglujo malvole, kvankam ŝi tiam jam estis pli maljuna ol aliaj nuptotaj nobelinoj kaj sekve devus esti kontenta. Ŝia infaneco estis relative modesta, inverse la kleriĝo profundega. Modeloj por bona regado malegoisma estis ŝiaj patrino Louise Eleonore kaj la avino Charlotte Amelie. Ŝia edzo Vilhelmo, 53-jaraĝulo, jam trapasis rilaton kun malnobelino kaj havis kun ŝi dek ne heredrajtajn infanojn kun Dorothea Jordan. Por certigi al la Hanovra dinastio en Britio la pluekziston, la fratoj de la reganta reĝo Georgo (frato de Vilhelmo) estis puŝitaj al geedziĝo. La tasko de Adelajdo do estis naski kiel eble plej multajn kaj sanajn infanojn. Bedaŭrinde la du filinoj vivis nur mallonge kaj aliaj gravedecoj estis tragikaj. Post la morto de reĝo Georgo la 4-a, la edzo de Adelajdo ekregis por la daŭro de sep jaroj. Tio ĉi ne estis facila por Adelajdo. Ankaŭ Vilhelmo ne estis tiom ŝatata kaj ĉiuokaze multe malpli klera ol ŝi. Li almenaŭ sukcese reformis la parlamenton, plibonigis la enurbajn ordojn kaj aboliciis la sklavecon.
Sed Adelajdo tre engaĝiĝis karitate kaj iomete similis, ankaŭ biografie, al Elizabeto de Hungario kaj eble ankaŭ al Diana Spencer. Adelajdo ankaŭ helpis la malsatantajn irlandanojn kaj skotojn. Adelajdo ankaŭ suferis pro ĉekortegaj intrigoj; ĵaluza estis la patrino de Viktoria (Britio) ĉar la filino pli ŝatis Adelajdon ol la patrinon. Adelajdo hejmigis la germanan tradicion de kristnaska arbo en la Unuiĝinta Reĝolando, organizis balojn, okupiĝis tre pri la nevinoj kaj nevoj kaj elpensis ludojn por ili. Ŝi ankaŭ financis diversajn konstruprojektojn en Meiningen (ekz. parte la starigon de Kastelo Landsberg. Bonajn memorojn pri ŝi havis krome ŝia nevo la posta duko Georgo la 2-a de Saksio-Meiningen pro diversaj donacoj kaj la helpo elekti la unuan edzinon, princinon Charlotte de Prusio.
Multloke en la Brita Imperio nomitis urboj, regionoj, landeroj por ŝi ekz. la aŭstralia grandurbo Adelajdo.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- D. Williamson: The National Portrait Gallery History of The Kings and Queens of England, London 1998. p. 164-149.
- Alfred Erck, Hannelore Schneider: Adelheid. Die Meiningerin auf dem englischen Königsthron. Ein Frauenschicksal während der ersten Hälfte des 19. Jahrhunderts, dua eldono pliampleksigita, Bielstein, Meiningen 2004, ISBN 3–9809504–0–9
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Ampleksa germanlingva biografio de Reĝino Adelajdo
- Spätere Königin von England bleibt kinderlos und ist wohl nie im Celler Raum gewesen, gazetartikolo "Cellesche Zeitung", 14.6.2013
- Waltraud Dumont du Voitel kun recenzo de la libro de A. Erck: Jeder kennt Adelaide! Wer kennt Adelheid?
| |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||

