Adelbert Mühlschlegel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adelbert Mühlschlegel
Persona informo
Naskiĝo 16-an de junio 1897 (1897-06-16)
en Berlino
Morto 29-an de julio 1980 (1980-07-29) (83-jaraĝa)
en Ateno
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr
Adelbert Mühlschlegel 1897-1980

Adelbert Mühlschlegel (16-a de junio 189729-a de julio 1980) estis germana esperantisto kaj elstara bahaano titolita kiel Mano de la Afero. Li servis kiel membro de la Nacia Spirita Asembleo de Germanio kaj multe vojaĝis tra la mondo por disvastigi la Bahaan Kredon. Li partoprenis en la eldono de la internacia bahaa Esperanto-gazeto "La Nova Tago" kaj en la naskiĝo de la Bahaa Esperanto-Ligo.

Junaj Jaroj[redakti | redakti fonton]

Adelbert Mühlschlegel naskiĝis je la 16-a de junio 1897 en Berlino el protestanta familio. Dum la Unua Mondmilito Adelbert servis en sanitara korpuso. Post la milito li studis medicinon en Freiburg, Greifswald kaj Tübingen.

Renkontiĝo kun la Bahaa Kredo[redakti | redakti fonton]

En 1920 li ricevis de sia patrino leteron, en kiu ŝi skribis, ke ŝi estis trovinta novan kaj universalan Kredon, la Kredon de Bahá'u'lláh. Li studis la malmultajn tekstojn, kiuj tiutempe ekzistis. Ekkonante ke la mesaĝo de Bahá'u'lláh estas tiu vero, kiun li serĉis, li aliĝis al la Bahaa Religio.

Sekvis tempo, dum kiu li klopodis akordigi sian profesian kaj privatan vivon kun la instruoj de la Bahaa Kredo. Li partoprenis en la aktivecoj de la bahaa komunumo en Stutgarto, prelegis, skribis melodramon por la tria «Bahaa Kongreso» en septembro de 1924.

Renkontiĝo kun Esperanto[redakti | redakti fonton]

Dum la dudekaj jaroj Adelbert ankaŭ lernis Esperanton kaj kontribuis eseojn pri diversaj aspektoj de la Bahaa Religio al la internacia bahaa Esperanto-gazeto "La Nova Tago". Li ankaŭ partoprenis kaj prelegis en Esperanto-kongresoj.

Dum la Dua Mondmilito lia loĝejo suferis detruon kaj en la nova hejmo ekde 1945 kreiĝis centro de bahaaj aktivecoj. Adelbert daŭrigis sian verkadon de artikoloj kaj eseoj, kiuj aperis en diversaj publikigaĵoj. Multajn jarojn li servis kiel membro de la tiama Nacia Spirita Asembleo de la Bahaanoj de Germanio kaj Aŭstrio - ofte kiel ties prezidanto.

Agado kiel Mano de la Afero[redakti | redakti fonton]

En 1952 li estis nomumita "Mano de la Afero de Dio" kaj ekde 1959 li dediĉis sian tutan tempon serve al la Kredo. Kiel "Mano de la Afero" li estis unu el la ĉefadministrantoj de la bahaa komunumo dum la tempo post la forpaso de Shoghi Effendi kaj ĝis la unua elekto de la Universala Domo de Justeco en 1963. Dum tiu ĉi tempo li vizitis multajn eŭropajn landojn helpante pligrandigi la nombron de la eŭropaj Naciaj Spiritaj Asembleoj de 2 en 1957 al 16 en 1963 kaj kiel bahaa pioniro loĝis en diversaj urboj de pluraj eŭropaj landoj.

Dum la jaroj 1971 kaj 1972 li vojaĝis al Afriko kaj en 1975 al Sud-Ameriko. Du jarojn poste li ekloĝis sur sia lasta pionira posteno: en Ateno, Grekio, kie en 1977 la unua Nacia Spirita Asembleo de la Bahaanoj de Grekio elektiĝis.

Lastaj Jaroj kaj B.E.L.[redakti | redakti fonton]

Pri tio, ke tiutempe Adelbert Mühlschlegel ankoraŭ sincere fidelis al Esperanto, atestas, ke antaŭ la UK 1966 en Budapeŝto li provis starigi asocion de bahaaj esperantistoj. Tio tamen ne efektiviĝis. Sed kelkajn jarojn poste ja povis fondiĝi Bahaa Esperanto-Ligo. En sia letero de la 19-a de marto 1973 al la fondintoj de la Ligo, la Universala Domo de Justeco ankaŭ atestas pri la kunrolado en tiu starigo de Adelbert Mühlschlegel : "Ni interkonsiliĝis pri via komuna propono formi ligon de bahaaj esperantistoj... kaj serĉis la konsilon de la Mano de la Afero Adelbert Mühlschlegel pro lia longa interesiĝo pri Esperanto kiel aliron por venki la lingvajn obstaklojn kiujn frontas la mondo. Li estas entuziasma."

Je la 29-a de julio 1980 Adelbert Mühlschlegel forpasis en Ateno (Grekio).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Festo-Libro eldonita de la Bahaa Esperanto-Ligo en 1997 okaze de sia 25jariĝo, p. 47-48
  • ”Lights of Fortitude” (Lumoj de Kuraĝo) de Barron kaj Harper (1997), George Ronald, Oxford, UK, ISBN 0853984131
  • "... und alle Wege werden frei. Das Leben der Hand der Sache Gottes Dr. Adelbert Mühlöschlegel" (... kaj ĉiuj vojoj liberiĝos. La vivo de la Mano de la Afero de Dio Dr. Adelbert Mühlschlegel", Ursula Mühlschlegel / Günter Nicke, Hofheim 1999

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Festo-Libro eldonita de la Bahaa Esperanto-Ligo en 1997 okaze de sia 25jariĝo, p. 47-48 [1]