Ĝermolisto de usonaj esperantistoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Adele Wesson)
Enhavo: A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z

A[redakti | redakti fonton]

Floyd C. Anderson[redakti | redakti fonton]

Floyd C. ANDERSON (19232004) estis usona esperantisto kaj dumviva membro en Riverton, Vajomingo (Usono).

B[redakti | redakti fonton]

Edwin Joseph Baker[redakti | redakti fonton]

Edwin Joseph BAKER (naskiĝis 1941, mortis tragedie 1971 en Los Angeles), estis aktiva en la kadro de la Junularo Esperantista de Nordameriko kaj kiel membro kaj fakdelegito de UEA dum la jaroj 1962-1968.

Marion E. Bigelow[redakti | redakti fonton]

Marion E. BIGELOW (1904-1999), dumviva membro de UEA kaj de Esperanto-Ligo por Norda Ameriko, delegito en Fresno, forpasis en Reedley (Kalifornio, Usono) la 20-an de julio.

Johano Vilhelmo Bishop[redakti | redakti fonton]

Johano Vilhelmo Bishop[1] (mortis 1930 en Montclair, Novjorko) estis usona esperantisto en la umua duono de 20-a jarcento. Aŭtoro de VersaĴetoj.

Jesse Burke[redakti | redakti fonton]

Jesse BURKE (naskiĝis 1920 - mortis la 5-an de januaro 1994 en San Diego, Usono) estis iama UEA-fakdelegito.

C[redakti | redakti fonton]

Creston C. Coigne[redakti | redakti fonton]

Creston C. Coigne (mortis 1922) estis novjorka esperantisto en la komenco de 20-a jarcento.

John A. Cole[redakti | redakti fonton]

John A. COLE (naskiĝis 1922 - mortis 2005 en Santa Barbara, Usono) estis dumviva UEA-membro, iama delegito kaj fakdelegito pri urbaj aferoj.

Stella Cope[redakti | redakti fonton]

Stella Toogood COPE (naskiĝis en 1914 en Anglio, mortis la 1-an de aŭgusto 2004 pro kancero en Berkeley) estis delegito de UEA kaj fakfelegito pri kvakerismo en Berkeley (Kalifornio). Kun sia nederlanddevena esperantista edzo, ambaŭ lernis Esperanton ankoraŭ en Eŭropo, ŝi multajn jarojn estis aktiva en la regiona Esperanto-organizaĵo SFERO.

D[redakti | redakti fonton]

Joseph Delpino[redakti | redakti fonton]

Joseph DELPINO (1913-1995), iama fakdelegito pri geografio kaj lingvoj en Novjorko, mortis la 12-an de julio en Londono, dum esperantista gastado.

Julie Dinnel[redakti | redakti fonton]

Julie DINNEL (1908 - mortis dum julio 1991 en Sacramento (CA), Usono) estis dumviva membro de UEA en Sacramento, kie ŝi estis delegito.

Celia Doerner[redakti | redakti fonton]

Celia Doerner (naskiĝis en 1853 - mortis en la 18-a de aprilo 1918) estis usona esperantistino el Ohio en la komenco de 20-a jarcento. Ŝi estis instruistino en urbo Cincinnati. En 1909, pro malsano, ŝi translokiĝis al Florida. Post ŝi translokiĝis al Grant's Pass, Oregono, kie ŝi restis ĝis la morto. Ŝi verkis multajn artikolojn por instruistaj gazetoj kaj la lernolibron "Treasury of General Knoledge" uzata en publikaj lernejoj, verkis poemojn en la anglan, la germanan kaj en Esperanto. En la angla ŝi publikiĝis la poemaron "Little Ripples of Song". Ŝi estis enlistigita de Adam Zakrzewski en lia "Historio de Esperanto".

Gretchen Doris[redakti | redakti fonton]

Gretchen DORIS (naskiĝis en 1914; mortis en 1987) estis usona esperantisto kaj dumviva membro de UEA, delegito en Tampa, Usono, kaj fakdelegito pri radio-amatorismo.

Robert D. Dwelley[redakti | redakti fonton]

Robert D. DWELLEY (1949-1992 mortis en Rochester, Nov-Jorko, Usono) estis dirigento, UEA-delegito pri muziko.

E[redakti | redakti fonton]

F[redakti | redakti fonton]

Alice M. Field[redakti | redakti fonton]

Alice M. Field (mortis en 1912) estis sekretariino de la Nacia Nova Eklezia Esperanta Societo, ankaŭ de la loka societo de Brockton (Mass.), kie ŝi estis unu el la pioniroj de nia afero.

G[redakti | redakti fonton]

Stanley Neil Glass[redakti | redakti fonton]

Stanley Neil GLASS (1947-2004) mortis la 10-an de februaro 2004 en Sankta-Luiso (Misurio, Usono), pro sia tria koratako. La psikologo esperantistiĝis en 1992 kaj fariĝis konata interalie kiel helpanto pri Macintosh-problemoj.

Walter Lewis Gnagy[redakti | redakti fonton]

Walter Lewis GNAGY (1924-2005), dumviva membro de UEA, iama delegito kaj fakdelegito pri geologio, mortis en Colville, Usono.

John Grund[redakti | redakti fonton]

John GRUND (naskiĝis en 1924; mortis en septembro 2001) estis usona esperantisto kaj iama delegito de UEA.

H[redakti | redakti fonton]

James D. Hailman[redakti | redakti fonton]

James D. Hailman (mortis 1930) estis usona esperantisto en Pittsburgh ekde 1906, tie li estis unu el la fondantoj de Pittsburgh Esperanto Society. Li ankaŭ partoprenis la fondon de EANA.

Robert Helm[redakti | redakti fonton]

B. Robert HELM, kutime mallongigata Rob Helm, estas usona komputilisto kaj esperantisto. Li studis kaj poste estis scienca kunlaboranto de la instituto pri komputiko en la universitato de Oregono, Eugene, kaj nun laboras kiel kunlaboranto de la entrepreno Microsoft. En 1996 li kontribuis al la esperantlingva traduko de la romano Naskiĝo de la Rustimuna Ŝtalrato de Harry Harrison, kiun publikigis la eldonejo Sezonoj en Jekaterinburg.

Hazel Hoff Heusser[redakti | redakti fonton]

Hazel Hoff HEUSSER (1910-2000), dumviva membro, iama delegitino pri edukado, mortis la 14-an de majo en Fresno (Kalifornio).

Isabelle M. Horn[redakti | redakti fonton]

Isabelle M. HORN estis usona esperantistino, aŭtoro kaj ĵurnalisto. Ŝi naskiĝis en Washington. Ŝi estis esperantisto de 1910, Helpa sekretariino de EANA 1910-16 kaj subredaktoro de Amerika Esperantisto, 1913-16. Ŝi estis ano de Administra Komitato de EANA.

J[redakti | redakti fonton]

Saul J. Jaffe[redakti | redakti fonton]

Saul J. JAFFE [ĝefi] estis usona esperantisto kaj ekonomikisto. Naskiĝis en la 25-a de decembro 1894 en Rēzekne, Latvio. Esperantisto de 1909. Gvidis E-kurson en sia naskiĝa urbo. Propagandis E-on en Flint (Miŝigano) Oficiale reprezentis la ŝtaton Miŝigano ĉe la UK en Budapest.

Wayne Jackson[redakti | redakti fonton]

Wayne JACKSON [Ŭejn ĜEKsn] estis usona komercisto kaj esperantisto. Li naskiĝis la 16-an de aŭgusto 1895 en Waco (Teksaso). Wayne Jackson funkciis kiel prezidanto de la Esperanto-Grupo de Seattle (Vaŝingtonio); kiel sekretario de Nordokcidenta Esperanto-Societo, kiu grupigis la esperantistojn en la usonaj subŝtatoj Vaŝingtonio, Oregono, Idaho, Montano kaj Vajomingo, kun plej multaj membroj en la du marbordaj subŝtatoj, kaj kiel regiona direktoro de la Esperanto-Asocio de Norda Ameriko (EANA).

K[redakti | redakti fonton]

Stuart E. Kittredge[redakti | redakti fonton]

Stuart E. KITTREDGE (naskiĝis en 1905; mortis en 1991 en Hartford (Konetikuto)) estis usona esperantisto, UEA-fakdelegito pri la bahaa kredo.

Pauline Klein[redakti | redakti fonton]

Pauline Klein estis aktiva en Esperanto-movado en Esperanto Klubo de Milwaukee dum unua duono de 20-a jarcento.

Stanley Kozminski[redakti | redakti fonton]

Stanley Kozminski (mortis la 10-an de aprilo, 1927) estis usona esperantisto en la komenco de la 20-a jarcento ĉe Cleveland, Ohio.

L[redakti | redakti fonton]

George Winthrop Lee[redakti | redakti fonton]

George Winthrop LEE (li) estas usona esperantisto kaj bibliotekisto. Li naskiĝis je la 27-a de februaro 1867 en Roxbury (Masaĉuseco), ekde la sekva jaro, do 1868, parto de Boston. Li estis esperantisto ekde 1905 kaj prezidanto de la Esperanto-grupo de Boston ekde 1912. Inter la jaroj 1920 kaj 1922 li funkciis kiel sekretario de EANA.

Moshe Lewin[redakti | redakti fonton]

Moshe LEWIN (1914 - mortis la 20-an de decembro 1990 en Novjorko, Usono) estis dumviva membro de UEA. Li estis dum multaj jaroj la delegito en la novjorka urbokvartalo Bronkso, fakdelegito pri muziko kaj regula ano de Societo Zamenhof.

M[redakti | redakti fonton]

Benjamin Pickman Mann[redakti | redakti fonton]

B. P. Mann (mortis 1926), dum multaj jaroj la trezoristo de EANA, estis usona esperantisto en komenco de 20-a jarcento. Li estis filo de Horace Mann (1746-1859), la unua Prezidanto de Antioch College, Yellow Springs.

R. C. Marble[redakti | redakti fonton]

R.C. MARBLE estis la Esperanto-redaktanto de la angla/esperanta Musical Six-Six Newsletter/Muzika ses-ses bulteno (1972-1986)[2]. Interalie li kontribuis al la revuo Esperantologio.

John A. Mathews[redakti | redakti fonton]

John A. MATHEWS (1921-1997), delegito en Sacramento, refondinto de la loka Esperanto-Asocio, gvidinto de kursoj.

Fred H. McMann[redakti | redakti fonton]

Fred H. McMANN (mortis en 1998 en Troy, Novjorkio) estis usona esperantisto kaj dumviva membro de UEA.

William Mets[redakti | redakti fonton]

William METS (1912 - mortis la 11-an de februaro 1991 en Santa Barbara, Kalifornio) estis vic- kaj fakdelegito de UEA.

Henry B. Milsted[redakti | redakti fonton]

Henry B. MILSTED (mortis aŭtune 1975 en Zanesville, Ohio) estis usona esperantisto. Dum la lastaj jardekoj de sia vivo li estis tre entuziasma aktivulo en la loka Esperanto-movado. Li estis ankaŭ UEA-delegito.

Simon Mudry[redakti | redakti fonton]

Simon MUDRY (naskiĝis 1910 - mortis la 11-an de januaro 1993 en Santa Barbara, Kalifornio, Usono) estis dum multaj jaroj UEA-fakdelegito pri turismo.

Ralph Murphy[redakti | redakti fonton]

Ralph MURPHY (naskiĝis 1938 - mortis la 15-an de aŭgusto 1987 post reveno de Varsovio) estis dumviva membro de UEA kaj ELNA. Li estis UEA-delegito en Boston, poste en Port Charlotte, kaj fakdelegito pri turismo.

Mary Murray[redakti | redakti fonton]

Mary MURRAY (mortis en 1991 en Novato, Kalifornio) estis usona esperantistino kaj dumviva membro de UEA.

O[redakti | redakti fonton]

John Preston Ogden [redakti | redakti fonton]

John Preston OGDEN (naskiĝis la 29-an de julio 1840 en Leeds, Britio; mortis la 20-an de februaro 1925 en Bostono, Usono) estis brita-usona lingvisto kaj esperantisto. Li alvenis en Usono en 1886. De 1905 ĝis 1907 li instruis Esperanton en la Masaĉuseca Instituto de Teknologio.[3]

Esther Owen Flint[redakti | redakti fonton]

Esther OWEN FLINT (mortis la 17-an de majo 1931 en Sankt-Peterburgo (Florido), 80 jarojn aĝa) estis usona esperantistino, delegito de UEA en Florido.


P[redakti | redakti fonton]

Q[redakti | redakti fonton]

R[redakti | redakti fonton]

Robert L. Read[redakti | redakti fonton]

Robert L. READ estas estrarano de Esperanto-USA.[4]

Derek Roff[redakti | redakti fonton]

Derek ROFF (naskiĝis la 20-an de novembro 1954) ekde la 1980-aj jaroj estas aktiva esperantista aktivulo en Albuquerque, ĉefurbo de la subŝtato Nov-Meksiko, en kies universitato li docentas.

S[redakti | redakti fonton]

William A. Shanks[redakti | redakti fonton]

William A. SHANKS (naskiĝis en 1917 kaj mortis la 12-an de septembro 2001) estis dumviva membro, longtempe delegito en Mesa (Arizono, Usono) kaj fakdelegito pri elektroniko. Li multfoje akompanis esperantistajn grupojn en ekskursoj de Esperanto VojaĝServo kaj ĉeestis multajn UK-ojn.

John A. Sheil[redakti | redakti fonton]

John A. SHEIL (mortinta en septembro 1930, 56 jarojn aĝa) estis usona esperantisto. Li estis delegito de UEA kaj sekretario-kasisto de Kolumbia Esperanto-Asocio en Vaŝingtono. Li laboris ĉe la registrejo de testamentoj de Vaŝingtono kaj estis aktiva katoliko.

Werner Simon[redakti | redakti fonton]

Werner SIMON (1908-1993), delegito dum pli ol kvardek jaroj en Memfiso (Usono) kaj monde konata fakulo en la kampo de filatelo, mortis en novembro 1993.

Mike Sloper[redakti | redakti fonton]

Mike SLOPER (naskita en 1952), ofte esperantigata Miko Sloper, ekde la 1980-aj jaroj estas aktiva esperantista aktivulo. Li estis direktoro de la centra oficejo de Esperanto USA en Emeryville, Kalifornio.[5] Li rolludis kiel Georgo Bonvolo en la video-kurso Pasporto al la tuta mondo, kaj helpis en la tradukado de la anoncoj en la laŭtparoliloj de la usona filmo Gattaca.

Benjameno F. Smith[redakti | redakti fonton]

Benjameno F. Smith estis usona esperantisto en unua duono de 20-a jarcento.

Verko

Historieto pri Elfarado de Everett W. Lord, Dekano de la Kolegio de Komerca Administrado de Bostona Umversitato. Eld. la aŭtoro, Boston, 1926.

Citaĵo
 Bele enbindita 17 paĝa libreto kun portreto de S-ro B. F. Smith.

Verda presajpapero gluita en la libreto avertas Angle kaj Esperante ke la libreto estas donacata al la ricevanto kaj ke ĝia enhavo montras «kiel laboremulo bonmorala povas sukcesi en Ameriko». Ĝi estas donacata al la lernantoj de suprenomita Kolegio pro la sindonemo kaj malavareco de S-ro Smith kies vivrakonto estas mallonge verkita en ĝl. S-ro Smith esperas ke tiu rakonto pruvos al la leganto, ĉefe al la juna leganto, ke sukceso ekonomia en la vivo dependas nur de la intimaj virtoj: ŝparemo, kuraĝo, laboremo. Kun plezuro ni konstatas ke ĉe atenta leganto la verketo certe atingos sian celon kaj ke ĝia eldonado estas bona, utila ago. Ĝi meritas do pll ampleksan disvastiĝon.

Ni devas tamen fari kritiketon pri la stilo kaj uzo de kelkaj vortoĵ kaj esprimoj (ĉefe sur la ok unuaj paĝoj) kiuj pruvas ke la tradukinto restis iomete tro sub la influo de sia landa lingvo: la stilo do ne estas tute sendepencde Esperanta. Malgraŭ tio la libreto estas entute bone komprenebla kaj rekomendinda. L. COGEN. Belga esperantisto n144 (feb 1927) 

Julie Spickler[redakti | redakti fonton]

Julie SPICKLER multajn jarojn estis la sekratario de Esperanto-USA.

Ellie Stein en la 1990-aj jaroj, kun la eŭropaj esperantistoj Thomas Pusch kaj Birgit Prien

Ellie Stein[redakti | redakti fonton]

Ellie Stein (1922-2004) estis usona esperantistino, kiu en la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj kiel pensiulino estis motoro de la loka Esperanto-klubo en San Diego, Kalifornio. En la periodo de ties apero, inter la jaroj 1979 kaj 1988, ŝi ankaŭ regule kontribuis al la bulteneto Sekso kaj Egaleco, kiun tiam ĉefredaktoris Anna Löwenstein en Italio.

Sidney Steinberg[redakti | redakti fonton]

Sidney STEINBERG (naskiĝis en 1914, mortis la 25-an de majo 1996), estis usona esperantisto, dumviva membro de UEA, kaj 15 jarojn funkciis kiel UEA-delegito pri komerco. Dum multaj jaroj li preparis jaran financan raporton pri la Novjorka Oficejo de UEA.

Ŝ[redakti | redakti fonton]

Emily J. Ŝimonek[redakti | redakti fonton]

Emily J. Ŝimonek[6] (mortis 1927), edzino de D-ro B. K. Ŝimonek, estis usona esperantistino en Ĉikago dum la komenco de la 20-a jarcento.

T[redakti | redakti fonton]

Reuben A. Tanquist[redakti | redakti fonton]

Reuben A. TANQUIST (naskiĝis 1897 - mortis la 14-an de novembro 1993 en Portland, Usono) estis usona esperantisto. En 1927 li defendis la unuan socio-psikologian tezon verkitan pri esperantistoj.

W[redakti | redakti fonton]

L. A. Walther[redakti | redakti fonton]

L. A. WALTHER (1917-2005 en Portland, Usono) estis usona esperantistino kaj regula membrino de Societo Zamenhof kaj patrono de TEJO.

Mark Weddell[redakti | redakti fonton]

Mark B. WEDDELL estas usona esperantisto, kiu inkluzive de la jaro 1980 plurajn jarojn funkciis kiel landa reprezentanto de IKUE en Usono. En 1996 li kontribuis al la esperantlingva traduko de la romano Naskiĝo de la Rustimuna Ŝtalrato de Harry Harrison, kiun publikigis la eldonejo Sezonoj en Jekaterinburg.

Adele Wesson[redakti | redakti fonton]

Adele WESSON estis usona esperantisto kaj dumviva membro de UEA. Ŝi mortis en majo 1993 en Lagrangeville en la ŝtato de Nov-Jorkio, Usono.

Anne Whitteker[redakti | redakti fonton]

Anne WHITTEKER (1919-1999), dumviva membro de UEA kaj de ELNA, ano de Societo Zamenhof, mortis la 10-an de marto. Ŝi estis longtempa delegito en Portland (Oregonio, Usono), kie ŝi partoprenis en la organizado de la 57-a UK (1972).

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ Amerika Esperantisto, 43a Volumo, Numero 03, Januaro - Februaro (1931)
  2. Musical Six-Six Newsletter Arkivigite je 2012-03-22 per la retarkivo Wayback Machine
  3. [anno.onb.ac.at/cgi-content/anno-plus?aid=e2c&datum=1925&page=33 Amerika Esperantisto marto 1925, p. 7]–8.
  4. La bulteno de Esperanto-USA, 2008/1, Arkivigite je 2008-05-15 per la retarkivo Wayback Machine p. 2
  5. http://www.lasarcyk.de/esperanto/insight.htm artikolo el la revuo INSIGHT, la 29-an de septembro 1997] (angle)
  6. Laŭ Amerika Esperantisto 38-a Volumo, Numero 02, Julio - Aŭgusto (1927), p. 13