Adeleoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adeleoj
etno
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)


Religio



vdr

La adeleoj estas afrika etno, kiu tradicie loĝadas en la samnomaj Adele-montoj, tra kiuj iras la hodiaŭa limo inter Ganao kaj Togolando. La ĉefa loĝada regiono etendiĝas proksimume en la montarregionoj inter 8° kaj 8°30' de norda latitudo kaj okcidente de la 1°-meridiano de orienta longitudo. En la okcidento la ebenoj oriente de la rivero Otio limigas ilian tradician regionon.

En Ganao vivas proksimume 12.000 adeleoj, en Togolando proksimume 18.000. Ili estas plejparte animistoj.

La adeleoj estas la sudaj kaj sudorientaj najbaroj de la atvodeoj, la sudorientaj najbaroj de la konkombaoj, la orientaj najbaroj de la ntribuoj kaj ntvumuruoj kaj la okcidentaj najbaroj de la amjaganoj. Sudokcidente de la Adeleoj estas la regiono de la kraĉioj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Karlheinz Graudenz, Die deutschen Kolonien, Weltbild Verlag Augsburg 1994, ISBN 3-89350-701-9
  • D. Westermann, Die heutige und frühere Bevölkerung Togos, Koloniale Rundschau, (9-12) (1932) 489-495
  • J.G. Christaller, Eine Reise nach Salaga und Obooso durch die Länder im Osten des mittleren Volta, von dem Negermissionar Dav. Asante, Mitteilungen der Geographischen Gesellschaft für Thüringen zu Jena, 4 (1886) 15-39

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]