Adem Demaçi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adem Demaçi
Persona informo
Adem Demaçi
Naskiĝo 26-an de februaro 1936 (1936-02-26)
en Podujeva, Morava Banovina,  Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj
Morto 26-an de julio 2018 (2018-07-26) (82-jaraĝa)
en Priŝtino
Lingvoj albana vd
Ŝtataneco Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj • Reĝlando Albanio (1939–1943) • Albana Reĝlando • Demokratia Federacia Jugoslavio • Federal People's Republic of Yugoslavia • Socialisma federacia respubliko Jugoslavio • Federacia Respubliko Jugoslavio • Serbio kaj MontenegroSerbioKosovo vd
Alma mater Universitato de Priŝtino vd
Subskribo Adem Demaçi
Profesio
Okupo politikistoverkisto • homrajta aktivulo vd
Aktiva dum 1950– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Adem DEMACI (naskiĝis la 26-an de februaro 1936 en Priŝtino, Regno de Jugoslavio, mortis la 26-an de julio 2018 en Pristina, Kosovo [1]) estis sendependeco-aktivisto kaj albanlingva verkisto de Kosovo. En 2010, li ricevis la titolon Hero of Kosovo (Hero i Kosovës).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li kampanjis por la egalrajteco de Kosovo kun la aliaj respublikoj de Jugoslavio. Li estis arestita de jugoslavaj sekurecaj taĉmentoj pro sia politika agado kaj estis politika malliberulo dum entute 28 jaroj: 1958-1961, 1964-1974 kaj 1975-1990. Tial iuj konsideras lin kiel la "Nelson Mandela de Kosovo"[2] aŭ Balkanio [3] respektive. Li estis arestita ĉar li partoprenintus malamikan agadon kontraŭ la jugoslava ŝtataparato kaj ke li estis engaĝita en la lukto por la sendependeco de Kosovo de Jugoslavio kaj ĝia unuiĝo kun Albanio[4].

De 1991 ĝis 1993 li estis ĉefredaktoro de Zëri, revuo kun sidejo en Priŝtino.

De 1991 ĝis 1995, li estis prezidanto de la Komisionon por la Defendo de Homaj Rajtoj kaj Liberecoj (CDHRF) en Kosovo.

De 1996 ĝis 1998 li estis prezidanto de la Parlamenta Partio de Kosovo[5].

Post la Kosovo-milito (1998-1999) li prezidis la Komitaton por Interkompreno, Toleremo kaj Socio, en kiu partoprenis reprezentantoj de ĉiuj etnoj en Kosovo, kiuj strebas al libera, demokrata kaj pluretna socio[6].

Premioj[redakti | redakti fonton]

Demaĉi estas laŭreato de kelkaj internaciaj premioj:

Pro sia laboro li estis honorita en 1991 per la Saĥarov-premio por Paco de la Eŭropa Parlamento[6]. La Premio Saĥarov estas aljuĝita al individuoj kaj organizoj dediĉitaj al protektado de homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj.

Speciala Premio por Paco de la Klubo de Universitataj Rektoroj en Madrido (1993),

Premion Leo Eitinger pri Homaj Rajtoj de la Universitato de Oslo (1995-.

Li estis nomumita dufoje por la Nobel-premio, en februaro 1994 por la Nobel-premio pri literaturo kaj en septembro samjare por la Nobel-premio pri paco.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

En junio 1958, Demaçi publikigis libron titolitan "Gjarpijt e Gjakut" (litere "Serpentoj de Sango", esperanto-traduko 'Sangovenĝaj serpentoj'), en kiu li kritikis la tradicion de sangaj venĝoj inter albanoj, la masivajn kaj perfortajn deportadojn de albanoj al Turkio, kaj postulis ribelon kontraŭ la jugoslava reĝimo. Lia libro estis malpermesita la saman jaron[4].

Romanoj en Esperanto-traduko[redakti | redakti fonton]
  • "Sangovenĝaj serpentoj" (albana originalo 'Gjarpijt e gjakut'), la unua romano de Demaçi, eld. Monda Asembleo Socia (MAS)[7], Britio, 2019, 117 paĝoj.
  • La patrino Shega kaj kvin knabinoj" (albana originalo 'Nënë Shega dhe Pesë gocat'), romano kiu aperis post la Kosovo-milito (1999), Ars Libri, Lublin (Pollando), 2022, 106 paĝoj, ISBN 9788363698744. La kosova aŭtoro priskribas epizodon el la milito por sendependiĝo de Kosovo kaj virinojn, kiuj suferas malliberigon kaj turmentojn, sed batalas pri sia homa digno.
  • "Adem Demaçi en 34 lingvoj" (albana originalo 'Adem Demaçi në 34 gjuhësprovë'), eseajoj, eldonejo SHPPK, Shoqata e te burgosurve politike, Priŝtina, Kosovo, 2021, 120 p

Verkoj en la albana (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Gjarprinjtë e gjakut (romano). Jeta e Re, 1958
  • Popu (dramo), 1969
  • Kur Zoti harron (romano kun rakontoj). Zëri i Rinisë, Priŝtina, 1990
  • Libër për vetmohimin (romano), Priŝtina, 1994
  • Tung, vargu im. Rilindja, Pristina, 2002
  • Heli dhe Mimoza, Pristina, 2006
  • Dashuria kuantike e Filanit, Infopress & Buzuku, Pristina, 2007
  • Alb Prometeu, Qendra Ndërkombëtare kaj Kulturës Arbnori, Tirano, 2008

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) Lifelong political activist Adem Demaci dies at 82
  2. (en) Steven Erlanger: Champion of Free Kosovo Now Urges Moderation. In: The New York Times, la 10-an de aŭgusto 1999.
  3. (en) Human Rights Defender and Kosovo Dissident Adem Demaci Dies. En: New York Times. la 26-an de julio 2018.
  4. 4,0 4,1 (plurlingve) Shkëlzen Gashi: Tre malmultaj homoj kuraĝis renkonti Demaçi, Kosovo 2.0
  5. Jacky Rowland, "Kosovo leader calls for Nato troops". BBC News, la 27-an de majo 1999.
  6. 6,0 6,1 (nl) Eŭropa Parlamento (2005), Premio Saĥarov. Arkivita la 27-an de junio 2021.
  7. Du romanoj de Adem Demaĉi nun ankaŭ en Esperanto, Buletini i Institutit Shqiptar të Esperantos, Nr. 145, paĝoj 11-18, septembro-oktobro 2019

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Albanlingva literaturo