Adiga lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Adiga lingvo estas unuiga nomo, kiun oni foje uzas por nomi la lingvojn kabardan (kiu estas kelkfoje nomata kabard-ĉerkesa lingvo) kaj adigean. Pli ofte ĝi nomiĝas la ĉerkesa lingvo. La idiomoj estas ĝenerale interkompreneblaj, kaj mem la parolantoj kunvenas, ekz., en la samaj retoforumoj sendepende de tio, kiel fakte nomiĝas la formo, en kiu oni parolas.