Adigea lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La Adigea lingvo (memnomo Адыгэ, prononcu [aDIGa]; ISO-kodo: ady) estas parolata en Adigeio (respubliko en Norda Kaŭkazio, subjekto de Rusia Federacio) kaj en apudaj lokoj de Krasnodara regiono. Ĝi estas dua oficiala lingvo en Adigeio, apud la rusa.

La adigea lingvo apartenas al la adigea subgrupo de abĥaz-adigeaj lingvoj. Kiel en ĉiuj lingvoj de tiu grupo, en ĝi multas konsonantaj fonemoj: de 50 ĝis 60 en diversaj dialektoj.

La lingvo estas foje traktata kiel varianto de la ĉerkesa lingvo.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas ĉirkaŭ 128.000 denaskaj parolantoj en Rusio hodiaŭ. Tutmonde estas ĉirkaŭ 500.000 parolantoj. Multaj adigeoj fuĝis al Turkio kaj Mezoriento post la adigea genocido . La plej granda komunumo situas en Turkio. La lingvo havas oficialan statuson en Adigeio, kvankam praktike nur la rusa estas uzata tie kiel oficiala lingvo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ekstera ligilo[redakti | redakti fonton]

Ethnologue pri la adigea lingvo