Adjud

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adjud
Municipo
municipo de Rumanio
Lando  Rumanio
Distrikto distrikto Vrancea
Alinome Egyedhalma (hungare)
Situo 46° 6′ N, 27° 11′ O (mapo)46.127.179722222222Koordinatoj: 46° 6′ N, 27° 11′ O (mapo)
Adjud (Rumanio)
Adjud (Rumanio)
DMS
Alto super maro 100–400 m
Poŝtkodo 625100
Loĝantaro 17.585 (en 2002)
vdr

Adjud [adĵud] estas municipo en la distrikto Vrancea (Rumanio). Administre apartenas al ĝi ankaŭ Adjudu Vechi, Burcioaia kaj Șișcani.

Ĝia unua dokumenta mencio estas de la 9-a de aprilo 1433, en la latina formo „In oppido nostro Egydhalm” (= en nia fortikigita setlejo Egydhalm). Tiu ĉi formo, derivita de la latina nomo Aegidius, estis la hungara nomo de la setlejo. En 1838 ĝi ricevis la rangon de bazarejo kaj en 1948 tiun de urbo.

Laŭ la unua registrado en la moderna epoko, en 1860, la bazarejo Ajud (tiel) estis la 37-a plej loĝata loko en Moldavio, kun 1 585 loĝantoj. Laŭ la censo de 2002 ĝi havis 17 585 logantojn, inter ili 17 073 rumanoj (97,1 %) kaj 499 romaoj (2,8 %).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Urba retejo (www.adjud.ro)